Sentuka Kajeroj | Esperanto Hispanio | ||
Muziko: Valso lenta, verko 18-2 de Federiko Ĉopin'. | ||
Kreita de Jesuo de las Heras la dimanĉon, 4-an de februaro de 2001. |
Muziko: Courante, de Johan Sebastiano Baĥ. Legu. |
La kovrilo de la numero 49-a.Ĉi foje ne estas kovrilaj temoj. Trovas mi sufiĉe alloga kaj sinsignifiga tiun bildon, kiun Snajpero sendis al ni antaŭ kelkaj monatoj. Laŭ mia kompreno, ĝi ironias pri homoj, kiuj opinias, ke ili estas neanastataŭeblaj. Kreita de Jesuo de las Heras la lundon, 29-an de januaro de 2001 |
|
Muziko: Andanto, de Fernando Sor. Legu. |
Kajeroj el la Sudo: Manĉeto
Monsendo de kotizoj kaj abonoj al la nova konto n-ro 1302 0412 860022655110 en libreta de Caja Postal. Sen aldona kosto. La abono kostas 1000 pesetojn aŭ egalvaloron. Kvintancon oni ricevos. Faras la Kajeron: Provkorekto: José Pina Tuells. Administro: Juan Antonio Cabezos Martínez. Redakto: Jesuo de las Heras Jiménez. Ni ne korespondos pri nepetitaj artikoloj. Tamen, ni klopodos publikigi ĉiun artikolon kies enhavo estas interesa kaj ne mistraktas iun ajn personon.
Pri la enhavo de la artikoloj respondecas la aŭtoroj mem, ne la redakcio.Oni povas reprodukti la enhavon de Kajeroj el la Sudo, kondiĉe ke oni agnoskas la fonton. Nesubskribitaj artikoloj estis verkitaj de la redaktoro. |
|
Muziko:España Cañí, fama paŝo duobla. Legu |
Redaktore:Kelkaj gravaj aferoj okazis en nia asocio de la lasta, eksterordinara, numero de novembro. Artikolisto respondita de mi en antaŭa numero al tiu, tute ne ŝatis tiun plumnomon, kiun mi elektis por kaŝi lian identecon -kiel petite-, kaj li plendas, ke La verkinto de la titolita Letero el naciisto publikigita en la lasta numero de Kajeroj el la Sudo volas rimarkigi ke: ne subskribis la leteron kiel katalunisto sed kiel kataluno kaj ne konsideras la leteron naciisma; oni ne parolis pri nacioj sed nur pri lingvaj rajtoj. Tio ne signifas ke li estu nek malfavora nek favora al naciismo. Legantoj juĝu. Eĉ se li en interreto malkaŝis sian nomon, mi daŭre honoras lian iaman peton, kaj mi ne diros lian veran nomon ĉi tie. Kutime mi insistas, ke artikolantoj subskribu per reala nomo kaj sendu foton, ĉar tio plialtigas la nivelon de la magazino kaj de la artikolo mem. Tamen, mi komprenas, ke ekzistas delikatajn kialojn por uzi plumnomojn (alidirite kaŝnomojn), kiel ekzemple modestecon, timemon, aŭ timon pri revenĝo, kaj pro tio, nome de libereco, mi akceptas ankaŭ kromnomojn. Oni demandis al mi publike en Ĉeĥio iam, ĉu mi estas liberecana, kaj mi vidas nun, ke mia respondo tute dubesencis: Ĉu sufiĉas por esti liberecana, ke mi amas liberecon senkondiĉe? Ĝi estis sincera demandrespondo. Kunĉeestanto diris, ke ankaŭ faŝistoj diras, ke ili amas liberecon, tamen ili ne estas liberecanaj. Tion oni dismetis foren tiam, sed fakte mi nun komprenas, ke ĝi entenas veron: ne, ne nura amo al libereco igas onin liberecana. Fakte tio estus difino pri libera. Renonci al persona libereco pro atingo da liberecon por sia grupo: jen liberecanismo. Amo al libereco super ĉio igas onin liberulo, tamen, kaj tio ja povas esti ekzakte la malo al liberecano. Kiam oni parolas pri liberismo, oni referas al kapitalisma sistemo pri libera entrepreno, kion liberecanoj jam denuncis kiel liberecon por ekspluatado, kion mi ankaŭ kontraŭstaras. Sed ankaŭ ekzistas intelekta, politika kaj socia liberismoj, ne menciante tiun religian. Libereco estas celo de multaj antaŭuloj niaj, kiuj mortis por atingi ĝin. Eble ili ne konis ĝin, eble ili ne sukcesis krei altkvalitan liberecon, sed tamen ili provis. Ni pensu pri tiuj mortintoj de Franca Revolucio, ni pensu pri tiom da fuĝintoj de eŭropaj kaj neeŭropaj reĝimoj de la estinto kaj la estanto. Venas al mia kapo nomoj de homoj, kiel Meri Ŭolstonkraft (Mary Wolstonecraft), Tomas Pejn (Thomas Paine), Oskar Ŭajld (Wilde), Miĥaelo Servet' aŭ Nikolao Koperniko, kiuj tiom multe suferis pro liberopinioj siaj. Ili suferis, ĉar ili estis, respektive, virino, herezulo, samseksemulo, kaj scientistoj. Danke ankaŭ al ili ni nun povas diri tion, kion ni libere opinias, malgraŭ tiuj, kiuj asertas, ke nur tiuj, kiuj plenumas certajn kondiĉojn, povas libere esprimi sin. Libereco bezonis naskintojn, kaj ilin ĝi trovis. Sed nun ĝi ankoraŭ bezonas flegistojn, kaj ne ĉiam ĝi havas ilin en la etosoj, kie oni esperus trovi ilin. Se ni ne protektas liberecon, ni perdos ĝin. Tiusence faras prave ĉeĥaj ĵurnalistoj ĉi tiuj tagoj. Tiusence devus fari ni ĉiuj ĉiutage. Sekve, mi volas, ke Kajeroj el la Sudo estu anguleto, en kiu ĉiuj povas rezoni sian veron. Tio estas la kerno de mia kontrakto kun HALE. Se tiu kondiĉo estas postuli troe al nia asocio, oni nepre anstataŭu min kiel redaktoron de ĉi tiu magazino. Jesuo |
