Sentuka Kajeroj | Esperanto Hispanio | ||
Muziko: Vivo mallonga, de Manuel de Faĝa. | ||
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 28-an de aprilo de 2001. | ||
Muziko: Ĵereĵade, de Nikolao Rimski Korsakov'. Legu |
Kovrilo |
|
Muziko: Andanto, de Fernando Sor. Legu. |
Kajeroj el la Sudo: Manĉeto
Monsendo de kotizoj kaj abonoj al la nova konto n-ro 0182 1854 47 0202 655 116 en libreta de Caja Postal. Sen aldona kosto. La abono kostas 1000 pesetojn aŭ egalvaloron. Kvintancon oni ricevos. Faras la Kajeron: Provkorekto: José Pina Tuells. Administro: Juan Antonio Cabezos Martínez. Redakto: Jesuo de las Heras Jiménez. Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.
Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem, ne la redakcio.Oni povas reprodukti la enhavon de Kajeroj el la Sudo, kondiĉe ke oni agnoskas la fonton. Nesubskribitaj artikoloj estis verkitaj de la redaktoro. Kajeroj el la Sudo regule interŝanĝas kun:
|
|
Muziko:Variaĵoj, pri popola datrevena komuna kanto, verkitaj de mi mem.. Legu |
Redaktore:
Datrevenoj havas magiajn trajtojn de persistado, rea laboro, fido pri tio, kion oni faras, kaj priestonta pretendo. Ĉi foje nia kovrilo ne plu verdas, sed rozkoloras pro tio, ke ni intencas esprimi tiun amon, kiun ni havas al tio, kion ni faras. Bulteno ne estas unuadirekta komunikado: vi, legantoj, ankaŭ respondas, kaj ne nur per viaj reagoj -viaj nereagoj ankaŭ diras pli ol ŝajne.
Pri nia lasta krizo estas variaj sintenoj: estas tiuj, kiuj diras, ke Kajeroj el la Sudo estas tro densaj, estante artikoloj veraj cerbaj masturbadoj inter amikoj, kiuj kondutas kvazaŭ malamike. Aliflanke rangas tiuj, kiuj diras, ke nia magazino estas tre varia kaj lerniga, kompare al aliaj umbilikismaj esperantaj magazinoj. Vero eble kuŝas aliloke, ĉar laŭ mi amikeco tute ne rilatas al interkonsento deviga, kaj inteligento ne postulas ŝafan akcepton de opinioj. Mi ŝatus, ke nia magazino estu plej kleriga kaj pensiga, kaj sekve, ĉiaj opinioj estas ne nur bezonataj por pli bona disvolvo de nia agado, sed ankaŭ dezirataj. En globala mondo nuna, ideoj ja mankas. Tamen, kelkaj esperantistoj havas tre klarajn ideojn, kiel Joao Manoel Aguilera montras en paĝo 7-a, aŭ la anoj de la Klubo de Campinas, kiuj proponas alternativan Kongreson de Esperanto en Brasilia de la 15-a al la 20-a de julio 2001, laŭ la informo, kiun ni publikigas je la paĝo 9-a. Per piednoto mi promesis, ke ni publikigos la faman verkon de Boleslaŭ Prus, La Faraono, laŭ la fama traduko de Kabe, kaj tion ni komencas ĉi numere. Kajeroj el la Sudo tiel volas festeni sian jariĝon, kaj kiam ni finos publikigi la tutan verkon -laboro por kelkaj jaroj!-ni daŭrigos la publikigadon de aliaj interesaj literaturaj verkoj, se la sperto estis utila. Peter Holt, ano de HALE, forpasis antaŭ nelonge. Ni funebras lin per la artikolo, kiu Annice Szrajbman verkis por La Verda Proleto, en paĝo 7-a, kaj libere mi tradukis lian poemon, The Good Citizen. Sed ni ridetu per tiuj artikoloj, Eseo pri la germana kaj Kia estis Jesuo?, kiujn Toloyen sendis al mi. Pli pensiga estas tiu artikolo, Kunvivo, kiun Matías proponas al ni por konsideri. Kelkajn rimarkojn mi mem antaŭenmetas por pripenso al vi, okaze de tiuj artikoloj de kamarado Marteno Bustín Benito en nia antaŭa numero. Mi invitas al debato kaj pensigo okaze de tio. Ankaŭ Johano Antono profunde parolas pri unueco kaj naturo, du temoj ne facile unuigeblaj.
Mi esperas, ke denove vi ĝuos la legadon de nia bulteno. Se ne, mi atendas vian kritikon.
|
|
Muziko:Trémolo, de Antonio Cano. Legu |
Informoj de la prezidanto
Estimataj Samideanoj! Finfine finiĝas la polemiko pro la publikiĝo de artikolo verkita de falangisto. La defendo de la liberpenso estas la taŭga vojo, kiun ni devas laŭpromeni ĉiun tagon de nia vivo. HALE volas defendi homon malfortan je sia lukto por sia rajto. Sed la problemo estas grava: kiel defendi la rajtojn kiam la organizaĵo estas malgranda? Kiel defendi rajtojn kiam la ombro de la Esperantistaro malkreskas? La kongresanoj de SAT, kiuj kunestos en Hungario, devas preni la solvon. Mi opinias, ke bona solvo, se ne plena, estas kunlabori kun ILEI por divastigi Esperanton, la ILEIanoj estos la profesoroj de la ne esperantistitoj kaj la organizaĵo apogu kun salono aŭ kun demarŝoj antaŭ alia sindikatoj aŭ aŭtoritatuloj. Morgaŭ ni venkos, sed hodiaŭ ni devas vivi kaj travivi. Morgaŭ la Esperanto estos en ĉiu ordono de la vivo, sed hodiaŭ estas nur en la esperantistaro. Ankaŭ mi pensas ke estas bona ideo utili pli la interreto, ĉar hodiaŭ estas malmulte kosta kaj ni, la esperantistaro ne estas orbankisto. Antaŭ du jaroj la Kajeroj el la Sudo komencis la divastigadon de nia revuo, kaj de nia ideoj, en Interreto. Ni sendis, sen page, al ĉiuj esperantistoj anonceton kaj revuo por ke ilii legu. La resulto estis fiasko: esperantisto akuzis nin de _ spam _ kaj la paĝo estis cenzurita sen tio, ke ni povu defendi nin. Pro tio, ke ni iam en nia sango suferis la cenzuron, ni devas defendi la liberpenson ĉiam kaj ĉiumaniere. Oni diras, ke oni ne povas havigi al mensoguloj niaj paĝoj, por ke ili ne plue mensogu pri tio, kion kelkaj de ni jam suferis en niaj ostoj. Tamen, mensogoj estas facile troveblaj kaj denunceblaj. Sekve, ĉiu leganto nia, kiu volos, povas sendi al ni sian artikolon aŭ ideojn denuncante ion ajn, kion li trovas mensoga aŭ manipulacianta, kaj ni volonte publikigos ĝin. Sed ni ne komprenas, ke oni malpermesu artikolon ĉi tie, ĉar tio estas atako al libereco, same kiel Generalo Franko faris ĉe ni tro longe. Gis baldaŭ,
Johano Antono Cabezos Martínez |
|
Muziko: Variaĵoj pri temo dedicitaj al Cezaro Franko Jozefo de Jozefo Hajdn, gitarigitaj de Jesuo de las Heras. Legu |
Antaŭ miloj da jaroj socio funkciis bone, laŭ la rakonto de Boleslaŭ Prus, kiun ni komencas reeldoni per nia magazino. Nia kovrilo montras tio en nia jariĝo, kvankam ni ankaŭ pritraktas aliajn temojn. Sed ni diru antaŭe, ke estas jam 50 kajeroj de kiam Antonio Marko Boteĝa komencis krei ilin je decembro 1988, preskaŭ antaŭ 13 jaroj.
Ni havas ankaŭ paron da ridetaĵoj ĉi tie: eseo pri la germana kaj alia pri la origino de Jesuo, memoraĵo pri mortinta haleano Peter Holt, kaj skizo pri krizo en Brazilo. Ankaŭ estas pripensado pri kunvivo kaj naturismo, kaj nian propran krizon ni traktas per artikolo okaze de la plendoj de Marteno. Novan ĉapitron vi legos pri muziko, tablaturon, aldone.
Kaj ankaŭ vi legos la enkondukon kaj la unuan ĉapitron de La Faraono, famega libro inter esperantistoj.
