La kaŭzo de malriĉuloj
aŭ la kontraŭglobigo de la ekonomio

Antonjo Marko Botelja Mi bedaŭras opinii, ke lastatempe, nia gazeto Kajeroj el la Sudo, iom forgesante nian komunan celon pri komento de laboristaj, kulturaj, sociaj kaj humanismaj temoj, eniris en spiralon sencelan, konflikteme komentante kadukajn temojn jam antaŭ longe parkitaj, dividante niajn fortojn kaj perdante la perspektivon pri problemoj aktualaj. Pli aŭ malpli trafe, mi hodiaŭ pritraktas unu el la temoj, kiujn mi estus dezirinta legi en nia gazeto antaŭ longe. Mi aludas al la grava problemo pri la kampanjo por kontraŭglobigo de la ekonomio, fare de homoj kun menso de futuro, io kio tiom gravas al la civitanoj el la tuta mondo...

Ni komencu indikante kiamaniere mi miras, pri la opinio maljusta kaj malhonesta, kiun disvastigis la ĵurnalaro kaj aliaj komunikiloj rilate la unuajn bildojn de la batalantoj por la kontraŭglobigo de la ekonomio, pri tiuj homoj, kiuj okaze de kunvenoj de G-8 protestis (eĉ farita de minoritato perforte) kontraŭ la politiko de kapitalistoj, ĉar sendube oni ne volis aŭskulti ilin en paca kolokvo.

Paralele al tiu misprezento de solidaraj homoj, kiuj sentis profunde la neceson defendi la rajtojn de la plej malriĉaj homoj de la mondo, gazetoj, ĵurnaloj kaj televido multe zorgis tute ne ekspliki al la publika opinio la kaŭzojn de tiuj protestoj, dum oni prezentis ilin despektive, kiel _ anarkiistoj, marĝenuloj, perfortaj radikaluloj kaj mizeruloj, homoj sen kontrolo kiuj kaprice rompas kaj detruas ĉion sen atento al plej elementaj principoj de la kunvivado _ . Tia estis la versio prezentita antaŭ la publika opinio.

La problemo ne naskiĝis antaŭhieraŭ, sed jam antaŭ jaroj, ĝuste kiam la tutmondaj kapitalistoj decidis unuiĝi kaj krei la multnaciajn entreprenojn, kiuj per la potenco de siaj kapitaloj bremsis/as la sociajn konkerojn de laboristoj, ignoras la sindikatojn kaj kiel armilon definitivan minacas konstante kaj ofte efektivigas, apriorigi la gajnojn senmezurajn de la entrepreno al ia ajn alia konsidero aŭ homa valoro.

La naciaj sindikatoj kaj ĝenerale la laboristaro, ne reagis tuj per la internaciiĝo de siaj strukturoj aŭ fondo de Komuna Tutmonda Sindikato por kontraŭbatali samnivele la potencajn multnaciajn entreprenojn, preferis resti absorbitaj en la rutinaj naciaj laboristaj problemoj, kaj eĉ sen minimuma rigardo al la eksternacia scenejo perdis tiun unuan batalon pri solidaro kiu havis kiel viktimojn al la homoj plej malriĉaj de nia planedo.

Tiu suvereneco de la tutmonda Kapitalismo, havis kiel sekvon la klaran intencon starigi tute novan ordon priekonomian kaj socian, kies esenco baziĝus ne plu sur la homaj rajtoj de la individuoj, nek la libera laborkontrakto post interkonsento, aŭ la defendo de la naturo de la agreso de la negocistoj, sed en la apriora akcepto sen kondiĉoj de la interesoj kaj kapitalismaj postuloj.

Nur dum la lastaj dek jaroj de progresoj de tiu politiko por la tutmondigo de la ekonomio, la rento po la kapo de preskaŭ okdek sudaj landoj reduktiĝis pli ol 15%, kvankam dum tiuj samaj jaroj plialtiĝis la rento de la nomataj _ riĉaj landoj _ . Nigra terura malsato regas en multaj afrikaj landoj, kaj malsanoj kuraceblaj kondamnas al la morto milojn kaj milojn da homoj. La degrado de la naturo pro la ambicio senlima de la negocistoj alarme progresis, same kiel terura estas la subpremado pro la regado de la publika opinio fare de la komunikiloj en manoj de la kapitalistoj.

Antaŭ tiu situacio nur restis kiel sola rimedo la ribelo de la civitanoj, la batalo sur la stratoj de la popolo kontraŭ tiu arbitra politiko per pacaj rimedoj, rememorigi surstrate scenojn de la universitata kontesto en Parizo de majo 1968, kaj... ricevon de la polico de kugloj kontraŭ ŝtonoj, kiel okazis en Gotemburgo.

Post forpaso de monatoj kaj monatoj kaj pluraj bataloj okaze de la diversaj kunvenoj de la tiel nomata G-8, kuraĝaj honestaj ĵurnalistoj rompis la silenton de certaj samprofesiuloj kiuj kaŝis la motivojn de tiu lukto, kaj eksplikis al la publika opinio la verajn motivojn de tiu ribelo. Jes, tiuj batalantoj ne plu estis _ certaj aĉaj anarkiistoj, marĝenuloj kaj perfortaj radikaluloj _ , sed civitanoj proklamante siajn rajtojn kaj malkovrante la veran kruelan vizaĝon de la kapitalismo. Nur unu sola vero inter tiom da mensogoj, liberecanoj kaj sennaciuloj estis ĉe la avangardo de la unuaj batalantoj por tiu justa kaŭzo.

Kiel evoluis la situacio de la batalo kontraŭglobigo? Nu, tiuj kelkaj dekoj de preskaŭ izolitaj batalantoj en Seattle, ricevas nun la aprobon eĉ de junaj progresemaj katolikoj, kaj alta nombro de ili (ĉirkaŭ 100 000) promesis partopreni en la protesto kontraŭ G-8 kunvenontaj en julio 2001 en Ĝenovo.

Ĉu tio signifas, ke la popolo jam venkis la lukton kontraŭglobigan? Tute ne, oni povas celebri triumfon de unu batalo, sed la kapitalismo konstante celas pli grandajn profitojn, pli absolutan regadon kaj sekvas sian politikon ekspluati la homon per ĉiaj rimedoj. La lukto por libero, egalo kaj demokratio nek finiĝis, nek oni perceptas sian finon. La reakcio strebos ĉiam sian celon: dum la prezidento de Usono elspezas 60 miliardojn da pesetoj por perfektigo de armilo, 1200 milionoj da personoj disponas nur de malpli ol unu dolaro po tago por sin nutri. Ekzemploj kiel tiuj abundas...

Kiu estis la konkludo por honestaj civitanoj pri la batalo kontraŭ la tutmondigo de la ekonomio kiun mi komentas? Ke mi devas tuj reagi kontraŭ ĉi atenco al la homaj liberoj kaj rajtoj de la individuoj.

La vojon montris al ni tiuj, kiuj ne dubis ekbatali kiam fariĝis protagonistoj de la lukto kontraŭglobiga. Ni estu ĉiam pretaj por tiuj pacaj batalantoj, ĉu surstrate, ĉu per la plumo aŭ ne gravas kiel. Sub unu aŭ alia masko, la kapitalismo strebos sian celon konstante frapante al la plej senhelpaj homoj de la Tero. La batalfronto de la problemoj estas ampleksa, tre ampleksa: ekde milionoj da homoj kiuj mortas ĉiutage pro malsato, al la tribaj senfinaj militoj nutritaj de armiloj fare de negocistoj kaj fabrikantoj de tiuj mortinstrumentoj; de la degrado de la naturo kaj malpurigo de la atmosfero, al la baldaŭa morto pro ajdoso de 12 milionoj da afrikanoj kiam modernaj kuraciloj povas tion eviti, ktp.

Alfronti tiujn problemojn estas nia devo kiel civilizitaj homoj.

Antonio Marco Botella,
Zaragozo, julio 2001.

NOTOJ.-
  1. Despektive: malestime, malrespekte. Reiri.
  2. Nigra: malbonsigna. Reiri.
  3. Protagonistoj: ĉefroluloj. Reiri.

Al legita artikoloAl Faraono ~ Al Malkonsento ~ Al legota artikolo

Kajero 52 | Kajeroj | Esperanto Hispanio

Muziko: Himno de Riego, himno de la Dua Hispana Respubliko.


Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon 11-an de novembro de 2001.