|
Muziko:Elpensaĵo, de JOhano Sebastjano Baĥ. Legu |
Dum la pasinta okazo de la Festo de Zamenhof, kiu okazis en restoracio de Alikanto, tiel kiel ni promesis antaŭ unu jaro, la redaktoro de Kajeroj el la Sudo disdonis inter la partoprenantoj la plejbonan artikolon publikigitan en nia magazino dum la jaro 2000. Ĉi foje estis la artikolo Malfeliĉaj Malkristnaskoj, de pseŭdonoma Scrooge, kiun ni publikigis en nia numero 45-a. Ni volas plibonigi la aferon: estos la legantoj de nia magazino tiuj, kiuj elektos la artikolon, kiu plej indas premiiĝi zamenhofe. En la paĝo 6-a aperas la manieron baloti por nia plej bona artikolo. Ni volas plibonigi la kvaliton de nia magazino, kaj tiucele ni aĉetos novan digitalan maŝinon. Ni esperas, ke baldaŭ niaj enspezoj permesos tion al ni. Oni diras, ke post ŝtormo, venas belvetero, kaj vere post la snajpera ŝtormo ni atendas multe pli belan veteron: HALE jam havas novajn membrojn. Bonvenigon al ĉiuj. Kiam ni publikigis la polemikotajn artikolojn ni atendis reagon, sed ne tian, kaj evidente ne tiom akran. Kiam ni publikigis la artikolon, ni volis atingi kvar celojn:
Eĉ se iu haleano ne ŝatas tion, ke ni publikigas artikolon verkitan de aŭtoro faŝista, ni povas esperi, ke ŝli estas sufiĉe inteligenta por scii, ke ne pro tio ni estas faŝismaj aŭ apogas tiun doktrinon. Se ni uzas argumentojn de dekstruloj, oni povas pensi, ke ni aprobas ekspluatadon de homo fare de homo. Tamen ni bezonas kompreni argumentojn de dekstruloj por kontraŭargumenti ilin. Se ni ekskludas tiujn, kiuj ne opinias same al ni, ni uzas dekstrulajn procedojn, kaj ni iĝas dekstruloj. Dum la plej nigraj tempoj por ekspluatatoj kaj maldekstruloj, oni bombadis kaj perfortis, ĉar oni ne povis instruiĝi. Hodiaŭ ne ekzistas tiu senkulpigo. Nun ni povas konfronti argumentojn, kaj klopodi kompreni la verajn problemojn sociajn kaj kunvivajn niajn, kaj ekskludi kaj diskriminacii tute ne eblas, taŭgas aŭ inteligentas. Mi bedaŭras, ke kelkaj haleanoj ofendiĝas pro la sinteno de aŭtoro, sed ili ne donas solidan argumenton, sed dubesencan ofendemon. Ni esperu, ke tio estu kvazaŭ somera pluveto, post kiu venos abunda, fruktodona rikolta tempo. |
|
Muziko:Studo kvara, de Antonjo KanoLegu |
Kelkaj necesaj klarigojal la artikolo Limoj al la esprimlibero, verkita de la sekretario de HALE, José Pina Tuells en la n-ro de novembro 2000 de Kajeroj el la SudoLastatempe ni povis legi en nia bulteno Kajeroj el la Sudo artikolojn, kiuj rilatas al la faŝista Falango. En la n-ro 46-a falangisto Fernando Letamendía signas artikolon pri la Provizordungaj perentreprenoj en kiu li laŭdas la doktrinon falangisman. En la n-ro 48-a nia sekretario, post renkonto kun membroj de politika partio Falango Hispana, skribas pri la proponaro de Falango al rekta demokratio, maksimuma povo por la municipoj, respekto de la ekzisto kaj funkciado de la politikaj partioj, laborista regado de la privataj entreprenoj, starigo de sindikato naciskala kaj politike plurtendenca kies roloj estus la kontrolo de la produktado, ellaborado de laborleĝoj kaj socialaj regularoj, ŝtata kontrolo de la kreditsistemo kaj sociigo de la urbaj terenoj surkonstrueblaj, cele al evito de la spekulacio, planoj por efika kaj hominda reintegrigo de la sendomuloj laj almozuloj en la socion, redistribuo de la kamparaj bienegoj, ŝtato bazita sur la konsento libervola kaj neperforta de siaj komunumoj, ktp. Vera paradizo!!, mi aldonas. Sekvante la legadon ni trovas, ke ŝajne Falango Hispana ne plu estas, eble neniam estis, kontraŭdemokratia grupo, kaj fine, ke antaŭ la homaj rajtoj ni ĉiuj estas egalaj, kaj ne iuj pli egalaj ol aliaj. Mi opinios nur pri tiuj-ĉi temoj, kiujn mi konsideras la plej gravaj. La respekto al ekzisto kaj funkciado de la politikaj partioj konsistis, dum la regado de la faŝista perfida generalo Franko, tute simple el la malpermeso de iu ajn partio, kiu ne estis akorde kun la faŝista ideologio. La Hispana Falango kunlaboris de la unuaj tagoj de la hispana revolucio kun la faŝista reĝimo kaj pluraj falangistoj estis ministroj de Franko. Starigo de sindikato naciskala kaj politike plurtendenca, ktp: rimarku, ke estas dirite sindikato naciskala. Efektive, dum la faŝista regado