Eseo pri la germana
La germana lingvo estas relative facila. Tiu, kiu scias la latinan kaj pro tio jam alkutimiĝis al deklinacioj, lernas tuje la germanan. Tion diras almenaŭ instruistoj pri la germana je la unua leciono. Oni komencas studi der, des, dem, den, die, kaj poste ĉio venas rapide.
Ege facilas: por klare vidi ĝin, ni vidos ekzemplon: Unue, oni prenas germanan libron pri la germana, kiu povas esti bonega volumo bindita tuale, publikigita en Dormünd, kiu temas pri uzoj kaj alkutimiĝoj de hotentotoj (germane: hottentotten). La libro rakontas, ke kanguruoj (Beutelratten) estas kaptitaj metita en kaĝojn (Kotter), ŝilditaj de tualo (Lattengitter) por protekti ilin de malvarma aero. Tiujn kaĝojn oni nomigas en la germana kaĝoj kovritaj per tualo (Lattengitterkotter), kaj kiam ili enhavas la kanguruon, ili estas Lattengitterkotterbeutelratten, tio estas, la kanguruo de la kaĝo kovrita per tualo (ĉu tualkovritkaĝkanguruo?) Tagon hotentotoj kaptis murdiston (Attentater), akuzatan mortigi patrinon (muter) hotentotan (Hottentottermutter), kies infano stultas kaj balbutas (stottertrottel). Tiu patrino estas, ne la germana, Hottentottenstottertrottelmutter, kaj ties murdisto, Hottentottenstottertrottelmutterattentater. Polico kaptis lin kaj metis lin en kaĝo kangurua (Beutelrattenlattengitterkotter), sed la kaptito eskapis. Tuj serĉado komencas, kaj baldaŭ venas militisto hotentota kriante: Mi kaptis la murdiston! (Attentater). -Kian?, demandas tribestro. -Tian Lattengitterkotterbeutelratterattenattentater, respondas la militisto. -Tiun murdisto kiu estis en la kaĝo de kanguruoj kovrita de tualo?, demandas la hotentotestro. -Li estas -penas diri la indiĝeno -la Hottentottenstottertrottelmutteratentater (murdisto de hotentota patrino de infano stulta kaj balbutanta).
-Diable! -respondas la ĉefhotentoto- vi devis diri dekomence, ke vi kaptis la Hotten Toloyen |
|
Muziko:Variaĵoj laikaj pri sankta temo, de Jesuo de las Heras. Legu |
Kia estis Jesuo?Ekzistas tri pruvoj pri tio, ke Jesuo povus esti juda:
Toloyen |
|
Muziko:Adagio, de la Unua Granda Sonato de Fernando Sor. Legu |
|
|
Muziko:Minuta valzo, de Federiko Ĉopin'.. Legu |
Al la Estraro de la Brazila Esperanto-LigoMalgraŭ la bela grafika alloga nova eldono de Brazila Esperantisto (oficiala organo de BEL) mi hontus montri ĝin al miaj gelernantoj ĉar miaj lernantoj ne estas spiritistoj. Kion mi dirus al ili?
Fakte en la revuo abundas la vortoj: Spirita, Spiritismo, Societo Lorenz, Evangelio, transtomba mondo ktp... Brazila Esperanto-Ligo ne estas spiritisma asocio. Ĝi ne rajtas sektiĝi, fari religian prozelitismon iĝi reakcia revuo, je la servo de la religioj. Religioj estas institucioj je la servo de la reganta klaso kaj de la potenco. Ili instigas la homojn al obeado, rezignacio kaj nepensado. Esperanto estas revolucia movado (subversiva) kiu volas fari grandajn ŝanĝojn en la nuna politika ordo (ŝanĝoj kiuj implicas ankaŭ starigon de nova ekonomia ordo), kaj tiamaniere rompi la privilegiojn kiujn la burĝa klaso havas pro la nuna lingva/ekonomia ordo. Brazila Esperanto-Ligo devas esti asocio por ĉiuj brazilaj esperantistoj, kaj ne por disvastigi spiritismon. Amike,
Joao Manoel Aguilera Junior |
|
Muziko:Adagio, de Dionisio Agŭado Garsia.. Legu |
Unueco estas naturaMi ĵus finis la legadon de la bulteno de esperantistoj vegetaranaj de la jaro 1999 kaj mi estas tre kontenta havi la okazon legi ĝin.
Mi notigas du artikolojn, kaj la problemon de mono. La unua artikolo, Esenoj, estas altkvalita, kaj ties aŭtoro montras, ke li aŭ ŝi ja scias pri tio, kio okazis en Kumrano. La artikolo surprizas min, ĉar mi ne atendis trovi artikolon tiom altkvalitan. La dua artikolo, kiun mi rekomendas al ĉiu leganto de Kajeroj el la Sudo, nomiĝas Besto en Infero. Ĝi pritraktas la suferojn de bestoj en bienoj de farmoj (viandofabrikoj). Finfine la gevegetaranoj solvis la problemon de mono, ne per jarkotizoj: ili solvas la problemon per libervolaj donacoj. Mi gratulas TEVAn kaj ĉiujn ties vegetaranojn pro tio, ke ili solvis sian problemon de mono senprobleme. Tio ĉi igas min pensi pri la radiko naturismo. Naturismo estas la sumo de vegetaranoj, de nudismanoj, kaj de amikoj de naturo. Pro disvastigado de kapitalismo, penso fariĝis faka. Okcidenta penso pri unueco rompiĝis. Tio signifas, ke naturismo kiel movado jam rompiĝis. Ĉe la popolo de Esperantio okazas simile. Pro tio, ekzistas tri organizaĵoj, kie devus ekzisti nur unu: ni havas TEVA, kiu estas vegetaranoj, ni havas INOE, kiu estas nudismanoj, ni havas Naturamikoj, kiuj defendas naturon. TEVA faras propran kongreson, Naturamikoj faras same, kaj INOE renkontiĝas ĉe universalaj kongresoj de UEA. Mi proponas fari la rekontiĝon de unueco. Mi proponas malfermi konton por aĉetado de tereno por fari la ejon, kie ni povos organizi kongresojn, praktiki nudismon, aŭ lerni vegetaranajn menuojn. Kaj se la tereno estas en Hispanio, ni aldone havos sunon. Ĉu ekzistas granda diferenco inter vegetaranoj kaj naturamikoj? Ĉu ekzistas granda malsimileco inter vegetaranoj kaj nudismanoj? Sincere, mi kredas, ke ne. Nia fortego estas en nia unueco. Rilate al la diferenco, mi opinias, ke ni povas kunvivi en la sama organizacio vegetarana, nudisma kaj naturamika. Mi estas, kiel nudismano, pli proksima al vegetaranismo ol al malvegetarana vivmaniero. Mi estas, kiel viro kiu praktikas nudismon, tre proksime al la celoj de naturamikoj ol tiuj homoj, kiuj tranĉas arbarojn. Mi devas serĉi la vojon de la unueco inter ĉiuj naturismanoj. Se ni ne povas unuiĝi, ni restos malfortaj, kun malfortaj organizacioj. Finfine mi diras, ke la unueco inter esperantistaj naturistoj (vegetaranoj, nudistoj kaj naturamikoj) kaj la unueco de projektoj igos, ke niaj organizacioj vivos en la tempon. Johano Antono |
|
Muziko:Dek du variaĵoj (fragmento), de la Djonisjo Agŭado Garsia.. Legu |
Alternativa Brazila Kongreso de Esperanto
De la 15ª ĝis la 20ª 2001 en Brasilio. Ni, brazilaj laikaj, progresemaj kaj laboristaj geesperantistoj, konsiderante ke la 37a Brazila Kongre$o de Esperanto postulas tre altan kotizon de la geesperantistoj por partopreni la eventon tiamaniere ke nur riĉaj geesperantistoj povos pagi la aliĝon, ekskludante la malriĉajn geesperantistojn de la movado, konsiderante ke la kongresoj de Esperanto iĝis luksaj kapitalistaj profit-celaj eventoj, notante ke la kongresejo de la 37a BKE estos en Militista Lernejo (reakcia kaj ne taŭga loko por esperantistoj kiuj deziras la pacon) kaj ke ni ne volas kunsidi ĉe pafiloj, observante ke la la portugal-lingva gazeto pri la KONGRE$0 «Capital do Esperanto» iĝis heroldo de religia institucio «Lar Fabiano de Cristo» (Hejmo Fabiano de Kristo) kaj ke pro tio ĉi, la nomo de Brazila Esperanto-Ligo pli taŭge estus «Bigota Esperanto-Ligo».
