Antaŭ kelkaj monatoj mi legis mirindan romanon, La Maljuna Marvirino, kiun hispana verkisto José Luis Sampedro publikigis antaŭ 34 jaroj. Tiun libron mi ĝuis, kaj ĝi inspiris ĉi tiun al mi.
Tamen, ĉi tiu libro ne estas kopio aŭ similo de tiu, sed sugestis al mi tiu legado: La marvirino de Sampedro adaptiĝas al vivo surtera, en pasinta tempo, tiu de romianoj, dum mia marvirino estas viro nuntempa, kiu alkutimiĝas al uzoj kaj kutimoj de marpopolo, kaj malkovras —kaj igas nin malkovri— ke alia mondo estas ebla, ĉar ĝi ekzistas kaj estas en ĉi tiu.
Sireno de Serena estas fantazia rakonto, la 78ª en kiu mi estis implicata, sed ĝi ne estas sciencfikcio, sed fantazia fikcio. Miaj sirenoj ekzistas ĉar ili ĉiam ekzistis, same kiel ĉimpanzoj ĉiam estis en la mondo sen tio, ke la aŭtoroj kiuj rakontis pri ili, kiel ekzemple Edgar Rice Burroughs kun sia Tarzan' de l' Simioj, atestis pri ties origino kaj kontinueco en la besta mondo: ili ekzistas kaj sufiĉas. La leganto povas pensi, ke marpopolo ne ekzistas... nu, en ĉi tiu libro ili ne nur ekzistas, sed ili igos vin ĝui sian mondon, siajn ideojn kaj siajn aventurojn tra la paĝoj de ĉi tiu rakonto. Kaj se ĉe la fino de la legado vi ankoraŭ pridubas, ĉu sirenoj ekzistas, ĉu ne, jen via afero, ĉar tio, kion mi celis diri priskribante tiun mondon, estas, ke vi pasigu tempon eskapante de viaj problemoj kaj zorgoj, kaj submariĝu vi —neniam pli bone dirite— en ĉi tiun magian mondon de la maro.
La roluloj kaj eventoj estas tute -estus senbezone klarigi- fikciaj, kaj havas nenion komunan kun homoj aŭ situacioj en la reala mondo, kaj se iel ajn ili similas al iu, la leganto sciu, ke ĝi estas pura koincido pretere de la volo kaj imago de tiu, kiu ĉi subskribas.