estis nur unu sindikato nomata sindikato Vertikala kaj ĉiuj aliaj laboristaj sindikatoj estis malpermesataj. Estas ankoraŭ pluraj mensogoj en la falangaj proponoj prezentataj de J. Pina Tuells, sed oni povas juĝi laŭ la politika kaj socia etoso de tiu nigra periodo de la hispana historio kiaj estis la konsekvencoj de la faŝista diktaturo inter la laboristaro. La efika kaj hominda reintegrigo de la sendomuloj kaj almozuloj en la socion ĝis nun estas farita de faŝistaj grupoj, kiuj atakas, vundas kaj foje mortigas sendomulojn kaj almozulojn. Ne nur en Hispanio, sed ankaŭ en aliaj eŭropaj landoj, en kiuj la malsamuloj, almozuloj, sendomuloj, samseksemuloj, eksterlandaj laboristoj, kiuj ne konformas al la nacia stereotipo, estas persekutataj kaj kruele atakataj. Ke ŝajne, Falango Hispana ne plu estas, eble neniam estis, kontraŭdemokratia grupo. Certe nur ŝajne. Tuj kiam la perfida Generalo Franko invadis Hispanion, venante de la nordafrikaj hispanaj kolonioj, li trovis helpon de la faŝista hispana Falango, kiu de jaroj prepariĝis por konkeri la ŝtatan povon. En la hispana parto okupita de la franka armeo la falangistaj patroloj persekutis tage kaj nokte la homojn, precipe laboristojn, kies delikto estis batali por sin liberi de konstanta mizero kaj celi al pli justa kaj libera socio. Falango torturis kaj mortigis milojn kaj milojn da simplaj popolanoj sen doni al ili ian eblecon sindefendi. Arestitaj dum la tago kaj mortpafitaj dum la ektagiĝo de la sekvanta tago. Antaŭ la homaj rajtoj ni ĉiuj estas egalaj, kaj ne iuj pli egalaj ol aliaj. Mi miras pri la naiveco de tiu aserto. Ni ĉiuj devus esti egalaj, sed tio ne okazas kaj bedaŭrinde ni devos atendi longtempe por ke tio okazu. Esencaj rajtoj mankas en precipe malriĉaj landoj, sed ne nur en ili. Egaleco inter virinoj kaj viroj, rajto al edukado, al digna vivo sen malsato kaj sen malsanoj, al libero, kaj tiel plu. Ni travivis historian periodon en kiu la diktaturoj el ia ajn tendenco mizerigis kaj suferigis la popolojn kiuj, bedaŭrinde, estis malpli egalaj ol aliaj. Nuntempe, kiam la eksplodo de modernaj komunikiloj faras de nia planedo virtualan vilaĝon, la monda kapitalistaj organizoj daŭre ekspluatadas la laboristojn en la tria mondo mizerigante ilin kaj provas fari same ĉie, kie la cirkonstancoj estas favoraj al iliaj planoj. Ne, ni ne estas egalaj. Se nia sekretario José Pina Tuells vere kredas tion, kion li verkis, lia loko ne estas en laborista progresema asocio, sed en alia organizo pli akorde al liaj ideoj. Kamaradece, Marteno |
|
Muziko:Studo dua, de Antonjo Kano Legu |
Al la Prezidanto de HALE.
|
|
Muziko:Nigraj okuloj, rusa popolkanto. Legu |
Premio Zamenhof 2000
|
|
Muziko:Studo por du manoj, de Federiko Ĉopin'.. Legu |
Pri la snajpera aferoKara amiko, Permesu ke mi reagos al teksto kiu aperis en Kajeroj el la Sudo 48. Kiel laboristo kaj SAT-membro, redaktanto de Liberecana Ligilo, kaj leganto de Laŭte! mi petas al vi legi miajn rimarkojn al la lasta numero de Kajeroj el la Sudo. Rilatas al la letero de nia amiko Snajpero. Ne vere plaĉas al mi la diro de la prezidanto de HALE, kdo Martínez, kiu pro malĝusta elekto de vortoj, ŝajnigas ke Snajpero estus naziisto (paĝo 4). Mi certe ne akceptis ĉi tiun frazon de k-do laboristo. Mi povas konsenti ke Snajpero prefere unue sendus leteron al Hale anstataŭ al Laŭte, sed ja mi konas lin kaj liajn emociojn kaj mi plene komprenas lin. Pri la rajtoj de redaktoroj. Interesa estas la reago de la redaktanto Jesuo. Ĝis kia grado ni redakatantoj estas liberaj? En Liberecana Ligilo mi postulis plenan liberecon, ĉiuj scias tion, sed aliflanke mi scias al kiu publiko mi laboras. Mi malfermis la paĝojn de Liberecana Ligilo al ĉiu radikal-socialismaj ideoj kaj pensoj. Evidentas ke homoj kiuj volas propagandi aŭ disvastigi reakciajn ideojn por ne paroli pri ekstremdekstrajn ideojn, ne trovas forumo en Liberecana Ligilo. La diverseco inter Kajeroj el la Sudo kaj Liberecana Ligilo evidentas, ĉar Kajeroj estas la informilo de Hale, laborista asocio kun membroj kun diversaj ideologioj irante inter liberecanoj tra komunistoj ĝis social-demokrataj. Hale estas daŭre pro la Gotenburga konvencio ligita al SAT. Laŭ mia kompreno la idearo de SAT reflektiĝos ankaŭ en la LEA-oj. Do la ligiteco kun SAT iom montras la vojon laŭ kiu HALE konstruiĝis. Mi komprenas ke HALE defendas certan ideologion, sed tiu ne malpermesas ke la redaktanto de la gazeto rajtas, por kompari ideojn, aperigi ideon tute