Proponas al progresemaj kaj laikaj geesperantistoj: 1) Ne partopreni la oficialan nedemokratian elitistan profit-celan kapitalistan Brazilan Kongre$on de Esperanto 2) Partopreni nian Alternativan Kongreson de Esperanto kiu okazos samtempe en alia loko de Brasilia. Tiu ĉi kongreso estos ja vere laika, libera kaj neŭtrala kaj en ĝi partoprenos laboristaj geesperantistoj. En ĝi estos garantiata libereco pri pensado kaj kie ni diskutos demokratie pri la trovo de novaj vojoj al nia esperanto-movado. 3) Fari manifestacion antaŭ la Oficiala Kongre$ejo de Brazila Esperanto-Ligo.
|
|
Muziko:Valzo 3, komponita de Djonisjo Agŭado Garsja. Legu |
KunvivoTio ĉi estas kanto al kunvivo. Oni taksas ĝin kiel eblecon povi fari ĉion, kion oni volas. Tamen, mi opinias, ke ĝi nur estas permeso onia al tio, ke la aliaj povu fari ĉion, kion ili bezonas. Kaj tio funkcias nur se mi, kiam mi estas la alia (fakte mi ĉiam estas la alia de la aliaj), ankaŭ povas fari ĉion, kion mi bezonas, mi povas diri ĉion, kion mi bezonas, mi povas helpi al ĉiuj, kiun mi bezonas helpi...
Kelkaj bizaruloj opinias, ke ili povas havi rajtojn sen havi devojn. Tiu penso estas plej stulta kaj difinas ties pensistojn kiel mensmalfortuloj, ĉar ili ne kapablas vidi, ke devo kaj rajto estas la du flankoj de la sama medalo: por ke mi povu scii, mi devas studi, por ke mi rajtu labori, mi devas labori, eĉ pene. Por ke mi povu libere min esprimi, mi devas toleri tiujn esprimojn de aliaj. Por ke mi rajtu respekton, mi devas respekti aliajn. Kaj tio estas leĝo viva, same kiel tiuj fizikaj leĝoj, rilato inter kaŭzo kaj sekvo. La sola klarigo por tio, ke oni havas rajton sen havi la koncernan devon, temas pri la rajto dia: kelkaj mizeruloj defendas, ke ilia Dio donis al ili rajton pri kiu ili ne respondecas. Tio estas la kerno de faŝismo -ĉiukolora-, kaj jam kaŭzis tro da malfeliĉo en la mondo. Tiu argumento fiaskas en tio, ke neniu ankoraŭ provis, ke Dio donis ion ajn al iu ajn. Eĉ neniu jam pruvis, ke Dio estas ajn. Oni postulas, ke oni respektu kredojn de aliaj homoj, senkonsiderante, ke tiuj kredoj kutime ne respektas bonfarton ĝeneralan, kiel ni povas eltiri de la historio de Inkvizicio, kaj de la misfaroj de tiom da kredantaj registoj, kiel la Katolikaj Gereĝoj, kiuj forrabis kaj elpelis judojn de naskiĝanta Hispanio; Kalvino, kiu murdigis Miĥaelon Servet; aŭ papoj, kiuj ordonis krucmilitojn, kiuj murdis tiom multe da senkulpaj homoj. Tiaj homoj postulas, ke oni respektu iliajn kredojn, kiuj ne respektas bazajn homajn rajtojn. Ilia plej forta argumento estas, kaj ĉiam estis, Allah Akbar' (Dio volas tion). Same, por ke oni trovu tenerecon, oni devas amikiĝi al aliaj: limo inter devo kaj virto estas foje ne klara.Bezono estas solvenda, kaj ne du homoj havas same da ĝi. Pro tio aperas tiu rajto, ne ĉiam agnoskata: ĉu mi rajtas esti feliĉa? Ĉu feliĉo estas adaptebla? Ĉu oni devas klerigi sin por alveni al feliĉo? Ĉu mi povas postuli, ke turpa afero _ ekzemple, ke mia futbalteamo venkas ĉiujn ĉiel ajn- endas okazi por tio, ke mi estu feliĉa? Jen temo por diskuto.
Matias |
|
Muziko:Studo brila, komponita de Djonisjo Agŭado Garsia. Legu |
Kelkaj rimarkoj pri la artikoloj de Marteno
Post kiam ci, leganto, jam havis sufiĉe da tempo por digesti kaj cerbumi pri la artikoloj de nia eksprezidanto Marteno Bustín Benito, mi ne volas ne pagi mian ŝuldon al vi, per mia respondo al ili, kiel mi promesis en la lasta numero.
Nia kamarado asertis, ke:
Pli pensiga ŝajnas al mi tiujn vortojn de Marteno: Mi protestas kontraŭ tiu verkisto, kiu sin arogis la rajton trudi al mi kiel miaj kelkajn hispanojn, kiujn mi tute malŝatas, malamas. Nu, verkistoj tute ne trudas ion ajn al legantoj: ili scias, ke oni ja povas forĵeti la libron iam ajn. Verkistoj kutime proponas penson, bildon, muzikon, teatraĵon, kaj tiel plu, al leganto. Sed se oni parolas pri historio, trudo aŭ maltrudo tute ne eblas: aferoj okazas, kaj nur eblas mensogi aŭ elteni historiajn faktojn, senrigarde ĉu ni ŝatas ilin aŭ ne. Fakte, nei ke io okazis nur pro tio, ke ni ne ŝatas ĝin, estas io tre stulta kaj infana. Eble Marteno obĵetas al tiu vorto, nia. Se oni diras, ke oni estas hispana, ja Franko estas onia samlandano kaj samkulturano, ĉu jes ĉu ne ŝatas oni ĝin. Oni lernu de historio, kiel Herodoto diris, aŭ denove ripetu ĝin. Tiusence li estis nia, ĉar li ankaŭ estis hispano. Kio estas hispaneco? Ĉu pasporto, kulturo, pensmaniero, ĉu vivloko: pri tio temas nia samnieco aŭ malsamnieco. Aliflanke, filo de murdisto tute ne rajtas diri, ke li ne havis patron. Li povas ne agnoski sian veran patron tiele, sed tamen la murdisto estas lia patro dum lia tuta vivo, la vivo de la filo, eĉ se li ne ŝatas aŭ malamas tion. Diri, ke perfida faŝista Generalo Franko ne estas mia, kaj certe de neniu demokrata hispano ja estas, ne miksi, sed anstataŭi realon de forta sento. Mi ne diras, ke tio estas mensogi, sed vivi en iluzia nubo. Oni povas senkulpigi tion, ĉefe se temas pri amiko onia, sed tio ankaŭ estas maljusta kaj danĝera: oni emas kredi, ke nur tiuj vere niaj rajtas ekzisti, kaj agi sekve al tio: jen la vera kaŭzo de milito. En 1936 en Hispanio ne okazis milito pro tio, ke oni malkonsentis pri multaj gravaj aferoj -inter ili, kian ŝtaton oni volis- sed pro tio, ke oni ne agnoskis la rajton de aliaj homoj pensi malsimile al oni. Oni ne povas mortigi pensojn, sed mortigi pensulojn helpas kaŝi tiujn pli-malpli danĝerajn ideojn. Tion faris faŝistoj -inter ili falangistojn, kompreneble-. Sed ankaŭ faris tion (larĝe) komunistoj, socialistoj, anarĥiistoj, kaj preskaŭ ĉiuj ajn aliaj -istoj. La Fia Diktatoro ankaŭ partoprenis tiun ludon, kaj finfine li venkis. Li daŭrigis la ludadon dum 40 jaroj plu. Li estis plejbona ludanto, sed li tute ne inventis tiun ludon. Rezulto estis, ke pensuloj vivis eksterlande. Liberopinii estis krimo en Hispanio de 1939 ĝis 1978, do nur obeantaj ŝafoj povis sukcesi en tia socio. Ĉu ni ŝatas tiun socion? Eble ni ne konscias, ke kiam ni ne eltenas alian opinion krom tiun nian, ni faras same kiel Franko faris. Tamen, li ne estas nia.L Mankas la nomo de la recenzanto. El tio, ke mi diras je ĉiu dua paĝo de nia bulteno, ke la nesubskribitajn artikolojn verkis la redaktoro, oni legu mian subskribon en ĉiu artikolo nesubskribita. Mi esperas, ke tio ne estu tro peza por la memoro cia, kamarado leganto. J La propagando pri tiu libro estas tute ne oportuna en organo de progresema laborista asocio kiel HALE. Nu, en organo de asocio kleriga ja estas oportune recenzi libron bele verkitan, ĉefe se ĝi prezentas tre bonan uzon de nia lingvo, kaj klarigas sian tezon tre efike. Sed legantoj ankaŭ rajtas sendi siajn recenzojn, kiujn mi volonte publikigos se ili havas sufiĉe da lingva kvalito. Rilate al tio, kion Marteno diris en nia lasta kunveno, ke Tiuj artikoloj ne utilas al HALE, mi ne trovas senchave, ke io utilu al HALE. Estas HALE tiu, kiu devas utili al ni, al nia klerigado. HALE ne estas sekto aŭ politika partio, kiu enhavas kaŭzon al kiu ni devas nepre servi. HALE servu al ni, aŭ HALE malaperu. Ni ne plu vivas en la 19-a jarcento. Du jarcentojn post senkleraj revolucioj ni ŝanĝu nian paroladon. Laboristoj jam konkeris kulturon kaj kleriĝadon, kaj niaj armiloj devas esti aliaj. HALE estas ilo, ne celo, kaj do ni utilu per HALE, ne al HALE. Mi finas dirante, ke mi ne bedaŭras pri la ĉagreno, kiun tiu ĉi polemiko kaŭzas al kelkaj samideanoj, ĉar polemiko ne estas malbona. Ja estas kulpenda kaj terura tiu sinteno pri timo al debato kaj polemiko, kiun mi detektis en kelkaj etosoj esperantaj. Oni ne plendu pri onia realo malagrabla aŭ maljusta, kaj ankaŭ pri tiuj, kiuj debatas kaj ne venas al akordo, samtempe. Destino ne ekzistas, krom tiu destino, kiun ni mem faras ĉiutage, la lokon al kiu ni volonte moviĝas. Per debato, eĉ se akra diskuto, ni povas modifi la celon de nia movo. Alimaniere, oni decidos anstataŭ ni, kaj ni estos kompatindaj ŝafoj. Kaj ŝafoj estas bonaj nur por mortejo. Ne subskribate verkis tion |
|
Muziko:Atila, valso verkita de hispana gitaristo Adntonjo Damas la 19-an jarcenton. Legu |
La Faraono |
Antaŭ tri monatoj ni piednote asertis, ke ni publikigos la mastran verkon de Boleslaŭ Prus. Ni komencas ĉi numere, kaj daŭrigos dum kiam ni povos, espereble dum la tuta libro. La tuto estas trio volumoj kies ĉapritroj estas respektive 25, 24 kaj 18, kiuj rangas inter 4 kaj 10 paĝoj. Mi esperas, ke tiu publikigado utilos al Esperanto kaj al klerigado de laboristoj. Se la sperto sukcesas, ni konsideros pri publikigi perdontajn mastroverkojn esperantajn.
