Eseo pri la germana

La germana lingvo estas relative facila. Tiu, kiu scias la latinan kaj pro tio jam alkutimiĝis al deklinacioj, lernas tuje la germanan. Tion diras almenaŭ instruistoj pri la germana je la unua leciono. Oni komencas studi der, des, dem, den, die, kaj poste ĉio venas rapide.

Ege facilas: por klare vidi ĝin, ni vidos ekzemplon:

Unue, oni prenas germanan libron pri la germana, kiu povas esti bonega volumo bindita tuale, publikigita en Dormünd, kiu temas pri uzoj kaj alkutimiĝoj de hotentotoj (germane: hottentotten).

La libro rakontas, ke kanguruoj (Beutelratten) estas kaptitaj metita en kaĝojn (Kotter), ŝilditaj de tualo (Lattengitter) por protekti ilin de malvarma aero. Tiujn kaĝojn oni nomigas en la germana kaĝoj kovritaj per tualo (Lattengitterkotter), kaj kiam ili enhavas la kanguruon, ili estas Lattengitterkotterbeutelratten, tio estas, la kanguruo de la kaĝo kovrita per tualo (ĉu tualkovritkaĝkanguruo?)

Tagon hotentotoj kaptis murdiston (Attentater), akuzatan mortigi patrinon (muter) hotentotan (Hottentottermutter), kies infano stultas kaj balbutas (stottertrottel). Tiu patrino estas, ne la germana, Hottentottenstottertrottelmutter, kaj ties murdisto, Hottentottenstottertrottelmutterattentater. Polico kaptis lin kaj metis lin en kaĝo kangurua (Beutelrattenlattengitterkotter), sed la kaptito eskapis.

Tuj serĉado komencas, kaj baldaŭ venas militisto hotentota kriante: Mi kaptis la murdiston! (Attentater).

-Kian?, demandas tribestro.

-Tian Lattengitterkotterbeutelratterattenattentater, respondas la militisto.

-Tiun murdisto kiu estis en la kaĝo de kanguruoj kovrita de tualo?, demandas la hotentotestro.

-Li estas -penas diri la indiĝeno -la Hottentottenstottertrottelmutteratentater (murdisto de hotentota patrino de infano stulta kaj balbutanta).

-Diable! -respondas la ĉefhotentoto- vi devis diri dekomence, ke vi kaptis la Hottentotterstottertrottelmutterlattengitterkotterbeutelrattenattentater. Kiel oni povas vidi, la germana estas tre facila. Sufiĉas havi nur iom da intereso.

Toloyen


Prezidanto Kajero 50 | Kajeroj | Esperanto Hispanio~ Kia estis Jesuo?

Muziko: Variaĵoj pri temo dedicitaj al Cezaro Franko Jozefo de Jozefo Hajdn, gitarigitaj de Jesuo de las Heras.


Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon, 25-an de aprilo de 2001.