aliflanke ol la propra ideologio. La problemo kompreneble estas ke vi povas ricevi akran kritikon de konvinkitaj membroj, bonaj kamaradoj. Mi, pro tio, ne komprenas la reagojn de la prezidanto de HALE al Snajpero. La frazo: Ĉiuj ideologioj estas bonaj, sed homaj estoj perfidas ilin estas por mi eklezia salivo. Evidentas ke la idearo de faŝismo neniam rajtas ricevi subtenon. Neniu formo de ekstremismo estas subtenenda, krom ekstrema propagando por humanismo. Fine, ĝis nun mi kiel redaktanto de Liberecana Ligilo neniam ricevis tekston, kiun mi ne povis aperigi, sed mi scias kiam iam venos la momento, ke mi certe ne forĵetas la tekston, sed unue petas klarigojn al la verkisto kaj se eblas aperiĝos la tekston kiel mi ricevis ĝin, sen fortranĉoj, sen ŝanĝoj. Iu ajn formo de cenzurado estas al mi fremda eĉ kiam mi ricevus leteron kiel la snajperan, sed mi certe prenus kontakton kun li kaj eble ni solvus la problemon sen bruo al la ekstera mondo. Ĉu la franca, sveda aŭ belga realo estas malsamaj al la hispana, mi pridubas. Kontentigi ĉiun neniam eblas, trovi la plej larĝan kompromison estas terure laĉiga kaj malfaĉila. Mi laboras kun la koro kaj mi timas ke ankaŭ mia amiko Jesuo faras tion. Mi neniam volas direkti al plena racieco kiam mi pritraktas la tekstojn por Liberecana Ligilo, ĉar kiam mi faras tion, ankaŭ mortas la animo de la revuo, plej verŝajne Jesuo pensas la sama pri sia revuo kiun ni iomete pritraktas nian infanon. |
|
Muziko:Studo kvina, de Maŭro Ĝuljani.. Legu |
Responde al JakvoMi respondas al kelkaj aferoj de la letero de nia kamarado, citante ilin kursive kaj ruĝe.Saluton, Jakvo! Dankon pro via mesaĝo. Tiu via ne estas la sola reago, tamen ĝi ja estas la plej civiliza. Snajpero. Ne vere plaĉas al mi la diro de la prezidanto de HALE, kdo Martinez, kiu pro malĝusta elekto de vortoj, ŝajnigas ke Snajpero estus naziisto (paĝo 4). Nu, ĉu la agoj de Snajpero similas al tiuj de naziistoj, aŭ ĉu sama ago estas fia nur se ne farita de amiko nia? Tiu malpuriga afero de Snajpero ja estas eklezia vortumado, kvazaŭ Sankta Paŭlo verkis ĝin... [...] tiun frazon de k-do laboristo. Mi povas konsenti ke Snajpero prefere unue sendus leteron al Hale anstataŭ al Laŭte!, sed ja mi konas lin kaj liajn emociojn kaj mi plene komprenas lin. Ĉu oni devas permesi al Snajpero tion, kion oni ne devas fari? Ĉu li estas infaneto aŭ handikapita? Ĉu li jam sufiĉe kreskis, por postuli, ke li respondecu pri siaj propraj agoj? Pri la rajtoj de redaktoroj. Interesa estas la reago de la redaktanto Jesuo. Ĝis kia grado ni redakatantoj estas liberaj? En Liberecana Ligilo mi postulis plenan liberecon, ĉiuj scias tion, sed [...] Laŭ mi, ĉiugrada libereco. Respondeca redaktoro difinas siajn proprajn limigojn. Mi jam difinis ilin formale en la paĝo dua. Funde, mi ne havas limon por redakti la revuon. Jen la problemo: memdiritaj maldekstruloj defendas cenzuron kaj silentigon de opinioj pro tio, ke la opinianto apartenas al alia politika partio. Tio, laŭ mi, estas bedaŭrinda. [...] aliflanke mi scias al kiu publiko mi laboras. Mi malfermis la paĝojn de Liberecana Ligilo al ĉiu radikal-socialismaj ideoj kaj pensoj. Evidentas ke homoj, kiuj volas propagandi aŭ disvastigi reakciajn ideojn por ne paroli pri ekstremdekstrajn ideojn, ne trovas forumo en Liberecana Ligilo. Laŭ mi, ĉiuj devas pensi per si mem. Mi diris en la paĝo 3-a de la numero 48-a, ke mi ne havas ideologion. Ideologio ne estas utila, kaj neniam estos. Pensoj povas helpi solvi problemojn. Ideologioj kreas problemojn. La diverseco inter Kajeroj el la Sudo kaj Liberecana Ligilo evidentas, ĉar Kajeroj estas la informilo de Hale, laborista asocio kun membroj kun diversaj ideologioj irante inter liberecanoj tra komunistoj ĝis social-demokrata. Jes, sed neniuj ideologioj tiaj limigos la revuon Kajeroj el la Sudo dum mi estos redaktoro. Hale estas daŭre pro la Gotenburga konvencio ligita al SAT. Laŭ mia kompreno la idearo de SAT reflektiĝos ankaŭ en la LEA-oj. Do la ligiteco kun SAT iom montras la vojon laŭ kiu HALE konstruiĝis. Mi komprenas ke HALE defendas certan ideologion, sed tiu ne malpermesas ke la redaktanto de la gazeto rajtas, por kompari ideojn, aperigi ideon tute aliflanke ol la propra ideologio. La problemo komprenble estas ke vi povas ricevi akran kritikon de konvinkitaj membroj, bonaj kamaradoj. Mi, pro tio, ne komprenas la reagojn de la prezidanto de HALE al Snajpero. Mi tute ne obĵetas al kritikoj, sed Snajpero ne kritikis, li