|
ANTAŬPAROLOEn la nord-orienta parto de Afriko troviĝas Egipto, la patrujo de la plej antikva civilizacio en la mondo. Antaŭ tri, kvar, ec kvin jarmiloj, kiam en la centra Eŭropo la barbaroj vestitaj per maldelikataj feloj sin kasis en kavernoj, Egipto jam posedis altan socian organizon, terkulturon, metiojn kaj literaturon. Sed precipe ĝi plenumis gigantajn laborojn inĝenierajn kaj konstruis kolosajn monumentojn, kies restaĵoj naskas admiron de la nuntempaj teknikistoj.
Egipto estas fruktoporta valo inter la dezertoj libia kaj arabia. Ĝia profundo estas kelkcent metroj, longo 130 mejloj, meza largo apenaŭ unu mejlo. Okcidente la delikataj sed nudaj deklivoj de libiaj montoj, oriente krutaj kaj fenditaj arabiaj stonegoj estas muroj de ĉi tiu koridoro, sur kies fundo fluas Nilo. Kun la fluo de la rivero norden la muroj de la koridoro malaltigas, kaj en interspaco de 25 mejloj de Mediteraneo ili subite disigas kaj Nilo anstataŭ flui en mallarga koridoro, dividiĝas en kelke da brakoj sur vasta ebenaĵo, kiu havas formon de triangulo. Ĉi tiu triangulo, nomata Delta de Nilo, havas kiel bazon la bordon de Mediteraneo, kaj kiel pinton, en la loko kie la rivero eliras el la intermonto, la urbon Kairon kaj la ruinojn de la antikva ĉefurbo, Memfiso. Se iu povus leviĝi dudek mejlojn supren kaj de tie rigardi Egipton, li vidus strangan formon de la lando kaj rimarkindajn sangojn de ĝia koloro. De ĉi tiu alteco sur fono de blankaj kaj oranĝaj sabloj, Egipto havus aspekton de serpento, kiu en potencaj kurboj rapidas tra la dezerto al Mediteraneo kaj jam subakviĝis en gi sian triangulan kapon, ornamitan de du okuloj: maldekstra Aleksandrio, dekstra Damieto. Ĉi tiu longa serpento, en oktobro, kiam Nilo superversas la tutan Egipton, havus bluan koloron de la akvo. En februaro, kiam la printempaj vegetaĵoj okupas la lokon de la mallevigantaj akvoj, la serpento estus verda, kun blua strio sur la korpo kaj kun multaj bluaj vejnetoj sur la kapo - la kanaloj, kiuj tranĉas Delta _ n. En marto la blua strio mallargiĝus, kaj la korpo de la serpento ricevus oran koloron pro la maturiĝo de la grenoj. Fine en la komenco de junio la strio de Nilo estus tre maldika, kaj la korpo farigus griza, kvazaŭ vualita de krepo, pro la sekeco kaj polvo. La ĉefa trajto de la egipta klimato estas la varmego; en januaro oni havas 10 gradojn super la nulo, en aŭgusto 27; iafoje la varmego atingas 47 gradojn, kio egalas la temperaturon de nia vaporbano. Krom tio, proksime de Mediteraneo, sur Delta, la pluvo falas dek fojojn jare, en Supra Egipto unu fojon dum 10 jaroj. En ci tiuj kondiĉoj Egipto, anstataŭ esti lulilo de la civilizacio, estus dezerta intermonto, kiaj ekzistas ĉie en Saharo, se ĉiujare ne revivigus ĝin la akvoj de la sankta rivero Nilo. De la komenco de junio ĝis la fino de septembro, Nilo leviĝas kaj superversas preskaŭ la tutan Egipton; de la komenco de oktobro ĝis la fino de majo de sekvanta jaro la akvoj malleviĝas, kaj iom post iom malkovriĝas pli kaj pli malaltaj partoj de la lando. La akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro farigas bruna; kiam la akvoj malaperas, sur la superversitaj teroj restas fruktoporta ŝlimo, kiu anstataŭas plej bonajn sterkojn. La ŝlimo kaj la varmega klimato estas la kaŭzo, ke egiptano, fermita inter dezertoj, havas tri rikoltojn dum unu jaro kaj cirkaŭ 300 grajnojn de ĉiu grajno semita. Sed Egipto ne estas unuforma ebenaĵo, sed lando ondlinia; unuj ĝiaj teroj trinkas la benitan akvon nur dum du au tri monatoj, aliaj ne vidas ilin dum la tuta jaro, ĉar la superakvo ne atingas ĉien. Krom tio, iafoje la superakvo estas malpli granda, kaj tiam unu parto de Egipto ne ricevas la fruktigan ŝlimon. Fine, pro la varmego, la tero rapide sekiĝas, kaj oni devas surverŝi ĝin kvazaŭ po tervazoj. Ĉiuj ĉi cirkonstancoj faris, ke la popolo loĝanta en la valo de Nilo devis aŭ perei, se gi estis malforta, aŭ reguligi la akvojn, se ĝi estis genia. La antikvaj egiptanoj havis genian sagon kaj kreis civilizacion. Jam antaŭ ses mil jaroj ili rimarkis, ke Nilo leviĝas, kiam la suno aperas sub la stelo Sirius, kaj komencas malleviĝi, kiam la suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo. Ĉi tiuj konoj igis ilin observi la astrojn kaj mezuri la tempon. Por konservi la akvon la tutan jaron, ili elfosis en sia lando reton de kanaloj, kelkmilojn da mejloj longan. Por gardi sin kontraŭ troaj superakvoj, ili konstruis potencajn digojn kaj fosis akvujojn, el kiuj la arta lago Moeris okupis 300 kilometrojn kvadratajn kaj estis profunda dek du etagojn. Fine apud Nilo kaj kanaloj ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon kaj verŝi ĝin sur kampojn, kuŝantajn unu aŭ du etaĝojn pli alte. Krom tio ili devis ĉiujare purigi la slimplenajn kanalojn kaj konstrui alte vojojn por la militistaroj, kiuj devis fari siajn marŝojn en ĉiuj sezonoj. Ĉi tiuj gigantaj laboroj postulis, krom konoj de la astronomio, geometrio, meĥaniko kaj arĥitekturo, ankaŭ perfektan organizon. La fortikigo de la digoj, la purigo de la kanaloj, devis esti farata kaj farita samtempe sur granda supraĵo, - aperis la neceseco krei armeon de laborantoj, kalkulantan dekmilojn da anoj, kiu havis difinitan celon kaj komunan direktanton; armeon, kiu bezonis multe da nutraĵoj, multe da helpaj rimedoj kaj fortoj. Egiptanoj sukcesis krei tian armeon de laborantoj kaj al ĝi ili ŝuldas siajn senmortajn verkojn. Ŝajnas, ke kreis ĝin kaj poste preparis planojn por ĝi la pastroj, t. e. la saĝuloj egiptaj, kaj komandis ĝin la reĝoj t. e. la faraonoj. Tiamaniere la egipta popolo, en la tempo de sia grandeco, formis kvazaŭ unu personon, en kiu la pastra kasto estis la penso, la faraono estis la volo, la popolo - korpo kaj la obeo - la cemento. Do la naturo mem de Egipto, postulante grandan, sencesan kaj regulan laboron, kreis la skeleton de la socia organizo de ĉi tiu lando: la popolo laboris, la faraono direktis, la pastroj preparis planojn. Kaj tiel longe kiam ĉiuj tri konsente iris al la celoj, montritaj de la naturo, tiel longe la socio povis flori kaj plenumi siajn eternajn verkojn. La kvieta kaj gaja, tute ne batalema egipta popolo, dividiĝis en du klasojn: terkulturistoj kaj metiistoj. Inter la terkulturistoj estis sendube ankaŭ kelke da posedantoj de malgrandaj pecoj da tero, sed la plejmulto luis la terojn de l _ faraono, de l _ pastroj aŭ aristokrataro. La metiistoj, produktantaj la vestojn, meblojn kaj instrumentojn, estis sendependaj; tiuj, kiuj laboris ĉe la grandaj konstruaĵoj, formis kvazaŭ armeon. Ĉiu el tiuj specialoj, precipe la arĥitekturo, bezonis fortojn movantajn kaj tirantajn: iu devis ĉerpi akvon el la kanaloj dum tutaj tagoj, transporti ŝtonojn el la minejoj tien, kie ili estis necesaj. Ĉi tiujn plej malfacilajn laborojn, precipe en la stonminejoj, plenumis krimuloj kondamnitaj de la jugoj, au militkaptitoj. La autoĥtonaj Egiptanoj havis kupran koloron de l _ haŭto kaj sin gloris per tio, malestimante same la nigrajn Etiopianojn, la flavajn semidojn kaj la blankajn europanojn. La koloro de la haŭto, ebliganta distingi autoĥtonon de fremdulo, pli multe helpis konservi la nacian unuecon, ol la religio, kiun oni povas akcepti, aŭ la lingvo, kiun oni povas ellerni. Tamen, kun la tempo, kiam la ŝtata konstruaĵo komencis fendiĝi, en la landon alfluis pli kaj pli multenombre fremdaj elementoj. Ili malfortigis la unuecon; disigis la socion, kaj fine superverŝis kaj dronigis en siaj ondoj la antauajn loĝantojn de la lando. La faraono administris la regnon kun la helpo de konstanta armeo kaj milico aŭ polico kaj multenombraj oficistoj, el kiuj iom post iom formiĝis la hereda aristokrataro. En la teorio li estis leĝdonanto, plej alta juĝanto, pastrestro, eĉ dia filo kaj dio. Li ricevis diajn honorojn ne nur de la popolo kaj oficistoj, sed eĉ iafoje li mem konstruis por si altarojn kaj bruligis incenson antaŭ siaj propraj portretoj. Flanke de la faraonoj; kaj ofte super ili estis la pastroj; tio estis aro da saĝuloj, kiuj direktis la aferojn de la lando. Hodiaŭ preskaŭ neeble estas imagi la gravan rolon, kiun la pastraro ludis en Egipto. Ili estis instruantoj de l _ junaj generacioj, antaudiristoj sekve konsilantoj de l _ maturaj homoj, jugistoj de l _ mortintoj, al kiuj ilia volo kaj scio garantiis la senmortecon. Ili ne nur plenumis la religiajn ceremoniojn ce la dioj kaj faraonoj, sed ankaŭ kuracis la malsanulojn kiel kuracistoj, influis la publikajn laborojn kiel inĝenieroj, kaj la politikon kiel astrologoj kaj precipe kiel spertuloj en la aferoj de l _ propra lando kaj de giaj najbaroj. En la historio de Egipto grandan gravecon havas la rilatoj, kiuj ekzistis inter la pastraro kaj la faraonoj. Plej ofte la faraono faris al la dioj malavarajn oferojn kaj konstruis templojn; tiam li vivis longe, kaj lia nomo kaj liaj portretoj, gravuritaj sur tomboj, estis glorataj de unu generacio post alia. Sed multaj faraonoj regis mallonge, kaj de kelkaj malaperis ne nur la agoj, sed eĉ la nomoj. Kelkfoje okazis, ke dinastio falis, kaj la ĉapon de faraonoj (klaff), cirkaŭitan de serpento, surmetis pastro. Egipto prosperis, dum la unuigita popolo, energiaj regoj kaj saĝaj pastroj kunlaboris konsente por la feliĉo de ĉiuj. Sed venis epoko, en kiu la kvanto da regnanoj malgrandigis de militoj, la premata kaj ekspluatata popolo perdis fortojn kaj la alfluo de fremduloj detruis la unuecon de la raso. Kaj kiam en la azia lukso dronis la energio de l _ faraonoj kaj la saĝo de l _ pastroj, kaj la du potencoj komencis batalon pri la monopolo ekspluati la popolon, Egipton ekregis fremduloj kaj estingigis la lumo de la civilizacio, kiu dum kelke da jarmiloj brilis apud Nilo. Nia rakonto rilatas la XI-an jarcenton antaŭ Kristo, kiam falis la XX-a dinastio kaj post la filo de l _ suno, la eterne vivanta Ramzes XIII-a, ekokupis la tronon kaj ornamis sian frunton per ureus, la eterne vivanta filo de l _ suno Sem-amen-Herhor, pastrestro de Amon.
