Historio →

La plej grava bankrabo el la mondo

Antaŭ pli ol 88 jaroj okazis la plej grava rabo banka en la homa historio. Tiel, kiel vi legas!! Ĝi okazis en Madrido kaj tamen ĝi estas nekonata en siaj veraj dimensioj de la plimulto de hispanoj. Imagu kiom da studoj, historiaj romanoj, filmoj, teatraĵoj, operoj, pentraĵoj kaj skulptaĵoj povus esti faritaj pri tia evento. Sed nenio okazas, ĉar ĝi estis farita de homoj, kiuj havas markezpermesilon ĉi tie, tie kaj dise tra la mondo.

Ni vidu: frumatene je la 14ª de septembro 1936ª grupo da seruristoj, sindikatanoj kaj pafantoj el la motorizita grupo (la persona gvardio de la gvidanto de PSOE Indalecio Prieto, kunantoj de tiuj, kiuj malpli ol du monatojn antaŭe murdis ĉefdeputito Kalvon Sotelon) atakis la Bankon de Hispanio, kiu kuŝis tie, kie ĝi nun estas, en la Placo de Cibeles. Sendis ilin la ministro pri financoj mem, Johano Negrín, gravulo en socialisma partio PSOE. La registaron prezidis Francisco Largo Caballero, ankaŭ de PSOE.

Ili forkaptis ĉion, kio estis la kvara plej granda orrezervo sur la planedo. La altranga kasisto de la banko memortigis sin per pafo en sia oficejo, superfortita de tia forrabado.

Prezidanto Azaña ne informiĝis kaj ankaŭ la Kortesoj, kio klarigas ĉian dubon: tute ne temis pri ekonomia-politika operacio, sed prefere pri monstra rabo.

La 25an de oktobro, la sovetiaj ŝipoj Kine, Kursk, Neva kaj Volgoles ekveturis de Kartageno kun la oro, centoj kaj centoj da tunoj, unu el la 4 plej grandaj mondaj orrezervoj, direktante al Odeso kaj kie Stalin konservis ĉion.

Sekvis la atako kontraŭ la sekuraj skatoloj de la madridaj bankoj.

La mandarenoj de historia memoro silentas pri tiu grava evento.

Sed evidentas, ke ĉio malbona, kion faras la maldekstro en ĉi tiu lando, estas negrava aŭ mankas la necesa disvastigo.

Ĉu oni ne konsideras, ke tio ĉi estas ankaŭ Memoro Historio?

Tamen, ne imagas mi, ke Prezidento Sanĉez petos tiun oron al Prezidento Putin...


←- Kajeroj ~ Kajero 134ª ~ En PDF (paĝo 3ª) →