nur atakis akre kaj maldece. Oni ne sendas iun ajn al fek _ , sed pruvas, ke oni eraris. Sed tion ne faris Snajpero. La frazo: Ĉiuj ideologioj estas bonaj, sed homaj estoj perfidas ilin estas por mi eklezia salivo. Vi pravas. Mi diris, ke Mi male opinias, ke pro tio, ke oni estas homaj, oni kreas bonajn ideologiojn, kiujn trouloj aĉigas, kaj finfine ideologioj korsetigas ties kernajn bonajn ideojn, senvalorigante la tutan ideologion. Pro tio mi aŭdas ĉies ideojn, kaj publikigas tiujn, kiuj mi konsideras, ke utilas aŭ valoras. Mi ne kredas, ke tio estas eklezia aŭ kontraŭeklezia. Mi opinias, ke tio estas pensiga kaj eble reagiga, se ne defia. Evidentas ke la idearo de faŝismo neniam rajtas ricevi subtenon. Neniu formo de ekstremismo estas subtenenda, krom ekstrema propagando por humanismo. Neniel ni subtenis aŭ subtenas la idearon de faŝismo. Tamen, mi defendas la rajton de ĉiu -eĉ de faŝisto- diri sian opinion. Fari male estas fari faŝisme, laŭ mi. Fine,ĝis nun mi kiel redaktanto de Liberecana Ligilo neniam ricevis tekston, kiun mi ne povis aperigi, sed mi scias kiam iam venos la momento, ke mi certe ne forĵetas la tekston, sed unue petas klarigojn al la verkisto kaj se eblas aperiĝos la tekston kiel mi ricevis ĝin, sen fortranĉoj, sen ŝanĝoj. Iu ajn formo de cenzurado estas al mi fremda eĉ kiam mi ricevus leteron kiel la snajperan, sed mi certe prenus kontakton kun li kaj eble ni solvus la problemon sen bruo al la ekstera mondo. Tia estas mia sinteno. Sed se mi ne publikigas finfine artikolon, tio neniam estos pro la politika sinteno de la verkinto. Mi ankaŭ estas malpura, kaj mi ŝatus esti tiusence lepra, por infekti tiun viruson de toleremo al ĉiu ajn. Ĉu la franca, sveda aŭ belga realo estas malsamaj al la hispana, mi pridubas. Kontentigi ĉiun [...] Fakte mi troe simpligis tiun frazon, kara kolego. Sed mi ne kuraĝis diri publike, ke la celoj de tiuj magazinoj estas fremdaj al mi, ĉar mi klopodas por ke Kajeroj el la Sudo estu kleriga kaj pensiga, kion ne evidentas pri tiuj aliaj magazinoj satidaj. Mi vidas ne multe pli ol umbilikismo. Jesuo |
|
Muziko:Kanto de Solveig, de la sŭito Piir Gint, de Edvard Grieg.. Legu |
La Staĝo de SèteJe la lasta semajno de aŭgusto mi vizitis turisman urbeton en la sudo de Francio, kie okazis kurson de Esperanto por komencantoj, mezgraduloj kaj superaj studantoj, kiuj volis havi la duan diplomon de ILEI (grado B). La instruistoj estis italo Mario, franca Sr-o Babin, kaj argentino Atiljo Oreĵana. La aliĝantaro estis 30, kio miris min, ĉar estante tiel bone situata -inter Hispanio kaj Italio-, apud iama kongresurbo Montpeljero, la vetero tiom agrabla kaj la etoso tiom altira, oni esperus, ke multaj esperantistoj de Katalunio kaj Okcitanio, kaj ankaŭ la norda parto de Italio, elektus tiun esperantistan eventon por pasigi ĉarme la finon de la somero; eĉ pli pro tio, ke la loĝejo havas apudan strandon, atingebla per privata, subŝosea vojeto. Tamen, eksterfrancianoj estis multe malpli ol francoj en tiu staĝo (semajna kurso kies kursanoj loĝas kune). La staĝon organizas de antaŭ kelkaj jaroj S-ino Vierne, kiu estis vic-prezidanto de la Loka Komitato dum la Kongreso Universala de Montpeljero antaŭ tri jaroj. Plej grava en tiu staĝo por mi estis la klasprocedo: anstataŭ normigon pri la lingvo, kion ni ricevis estis pensigon pri ĝi. Sesdeko procento de la supera klaso estis eksterlandanoj, el Hispanio, Maroko kaj Brazilo. Fine, ni faris ekzamenon trihoran, kaj poste du trionoj ricevis diplomon. Ja estis agrabla etoso, kaj ni laboris por Esperanto. Kion pli oni povas peti? Mi konsilas al vi ĉiuj aliĝi al la venonta staĝo en aŭgusto 2001. Informo: Esperanto, 5, rue du Docteur Roux, FR - 34090 MONTPELLIER, Francio, aŭ pertelefone al S-ino Vierne, (00 33) 46 67 54 15 43. |
|
||||||||||||||
Muziko:Variajoj pri popola temo Folioj de Hispanio, komponita de franca gitaristo François de Fossa en Meksikio la 19-an jarcenton, kaj orĥestrigita de Jesuo de las Heras en 2001.. Legu | ||||||||||||||