ĈAPITRO IEn la tridek-tria jaro de l _ felica regado de Ramzes XII, Egipto festis du solenojn, kiuj plenigis giajn ortodoksajn logantojn per fiero kaj feliĉo.En la monato Mehir, en decembro, revenis Tebojn, plenkovrita per multekostaj donacoj, la dio Hongu, kiu dum tri jaroj kaj nau monatoj vojaĝis en la lando Buhten, resaniĝis tie la reĝan filinon Bent-res kaj forpelis la malbonan spiriton ne nur el la reĝa familio, sed eĉ el la citadelo de Buhten. En la monato Farmuti, en februaro, la sinjoro de Supra kaj Malsupra Egipto, la estro de Fenicio kaj de naŭ popoloj, Mer-amen-Ramzes XII, post interkonsiligo kun la dioj, kiujn li egalas, nomis sia erpatre, t. e. kronprinco, sian dudek-dujaran filon Cham-senmerer-amen-Ramzes. Ĉi tiu elekto tre ĝojigis la piajn pastrojn, glorajn nomarĥojn, bravan armeon, fidelan popolon kaj ĉiujn kreaĵojn, vivantajn sur la egipta tero, car la pli aĝaj filoj de l _ faraono, naskitaj de la reĝidino de Hiti, pro neklarigebla sorĉo estis posedataj de malbona spirito. Unu filo, de l _ tempo de sia plenaĝeco ne povis pasi, la dua tranĉis al si la vejnojn kaj mortis, kaj la tria freneziĝis de la venena vino, kiun li ne volis ĉesi trinki; li kredis, ke li estas simio, kaj pasigis tutajn tagojn sur arboj. Nur la kvara filo, Ramzes, naskita de la reĝino Nikotris, filino de l _ ĉefpastro Amenhotep, estis forta kiel la bovo Apis, kuraĝa kiel leono kaj saĝa kiel la pastroj. De la infaneco li cirkaŭis sin per militistoj kaj kiam li estis ankoraŭ simpla princo, li diradis: - Se la dioj, anstataŭ fari min malplej aĝa reĝa filo, donus al mi la ureus _ on de l _ faraono, mi sklavigus, kiel Granda Ramzes, naŭ popolojn, pri kiuj oni neniam aŭdis en Egipto, mi konstruus templon pli grandan ol la tutaj Teboj, kaj por mi - piramidon, apud kiu la tombo de Ĥeops ŝajnus kvazaŭ rozujo apud matura palmo... Ricevinte tiel deziratan titolon de erpatre, la juna princo petis, ke la patro nomu lin estro de la korpuso Memfi. Lia Sankta Moŝto Ramzes XII-a, post interkonsiligo kun la dioj, kiujn li egalas, respondis, ke li faros tion, se la kronprinco pruvos, ke li scias direkti batalpretan armeon. Por ci tiu celo estis kunvokitaj generaloj sub la prezido de la milita ministro Sem-amen-Herhor, kiu estis ĉefpastro de la plej granda templo de Amon en Teboj. Oni decidis:
En la mezo de la monato Misori (komenco de junio) la kronprinco kolektos dek regimentojn, dislokitajn apud la linio, kiu kunigas la urbon Memfison kun la urbo Pi-uto de la Sebenita golfo.La limon inter la lando Gosen kaj la dezerto formis du vojoj. Unu estis kanalo por transportoj de Memfiso al la lago Timrah, la alia estis ŝoseo. La kanalo estis ankoraŭ en la lando Gosen, la ŝoseo en la dezerto, kiun ambaŭ vojoj ĉirkauis duoncirkle. De la ŝoseo preskaŭ sur ĝia tuta longo oni povis vidi la kanalon. Sendepende de la artefaritaj limoj, la najbaraj landoj diferencis unu de la alia en ciuj rilatoj. La lando Gosen, malgraŭ la ondolinia tero, ŝajnis ebenaĵo, kaj la dezerto konsistis el kelkaj montoj kaj sablaj valoj. La lando Gosen havis aspekton de grandega ŝaka tabulo, kies verdaj kaj flavaj kvadratoj estis desegnitaj per la koloro de l _ grenoj kaj de l _ palmoj, kreskantaj sur la limoj; sur la flavruĝa sablo de l _ dezerto kaj sur ĝiaj blankaj suproj la verdaĵo aŭ aro da arboj kaj arbetoj similis erarvagantan vojaĝanton. Sur la fruktodona tero de Gosen de ĉiu monteto ŝprucis malhela arbareto de akacioj, sikomoroj kaj tamarindoj, de malproksime rememorigantaj niajn tiliojn, inter kiuj kaŝiĝis malgrandaj palacoj kun vicoj de kolonoj, aŭ flavaj terotegitaj dometoj de l _ kamparanoj. Iafoje najbare de l _ arbareto aperis tute blanka urbeto kun platetegmentaj domoj, aŭ super la arboj peze leviĝis la piramidaj pordegoj de l _ temploj, kvazaŭ duoblaj stonegoj punktitaj de strangaj signoj. En la dezerto post la unua vico de iomete verdaj montetoj elrigardis nudaj altaĵoj, kovritaj de ŝtonegaj fragmentoj. Ŝajnis, ke la okcidenta lando, saturita de troo da vivo, kun reĝa malavareco ĵetas trans la kanalo verdaĵon kaj florojn; sed la dezerto, ĉiam malsata manĝegas ĝin en la sekvanta jaro kaj gin cindrigas. La iometo da verdaĵo, forpelita sur la ŝtonegojn kaj sablojn, sin krampis al la malpli altaj lokoj, kien per kavoj boritaj tra la ŝoseo oni povis alkonduki akvon el la kanalo. Kaj tiel inter la nudaj altaĵoj, najbare de la ŝoseo, trinkis la ĉielan roson kasitaj oazoj, kie kreskis hordeo kaj tritiko, vinberujoj, palmoj kaj tamarindoj. En tiaj lokoj vivis ankaŭ homoj - izolitaj familioj, kiuj renkontante unu alian en la bazaro de Pi-Bailos povis eĉ ne scii, ke ili estas najbaroj en la dezerto. La 16-an de Misori, la koncentriĝo de la militistaro estis preskaŭ finita. Naŭ regimentoj de l _ kronprinco, kiuj devis anstataŭi la azian armeon de Nitager, jam kolektiĝis sur la vojo super la urbo Pi-Bailos, kun tendaro kaj parto da militaj maŝinoj. Iliajn movojn direktis la kronprinco mem. Li organizis du avangardajn liniojn, el kiuj la pli malproksima devis observi la malamikojn, la pli proksima - gardi la propran armeon kontraŭ atako, kiu estis ebla en lando, plena de altaĵoj kaj intermontoj. Li, Ramzes, en daŭro de unu semajno vidis kaj kontrolis la regimentojn, marŝantajn sur diversaj vojoj, li atente observis, ĉu la soldatoj havas bonajn armilojn kaj varmajn mantelojn por la nokto, ĉu sufiĉos la provizo de panbiskvitoj, viando kaj sekigitaj fisoj. Fine, li ordonis, ke la edzinoj, infanoj kaj sklavoj de la armeo, marŝanta al la orienta limo, estu transportitaj per la kanalo; ĉi tio malpezigis la tendaron kaj faciligis la movojn de la vera armeo. La plej maljunaj generaloj admiris la sciojn, fervoron kaj singardemon de la kronprinco, kaj super ĉio lian laboremon kaj simplecon. Sian multenombran sekvantaron, princan tendon, veturilojn kaj portilojn li lasis en Memfiso, kaj en vestoj de simpla oficiro li rajdis de unu regimento al alia, laŭ la asiria maniero, akompanata de du adjutantoj. Dank _ al ĉio ĉi la koncentrigo de la ĉefa korpuso iris tre rapide kaj la armeoj en la difinita tago venis al Pi-Bailos. Alia estis la afero kun la princa stabo, la greka regimento, kiu akompanis lin, kaj kelke da militaj maŝinoj. La stabo, kiu kolektiĝis en Memfiso, havis antaŭ si plej mallongan vojon, gi do ekmarsis la lasta, trenante post si grandegan tendaron. Preskaŭ ĉiu oficiro, ili estis junuloj de altaj familioj, havis portilon kun kvar negroj, duradan militan veturilon, riĉan tendon kaj multe da kestoj kun vestoj kaj mangaĵo, kun kruĉoj plenaj de biero kaj vino. Krom tio la oficirojn sekvis multenombraj kantistinoj kaj dancistinoj kun orkestro. Ĉiu, ili estis grandaj sinjorinoj, devis havi veturilon kun unu aŭ du paroj da bovoj kaj portilon. Kiam ĉi tiu amaso elfluis el Memfiso, ĝi okupis sur la vojo pli multe da loko, ol la armeo de l _ kronprinco. Oni marŝis tiel malrapide, ke la militaj maŝinoj, kiuj devis sekvi en la fino, foriris dudek kvar horojn pli malfrue, ol estis la ordono. Fine, la dancistinoj kaj kantistinoj, ekvidinte la dezerton - kiu cetere en tiu loko tute ne estis terura - ektimis kaj komencis plori. Por trankviligi ilin oni devis plifruigi la halton, dismeti la tendojn kaj aranĝi spektaklon kaj poste festenon. La nokta amuzo, en la malvarmeta aero, sub la brilanta de l _ steloj ĉielo, sur la fono de la sovaga naturo, tiel plaĉis al la dancistinoj kaj kantistinoj, ke ili