Okaze de la 25 jaroj sen FrankoInter tiuj eventoj de Diktatoreco de Fransisko Franko kiuj plej ŝokas nin, estas en eminenta loko la rilato kun la Katolika Eklezio kaj ĝia evoluo. Respublikaj gvidantoj, kiuj miris Francion, provis starigi en Hispanio sistemon inspiritan en la 3-a Franca Respubliko: krei ŝtaton laikan kaj demokratian. Ili fieris, ke la Respubliko iĝis per voĉdonado, kaj ne per sangversado. Tiuj gvidantoj estis intelektuloj, sed sperto politika mankis al ili, kaj fakte el la unuaj 300 deputitoj nur 20 havis politikan sperton. Pro tiu manko da sperto politika, ili atakis la Eklezion. Se antaŭe ili legus kaj lernus La princon, de Nikolo Makjavelo (kies prototipo estis Fernando de Aragono, la Katolika Reĝo), eble ili dividus la eklezion per atako al ĝia plej malforta punkto: ekzisto de malalta pastraro malriĉa, preskaŭ respublika, male al la altklasa pastraro, kiu estas promonarĥa. Sufiĉus al ili plialtigi la salajron de malaltaj pastroj, dignigi ilin ekonomie, por ke tiu divido realigus. Sed ili faris tute male: ili nuligis sian ekonomian subtenon al malalta pastraro, kaj samtempe ili atakis la altan pastran klason. Tion ili faris nome de sia laikismo kaj la rezulto estis, ke kaj alta kaj malalta pastraj klasoj unuiĝis kontraŭ la Respubliko. La atako estis triobla: oni malpermesis al ili instrui, oni ne plu pagis saljron al ili, kaj la Kompanio de Jesuo estis forpelita el Hispanio. Aldone, oni bruligis monaĥejojn kaj preĝejojn kaj oni mortigis pastrojn sendiskriminacie, ĉefe dum la milito. Kiam la milita klaso ribelis, sufiĉis ke ili apogis la altan pastran klason por ke larĝaj sociaj tavoloj katolikaj apogis la ribelon. La nova ŝtato faŝistema protektis la eklezion per la Leĝo de Protekto Religia, kiu malebligis disvastigi aliajn kredojn en Hispanio dum 25 jaroj; privilegioj en instruado per fermo de ŝtataj mezlernejoj, fiskalaj avantaĝoj, kontrolo de publika moralo, kaj eĉ eksterteritoriaj privilegioj. Unuiĝo de Eklezio kaj Ŝtato estis fakto. La Eklezio apogis la ribelon per deklaracio pri ĝi kiel Krucmilito, kaj eltenado de posicio duba inter rankoro kaj pardono al venkito. Tamen, ekzistas ekstera fakto, kiu malhelpis ilin unuiĝi: la dialogo kristana-marksista. Tiu dialogo komencis en postmilita Eŭropo kaj ĝi komencis erodi la diktatorecon; kristanoj kaj marksistoj aĉentis tion, kio unuigis ilin, kaj ne tion, kio apartigis ilin. Rezulto estis, ke en Hispanio aperis ruĝaj pastroj, kiuj kompromitis sin kun sia socia situacio. Sekvo estis, ke oni kreis sindikaton Laboristajn Komisiojn, kiu nun estas la ĉefa sindikato en Hispanio, kaj en ĝi partoprenis kristanoj kaj markistoj. Dua rezulto estis, ke ruĝaj pastroj protektis tiun sindikaton, ĉar la ejoj por ĝiaj asembleoj estis preĝejoj, profitante tion, ke Frankismo antaŭe subskribis Konkordaton (tio estas: kontrakto inter la eklezio kaj la ŝtato) kun la Sankta Sidejo, per kiu la polico ne povas eniri preĝejon, sen antaŭa permeso de la episkopo koncerna. Ĉiam, kiam la polico petis permeson al episkopo, li refuzis, kaj sekve eklezio leĝigis neleĝan sindikaton, kio estis paradokso. Alia sekvo, kiun Frankismo ne deziris, estis la elekto de episkopoj. Laŭ la konkordato, Franko prezentis tri kandidatojn, kutime tre reakciaj, al la Sankta Sidejo, kiu devis elekti unu el ili; sed vere la Papo elektis neniun, kaj tamen la postenon provizore okupis ano de progresisma sekcio de la eklezio. Alia sekvo al dialogo inter kristanoj kaj marksistoj estis konvertiĝo de multe da personoj. Dum Frankismo estis ofta, ke kelkaj personoj kompromititaj kun ĝi transformiĝis sian sintenon al vivo, ekhavante kompromitojn, kiujn ili ankoraŭ ne forgesis. Male al hodiaŭa Hispanio, kie multaj junuloj, kiuj ankoraŭ ne havas sendependon ekonomian, kompromitas sin per partoprenado en Ne Registaraj Organizoj (hispane: ONGs), tiuj personoj dum Frankismo akiris sociajn kompromitojn per renonco al socia kaj ekonomia statuso, aŭ danĝerigante ĝin. Ekzemplo estas, ke la konfesisto de Franko, falangisma pastro, havis ĉion: oficialan aŭtomobilon, bonajn manĝojn, politikajn influojn, bonan salajron, kaj tiel plu. Tamen, pro tiuj dialogoj kun komunistoj tagon li forlasis Frankon kaj translokiĝis al marĝena kvartalo de Madrido, kie ne estis lumo elektrika, akvo kuranta, sed ja estis multe da immigrado kaj malespero. Plej interesa pri tiu dialogo estis teksto de Konferenco Episkopa (asembleo de epikopoj kaj ties surogatoj) per kiu oni studis tekston per kiu la Eklezio petis pardonon al hispana popolo pro tio, ke ili subtenis Frankismon. La tekston aprobis plimulto da tiu Konferenco, sed ne ties du trionoj, kaj pro tio ĝi ne oficialiĝis. Tamen, ili aprobis ĝin en 1971, kvar jarojn antaŭ la morto de la diktatoro Franko. Tio signifas, ke tio, kion senespertaj respublikanaj gvidantoj ne atingis, dialogo inter kristanoj kaj marksistoj, sukcesis per ĉeso de apogo eklezia al Frankismo. Tamen, ni ne forgesu ke, fronte al progresisma frakcio, estis ankaŭ la alia reakcia frakcio, kiu perdis ĉiun batalon. Unu el tiuj bataloj temis pri la filmo Ĝildo (Gilda). En tiu filmo, Glenn Ford vangfrapis la ĉefrolulinon, kaj ankaŭ estis tre erotika danco de Rita Hejŭez (Hayworth). Reakcia episkopo komencis krucmiliton kontraŭ tiu filmo, kaj la rezulto estis, ke li plenigis la kinejon: hispanoj tiamaj opiniis, ke se la eklezio malpermesis ĝin, la filmo estas bona. Beatinoj ĝenuis kaj krucumis siajn brakojn por ke hispanoj, kiuj vicis por aĉeti bileton por la kinejo, rezignu. La rezulto estis granda ekonomia sukceso por la filmo. La episkopo mortis unu semajnon post la malsukceso de sia krucmilito. Alia malvenko de episkopoj reakciaj estis bikino. Je la mezaj sesdekjaroj la registaro permesis uzi bikinon. Reakciaj episkopoj lanĉis alian krucmiliton, kiun ili malvenkis. Tio okazis dum la regado de la sama registaro, kiu dudek jarojn antaŭe malpermesis, ke hispanoj kaj hispaninoj naĝis kune en la samaj strandoj, ĉar ĝi male estis ofendo al moralo katolika. Ni vidas, ke malvenkis la frakcio reakcia kaj venkis tiu progresisma de la eklezio, ĉar estis dialogo inter kristanoj kaj marksistoj. Se tiu dialogo okazigintus de respublikanaj politikistoj en oportuna momento, ili dividintus la eklezion, kaj estas dubinde, ke estus intercivitana milito. Sekvo al eraro de politikistoj respublikanaj estis kvardek jaroj da diktatoreco. Sekvo al dialogo inter kristanoj kaj marksistoj estis subfoŝado de plej forta piliero de la frankisma reĝimo. Horacio de la Peña |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Muziko:Polino heroa, komponita de pola pianisto Federiko Ĉopin' en Francio la 19-an jarcenton. Legu |
La faraono,
|
|||||||||||||
|
||||||||||||||
Muziko:Zambra, hispana danco komponita granada Juan Marín. Legu |
Kunveno de HALEJe la 12-a de novembro de 2000 kunvenis la ĝenerala asembleo de HALE por la lasta fojo dum la lasta jarcento, je la sesa kaj duono vespere, estante la tagordo jene:
La kunveno finis je la oka kaj duono vespere. . |
|||||||||||||
|
||||||||||||||
Muziko:Kaj vivu Hispanio!, fama duobla paŝo de nederlanda Leo Rozentraeten. Legu | ||||||||||||||
Pri la 60-a Hispana Esperanto-Kongreso en San Javier (Murcia)
NOTO.- La organizantoj de la kongreso ne faros rezervojn por loĝado. Tamen oni sendos al aliĝintoj, kaj eventualaj pentintoj, liston de hoteloj kun telefonnumero, proksimuma prezo, kaj ĉiuj proponitaj servoj. La hoteloj disponos la liston de kongresanoj, por aplikado de favora tarifo. Nun, por orientado, jen kelkaj nomoj de loĝejoj kun proksimuma prezo (P:): A. Hoteloj:
B. Apartamentoj AT Pagán (**) Maestre 4, S. Ribera. Tel. 968570032. (P: 5.000 - 7.500). C. Kampadejoj: Camping La Encina, Ctra. La Ribera-Los Alcázares, tel. 968570133. (P: 2.000 - 4.000) NOTO.- Post la 30 de junio, la organizantoj NE garantias loĝadon, tiuepoke ĉar la regiono plenas de turistoj. Faru vian rezervon kiel eble plej frue! |
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Muziko: Fantazio 10-a, kiu imitas harpon ludovikemaniere, verkita de Alonso Mudarra antaŭ 500 jaroj. Legu |
Datreveno negravaHodiaŭ (la 30-an de novembro de 2000) estas la centa datreveno de la morto de Oskar Ŭajldo (Oscar Wilde), kiun oni konas en Hispanio eble nur pro tio, ke li estis samseksemfikata («maricón»)..., sed li ankaŭ estis verkisto kaj li eĉ sukcesis diri plensencajn aferojn, kiel tiujn, kiujn mi tradukis por ĝenerala scio. Tio estas la plej inda omaĝo al li, kiun mi kapablas:
|
|||||||||||||
|
||||||||||||||
Muziko: Tremolo, verkita de Tomaso Damas antaŭ preskaŭ 200 jaroj. Legu |
Kion signifas Esperanto por laboristojNeeblas komenci, tio estas, sintezi, per mallongaj frazoj la tutan valoron kaj utilecon de la internacia lingvo Esperanto pri tutaj siaj variaj flankoj. Tiom multaj kaj multe da rilatoj esperanto okazigas inter homoj el diversaj kaj foraj landoj, ke ni neniam finus listi kaj prikomenti ĉiujn el ili detale. Mi nur intencas prezenti Esperanton el mia vidpunkto klasa. La graveco de ĉiu produkto de homa genro kuŝas sur tiu utileco, kiun ĝi havas por la socio, ĉefe se tiu produkto ne estas alproprigita kiel patrobieno absurda kaj ekskluziva de privilegiita parto aŭ klaso de tiu socio. Estas same, ĉu tiu produkto satigas bezonojn materiajn aŭ moralajn, sengravante ĉu tiun utilecon reprezentas artaĵo, muzikaĵo, teatraĵo, vestaĵo aŭ kilo da terpomoj... El tiu ĉi principo baza kaj ornama ni, laboristoj, devas