anoncis, ke estonte ili donos spektaklojn nur en la dezerto. Dume, la kronprinco, eksciinte survoje pri la aferoj de sia stabo, sendis ordonon senprokraste resendi la virinojn en la urbon kaj plirapidigi la marŝon. Kun la stabo estis lia ekscelenco Herhor, ministro de la milito, sed kiel simpla spektatoro. Li havis kun si neniun kantistinon, sed li faris ankaŭ neniajn riproĉojn al la stabanoj. Li ordonis porti sian portilon en la fronto de la kolono, kaj konforme al ĝiaj movoj li iris antaŭen aŭ ripozis en la ombro de l _ granda ventumilo, kiun tenis lia adjutanto. Lia ekscelenco Herhor estis homo kvardekjara, kun fortika korpo, ne komunikema. Li malofte parolis kaj same malofte rigardis la homojn el sub la mallevitaj palpebroj. Kiel ĉiu Egiptano li havis nudajn brakojn kaj krurojn, malkovritan bruston, sandalojn sur la piedoj, mallongan jupon cirkaŭ la koksoj kaj antaŭtukon kun bluaj kaj blankaj strioj. Kiel pastro, li razis la barbon kaj la kapon kaj portis panteran felon sur la maldekstra ŝultro. Fine, kiel soldato li kovris la kapon per malgranda gvardia kasko, de kiu pendis nukotuko, ankaŭ kun blankaj kaj bluaj strioj. Sur la kolo li havis trioblan oran ĉenon kaj sub la maldekstra brako, sur la brusto, mallongan glavon en multekosta ingo. Lian portilon, portatan de ses sklavoj, ciam eskortis tri homoj: unu portis la ventumilon, dua la hakilon de l _ ministro, tria keston kun papirusoj. La lasta estis Pentuer, pastro kaj skribisto de l _ ministro, malgrasa asketo, kiu eĉ dum plej grandaj varmegoj neniam kovris sian razitan kapon. Malgraŭ sia malalta popola deveno, li okupis gravan postenon en la ŝtato, dank _ al esceptaj kapabloj. Kvankam la ministro kun siaj oficistoj estis en la komenco de la staba kolono kaj tute ne miksis sin en ĝian kondukadon, sed oni ne povis nei, ke li sciis pri cio, kio okazis post li. Ĉiun horon, iafoje ĉiun duonhoron al la portilo de la altrangulo proksimiĝis jen simpla pastro, «servisto dia», jen soldato-marodero, jen komercisto aŭ sklavo, kiu sajne indiferente preterpasante jetis vorton. Ci tiun vorton Pentuer iafoje enskribis, sed plej ofte ekmemoris, car li havis eksterordinaran memoron. Neniu atentis ci tiujn bagatelojn, en la brua amaso de la stabanoj. La oficiroj, grandaj sinjoroj, estis tro okupataj per la kurado, brua interparolado aŭ kantoj, por rigardi, kiu proksimigas al la ministro, tiom pli ke sencese multe da homoj iris sur la soseo. La 15-an de Misori la stabo de la kronprinco kune kun lia ekscelenco la ministro pasigis la nokton sub libera cielo unu mejlon de la regimentoj, kiuj jam preparigadis al la batalo sur la soseo post la urbo Pi-Bailos. Antaŭ la unua horo matene - nia sesa horo - la altajoj de la dezerto farigis violaj. Post ili elrigardis la suno. La landon Gosen superversis rugo, kaj la urbetoj, temploj, palacoj de l _ riculoj kaj terdometoj de l _ vilaganoj similis fajrerojn kaj flamojn, subite ekbruligitajn en la verdajo. Baldau la okcidentan horizonton surversis ora koloro. Sajnis, ke la verdajo de Gosen fandigas en la oro, kaj ke en la sennombraj kanaloj anstatau akvo fluas fandita argento. Sed la altajoj de la dezerto farigis pli kaj pli violaj, jetante longajn ombrojn sur sablojn kaj kreskajojn. La gardistoj, starantaj sur la soseo, povis tre bone vidi la kampojn trans la kanalo kaj la plantitajn tie palmojn. Sur unuj verdis la lino, tritiko, trifolio, la aliaj estis oraj de la maturiganta hordeo de la dua semado. Samtempe el la domoj, kasitaj inter la arboj, komencis eliri al la laboro terkulturistoj, homoj nudaj, kies tuta vesto konsistis el mallonga jupo sur la koksoj kaj kufeto sur la kapo. Unuj ekiris al la kanalo, por purigi gin de la slimo, aŭ cerpi akvon kaj versi gin sur la kampojn per masinoj similaj al la gruoj de l _ puto. Aliaj, disirinte inter la arboj, kolektis maturajn figojn kaj vinberojn. Oni vidis tie multe da nudaj infanoj kaj virinoj en blankaj, flavaj aŭ rugaj cemizoj sen manikoj. Estis granda movado en la tuta ĉirkaŭajo. Sur la cielo la rabobirdoj de la dezerto persekutis la kolombojn kaj monedojn de la lando Gosen. Sur la bordoj de la kanalo balanciĝis la grincantaj gruoj kun siteloj de fruktiga akvo, kaj la homoj, kolektantaj fruktojn, aperis kaj malaperis inter la verdaj arboj kiel multkoloraj papilioj. En la dezerto, sur la ŝoseo jam ŝvarmis la armeo kaj ĝiaj servistoj. Pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj. Post ili marsis pafarkistoj en kufoj kaj ĵupoj, ili havis la arkojn en la mano, sagujojn sur la dorso kaj larĝajn hakilojn ĉe la dekstra flanko. La arkistojn akompanis ŝtonjetilistoj, portantaj sakojn kun ŝtonoj kaj armitaj per mallongaj glavoj. Cent pasojn post ili iris du malgrandaj infanteriaj taĉmentoj, unu armita per lancoj, la alia per hakiloj. Ambau portis ortangulajn sildojn, sur la brusto havis dikajn kamizolojn, kvazaŭ kirasojn, kaj sur la kapo kufojn kun tukoj, gardantaj la nukon kontrau la suno. La kufoj kaj kamizoloj havis bluajn kaj blankajn aŭ nigrajn kaj flavajn striojn: la soldatoj similis grandajn krabrojn. Post la avangardo iris la portilo de l _ ministro, cirkauata de hakilistoj, kaj post gi en kupraj kaskoj kaj kirasoj, la grekaj taĉmentoj, kies egalaj pasoj similis frapojn de pezaj marteloj. En la fino oni audis la krakadon de la veturiloj kaj sur la flanko de la soseo rapidis longebarba fenicia komercisto, en portilo pendigita inter du azenoj. Subite de la avangardo algalopis soldato kaj sciigis al la ministro, ke la kronprinco proksimiĝas. Lia ekscelenco forlasis la portilon, kaj en la sama momento aperis sur la ŝoseo areto da kavaliroj, kiuj desaltis de la ĉevaloj. Unu el la kavaliroj kaj la ministro ekiris unu al la alia, haltis post ĉiuj kelke da paŝoj kaj salutis. -Saluton al vi, filo de l _ faraono, kiu vivu eterne! - diris la ministro. - Saluton al vi, sankta patro, kaj vivu longe - respondis la kronprinco, kaj poste aldonis: - Vi iris tiel malrapide, kvazaŭ oni forsegis al vi la piedojn, kaj Nitager ne pli malfrue ol post du horoj estos antaŭ nia korpuso. - Vi diris la veron. Via stabo marŝas tre malrapide. -Eunana ankaŭ diris al mi- Ramzes montris oficiron, kovritan de amuletoj, starantan post li- ke vi ne sendis patrolojn en la intermontojn. En okazo de efektiva milito la malamiko povus ataki vin de tiu flanko. - Mi ne estas generalo, sed juĝisto - trankvile respondis la ministro. - Kaj kion faris Patroklo? - Patroklo kun la greka regimento eskortas la militajn maŝinojn. - Kaj mia parenco kaj adjutanto Tutmozis? - Li dormas ankoraŭ, sajnas al mi. Ramzes malpacience piedfrapis la teron kaj eksilentis. Li estis bela junulo, kun vizaĝo preskaŭ virina, al kiu aldonis ĉarmon la kolero kaj la sunbruno. Li havis mallarĝan kamizolon kun blankaj kaj bluaj strioj, samkoloran nukotukon, oran ĉenon sur la kolo kaj multekostan glavon sub la maldekstra brako. -Mi vidas - diris la princo - ke vi, Eunana, sola zorgas pri mia honoro. La kovrita de amuletoj oficiro klinigis gis la tero. -Tutmozis estas maldiligentulo -daurigis la kronprinco. -Revenu, Eunana, al via posteno. Almenaŭ la avangardo havu estron. Poste, rigardante la sekvantaron, kiu jam cirkaŭis lin kvazaŭ elkreskinte el la tero, li aldonis: -Oni donu la portilon. Mi estas laca, kiel ŝtonrompisto. -Cu la dioj povas laciĝi!- murmuretis Eunana, kiu staris ankoraŭ post li. -Iru al via posteno! - diris Ramzes. - Eble vi ordonos al mi, ho bildo de la luno, nun esplori la intermontojn? - mallaŭte demandis la oficiro. - Mi petas vin, ordonu, ĉar kie ajn mi estas, mia koro flugas post vi, por diveni vian volon kaj plenumi ĝin. -Mi scias, ke vi estas atentema- respondis Ramzes. -Iru jam kaj observu ĉion. -Sankta patro-, sin turnis Eunana al la ministro -mi rekomendas al via ekscelenco miajn plej humilajn servojn. Apenaŭ foriris Eunana, en la fino de la marŝanta kolono eksonis ankoraŭ pli granda tumulto. Oni serĉis la portilon de la kronprinco, sed ne povis ĝin trovi. Anstataŭe aperis, dispuŝante la grekajn soldatojn juna homo, kiu havis strangan aspekton. Li portis muslinan ĉemizon, riĉe broditan antaŭtukon kaj oran skarpon sur la ŝultro. Sed plej rimarkinda estis lia grandega peruko, konsistanta el multaj malgrandaj harligoj, kaj arta barbo, similanta katan voston. Tio estis Tutmozis, la plej fama elegantulo en Memfiso; eĉ dum la milita marŝado li zorgis pri sia tualeto kaj surverŝis sin per parfumoj. - Saluton al vi, Ramzes - kriis la elegantulo, superforte dispuŝante la oficirojn. - Imagu, ke via portilo perdiĝis; vi estas devigita sidiĝi en la mia, kiu ne indas tian honoron, sed kiu ne estas plej malbona. -Vi ekkolerigis min - respondis la princo. - Vi dormas, anstataŭ gardi la armeon. La elegantulo ekmiris kaj haltis. -Mi dormas?... - ekkriis li. - Sekiĝu la lango de tiu, kiu diras tiajn mensogojn. Sciante, ke vi venos, mi jam de unu horo vestas min; preparas al vi banon kaj parfumojn... -Kaj dume la taĉmento marŝas sen komando. - Mi do devas komandi la taĉmenton, en kiu estas lia ekscelenco la milita ministro kaj tia generalo, kiel Patroklo? La kronprinco eksilentis, kaj dume Tutmozis proksimiĝinte al li, murmuretis: - Kian aspekton vi havas, filo de l _ faraono?... Vi ne havas perukon, viaj haroj kaj vestoj estas plenaj de polvo, via haŭto estas nigra kaj fendita, kiel la tero en somero!... La respektinda reĝino-patrino forpelus vin de la kortego, se ŝi vidus vian mizeron... - Mi estas nur laca. -Sidiĝu do en la portilon. Tie estas freŝaj kronoj de rozoj, rostitaj birdetoj kaj kruco da vino de Ĉipro. Mi kaŝis ankaŭ -aldonis li mallaute- Senura _ n en la tendaro... -Ŝi estas tie?... - demandis la princo. Liaj okuloj, kiuj brilis antaŭ momento, nebuliĝis de volupto. - La armeo iru antaŭen - diris Tutmozis, - kaj ni atendu ŝin ĉi tie. Ramzes kvazaŭ vekiĝis. - Lasu min, tentanto!... Post du horoj estos la batalo.. - Ĉu tio estas batalo?... - Almenaŭ estos decidita la sorto de mia komando. - Ridu tion - diris la elegantulo. - Mi ĵurus, ke jam hieraŭ la milita ministro sendis raporton al Lia Sankteco, kun peto, ke li donu al vi la korpuson de Memfiso. - Tio estas indiferenta. Hodiaŭ mi ne povus pensi pri io alia, ol la armeo. - Terura estas via inklino al la milito, dum kiu oni ne lavas sin tutajn monatojn por perei unu tagon... Brr! Se vi vidus Senuran... Nur ekrigardu ŝin... - Ĝuste tiel mi ne rigardos - respondis Ramzes per firma voco. En la sama momento, kiam oni alportis de la grekaj taĉmentoj grandegan portilon de Tutmozis por la kronprinco, de la avangardo algalopis rajdisto. Li deglitis de la ĉevalo kaj kuris tiel rapide, ke sonoris sur lia brusto pentraĵoj de l _ dioj kaj tabuletoj kun iliaj nomoj. Tio estis Eunana kvazaŭ en febro. Ĉiuj sin turnis al li, kaj ŝajnis, ke tio al li plaĉis. - Erpatre, plej alta buŝo! - ekkriis Eunana, kliniĝante antaŭ Ramzes. - Kiam lau via ordono dia mi rajdis, kondukante la taĉmenton kaj zorge observante ĉion, mi rimarkis sur la ŝoseo du belajn skarabojn. Ĉiu el la sanktaj insektoj rulis antaŭ si argilan buleton, tra la vojo, al la sabloj... - Kio do? - interrompis la kronprinco. - Kompreneble - daurigis Eŭnana, rigardante al la ministro - kiel ordonas la pieco, mi kaj miaj homoj, honorinte per nia adoro la sanktajn bildojn de la suno, haltigis la marŝon. Tio estas tiel grava antaŭdiro, ke sen ordono neniu el ni kuraĝus iri antaŭen. - Mi vidas, ke vi estas vere pia Egiptano, kvankam viaj trajtoj estas ĥetaj, - respondis Herhor, kaj sin turninte al la proksime starantaj altranguloj, aldonis: - Ni ne iros plu sur la ŝoseo, ĉar ni povus piedpremi la sanktajn skarabojn. Pentuer, ĉu tra la intermonto, dekstre, oni povas ĉirkaŭiri la ŝoseon? -Jes- respondis la skribisto de la ministro. -La intermonto estas unu mejlon longa kaj revenas al la soseo, preskaŭ kontraŭ Pi-Bailos. -Granda perdo de tempo! - interrompis kolere la kronprinco. -Mi ĵurus, ke tio ne estas skaraboj, sed la spiritoj de miaj feniciaj procentegistoj - diris Tutmozis. -Ne povante, post la morto, repreni la monon, ili devigas min, por puno, trairi la dezerton!...- La sekvantaro de l _ princo maltrankvile atendis la decidon; Ramzes diris al Herhor: - Sankta patro, kion vi pensas pri tio? - Ekrigardu la oficirojn - respondis la pastro - kaj vi komprenos, ke ni devas iri tra la intermonto. Nun eliris la estro de la grekaj soldatoj, la generalo Patroklo, kaj diris al la kronprinco: -Se vi permesos, princo, mia regimento daurigos la antaŭan vojon. Niaj soldatoj ne timas la skarabojn. - Viaj soldatoj ne timas eĉ la reĝajn tombojn- respondis la ministro. -Sed kredeble ne estas tie sendanĝere, ĉar neniu revenis.- La greko, konfuzita, foriris. -Konsentu, sankta patro- murmuretis la princo kun plej granda kolero- ke tia malhelpo ne haltigus en la vojago eĉ azenon. -Tial azeno neniam estos faraono - respondis trankvile la ministro. -En tia okazo vi, ministro, kondukos la taĉmenton tra la intermonto! - ekkriis Ramzes. Mi ne konas la pastran taktikon, cetere mi devas ripozi. Akompanu min, kuzo -diris li al Tutmozis kaj ekiris al la nudaj montetoj.
NOTO.- Laŭ la tuta libro vi trovos Egipton anstataŭ Egiption, kaj sekve egiptanon kiel nomon por la loĝanto de tiu lando. Eĉ se la uzo ŝanĝis, mi trovis plej konvene ne ŝanĝui la stilon de Kabe. |
|
Muziko:Variaĵoj, pri fama infana kanto franca Ah, je vous en dirais, maman! (ho, mi diros al vi, panjo!), verkitaj de mi mem.. Legu |
TablaturoTablaturo estas metodo skribi muzikon per diagramoj, kiuj montras al muzikisto la lokon, kie li devas meti siajn fingrojn, anstataŭ signali tiujn sonon kaj ritmon, kiujn li produktas, kiel solfao montras. Dum la Renesanco, tia estis la sola maniero per kiu oni notis muzikon por liuto kaj aliaj kordinstrumentoj. Baze, tablaturo uzas ciferojn por noti sur ĉiu kordo batota kiun traston oni devas premi. Havante gitaro ses kordojn, gitara tablaturo havas ses liniojn horizontalajn.
Tiu ĉi sistemo estas rapide lernebla de gitaramantoj, kiuj ne scipovas muzikon, sed kompreneble ĝi havas multe da limoj: ne estas klare dum kiom da tempo ĉiun sonon oni devas daŭrigi, ekzemple. Ekzistas komputila programo, kiu rilatas tablaturon kaj solfaon. Krome, ĝi havas menuojn en Esperanto. Ĝi estas TablEdit, verkita de franco Matthieu Leschemelle. Je ĝia ekrano, oni trovas du liniarojn: tiu de solfao -supre- kaj tiu de tablaturo- sub la alia. Oni povas selekti kordon per musklako, kaj tajpi ciferon sur ĝi: subite oni vidos ties noton sur la pentagramo, kaj aŭdos la sonon de la noto. Iom post iom, oni povas tajpi faman pecon, aŭ eĉ krei novan, propran komponaĵon, kiel tiujn variaĵojn, kiujn mi mem kreis pri fama franca infana kanto, Ho, mi diros al vi, panjo! |
|
Muziko: La linterno Verkita de Maŭro Ĝuljani. Legu |
|
|
Finverkita la 28-an de aprilo de 2001 de Jesuo de las Heras en Mursjo, per AceHTML. |