fokusigi kaj pensi ĉiujn niajn problemojn. El praktika kaj utila vidpunkto ni devas konsideri studi Esperanton. Dum Esperanton uzis nur kvar pseŭdo-intelektuloj por celoj utopiaj, ĝi ne plenumis sian funkcion liberigan kaj revolucian, kiun reprezentas ĝi, same kiel en la pasinto estis la vapormaŝino, printejo, elektriko, kaj tiel plu. Uzi Esperanton por sengravaĵo aŭ kaprica tempopaso estas malpliigi al sia plej malgranda esprimo sian grandegan utilon. Ĝi estas, unuvorte, kastri ĝian grandan utilecon kaj efikon. Esperanto ankoraŭ ne komencis esti viva, reala, gravega, sed jam plenumas facile kaj larĝe bezonon sencohavan. Sed, bezono de kio? Simple, de la laborista klaso, kaj pli precize de la internacia proletaro. Ĉiaj kapitalismaj klasoj ne nur ne uzis aŭ promociis Esperanton, sed ili ĉiam rigardis ĝin kun malestimo aŭ malsimpatio. Se ili iam okupis sin pri Esperanto, la celo estis malhelpi ĝian efikon, pro tio, ke ĝi reprezentas valoregan elementon por emancipiĝo de ekspluatata klaso.Tio estas nature: kian intereson povas senti por Esperanto tiuj, kiuj havas Lernejon, Universitaton kaj Akademion? Kian bezonon povas satigi Esperanto al tiuj, kiuj monopolizas artojn, sciencojn, kaj aliajn gravajn konkerojn de homa inteligento? Aliflanke, kiujn avantaĝojn ofertas ĝi al ni, ekspluatatoj, malestimatoj, al ni, kies tuta intelekta kaj kultura valizaro estas maniero labori, produkti kaj esperi, ĉiam esperi; al ni, kiuj ne sukcesis havi alian universitaton aŭ laboratorion ol fabrikon, uzinon, metiejon? Por ni, do, Esperanto estas grava konkeraĵo, kaj indas, ke ni sciu kiel profiti ĝin. Ju pli problemoj ne estas naciaj, sed internaciaj, des pli ili ekhavas pli akutan rigardon, pli eksplicita estas la bezono lerni tiun ĉi helpan lingvon. Tiu proceso historia, kiun hodiaŭ travivas homaro, estas metita inter burĝaro kaj proletaro. Tiu ĉi devas sin prepari por venki la batalon en kiun ĝin enigis la terura disigo de la kapitalisma reĝimo. Pro tia lukto je vivo aŭ morto proletaro devas unuiĝi kaj kunrilati al proletaro el aliaj landoj por rezisti kaj venki tiun batalon ĉe ĉiu fronto. El tio ĉi devenas la granda pliiĝo, kiun havas hodiaŭ Esperanto en ĉiu laborista etoso. El tio komencas aktivado, entuziasmo preskaŭ febra, kiun oni vidas hodiaŭ en laboristaj esperantaj vicoj. Kaj ni ne povas, ne devas esti, escepto. Serio da leĝoj fatalaj, nepardonantaj, devigas nin alfronti gravajn problemojn (tiajn, kiajn hodiaŭ oni jam starigis en multe da landoj) kaj ekbatali en la pli-malpli proksima estonto. Kaj ju pli preparitaj ni estos por solvi tiujn problemojn, ju pli inteligentaj ni estos en la batalo, des malpli da doloroj kaj oferoj ĝi kostos al ni. Esperanto, metante ni en la konon kaj kontakton kun la ekstera mondo, malpezigas nin de vico de konceptoj kaj antaŭjuĝoj kastrantaj, kiuj sklavigas nin kaj submetigas nin en malestimiĝan ignoron. Esperanto plifaciligas koni tiujn fenomenojn, kiuj regas la socion kies dentorado ni estas.Esperanto permesas al ni supreniri iom post iom la piramidon de scio, kaj el ties alteco povi larĝigi nian horizontojn, novajn perspektivojn, kiuj al ni portas promesoj pri socio pli homisma, pli justa kaj egaliga ol tiu, en kiu ni vivas, farante nin pli fortaj kaj optimismaj, kaj povi rigardi vivon pli fronte. Lerni Esperanton signifas kreski kulture kaj ideologie, se ni volas diri tion unuvorte: konsciiĝi. Mi ne scius fini tiujn ĉi liniojn sen antaŭe konstati testimonion de mia omaĝo al grupo esperantista Esperanta Unió de ĉi tiu urbo. Ĝi estas bonega ezkemplo, ĝi estas gesto kuraĝiga, tiu de tiu grupo da gejunuloj kaj infanoj, kiuj, pro sopir' al scio kaj granda entuziasmo, iras al kurso de Esperanto. Ricevu ili ĉiuj el ĉi tiu kolono, mian plej koran kaj sinceran gratulon, kaj ankaŭ via bela ekzemplo servu kiel stimulon al la cetera junularo de ĉi urbo, kie nia hodiaŭa klopodo havu iam belan vekiĝon.
Sabadell, la 28-an de marto de 1932 |
|||||||||||||
|
||||||||||||||
Muziko: Marŝo gaja, verkita de Fransisko Tárrega kaj publikigita kiel studo 23-a antaŭ du jarcentoj. Legu |
Gratulon al sabadeljanoj, kaj ĉiualilokanoj imitu ilin.
|
Muziko:La lanterno, verkita de Maŭro Ĝuljani antaŭ du jarcentoj. Legu |
|
|
Muziko:Studo 15-a, verkita de Fransisko Tárrega antaŭ du jarcentoj. Legu |
SATa kontoBonvolu membroj de SAT sciu, ke de la 1-a de januaro, la bankokonto de la peranto en Hispanio de SAT, kdo Marteno Bustín Benito, estas 0182-3001-91-0203052956. |
|