Mi atestas kun ioma konfuzo la uzurpon de la Tago de la Tri Reĝoj de la Tago de Sankta Nikolao rilate donacojn. Ĝi ne estas la sola festo, kiu estas kopiita el la Anglosfero malprofite de niaj tradiciaj kutimoj.
Ĉi tio povas ŝajni kiel la kritiko de grumblemo (aŭ, kiel diras la snobaj homoj, grinch), sed mi iras iom pli ol la grumblemo: pro tiu etanimeco, kiun ni havas en la registaro nun reganta en nia lando, kiel la ekzemplo, se multe disvastiĝas tiu emo, mi jam vidas nin reveni al laboro -nu, tiujn, kiuj ankoraŭ laboras, kompreneble, ĉar mi mem jam faris tion nur ĝis kiam mi emeritiĝis - la 2an de januaro, same kiel okazas en la anglosfero kaj la cetera mondo, krom en nia lando, kiu je la momento estas la plej bona el la mondo ĉar ni havas la Tago de la Tri Reĝoj de la Oriento kaj multaj aliaj aferoj, kiuj iom post iom falas sen rimarko de la plebo, ĉar oni estas anestezataj de televido kaj Holivudo, krom de la aro da friponaj homoj, kiuj nomas sin intelektuloj, sed kiu ankoraŭ havas la prefikson kvazaŭ- ĝis ilirekonsciiĝos kaj falos el sia nubo.
Ekzemple, Halloween. Tiu irlanda kutimo estis eksportita al Usono, kaj nun ŝajnas, ke la jankioj eksportas ĝin tra la tuta mondo. Nu, perverse estas, ke ili ne eksportis ĝin al Hispanio, sed preferinde la hispanoj adoptis ĝin motu proprio (propravole, latine), ŝajne, ĉar tiel ili pli similas al la civitanoj de la Jankia Imperio, sen rimarki, ke ili neniam iĝos tiel, sed servistoj ĉiusence, ĉar la jankioj, kiel bonaj heredantoj de la angloj, neniam traktis la loĝantojn de siaj kolonioj kiel civitanojn, sed kiel servistojn, aŭ almenaŭ duaklasajn civitanojn malbonestimindaj, kun kiuj ili ne povis miksi laŭleĝe, male al la hispanoj, kiuj laŭ deziro de la reĝino Isabel' la Katolikulino, edziĝis al indianinoj, kaj hispaninoj edziniĝis al indianoj, kvankam fakte ne estis leĝo, sed deziro esprimita en reĝa dokumento. Ĉu oni povas imagi Elizabeton la 1an de Anglujo diri same? Ne tion mi vidas! Ĉar la dua estis protestanta, dum la unua estis katolika. Vi eble scivolas pri tio, kiumaniere ĝi rilatas al tio, sed katolika doktrino diras, ke ĉiuj homoj estas filoj de Dio, inkluzive de indianoj, kaj sekve egalaj. Same kiel la indiĝenaj homoj de aliaj lokoj kiel Gvamo kaj Filipinio ankaŭ. Sed protestantoj, ekde la tempo de Lutero, diris, ke nekredantoj devas esti persekutataj. Sekve ili malhumanigis ilin per pejorativa termino, papistoj, kaj tio donis al ili la povon mortigi ilin, kiel faris la germanaj princoj, kiuj sekvis la frenezan monaĥon. Nuntempe estas malbele mortigi aŭ bruligi ilin, sed ili neniam estos traktataj kiel egaluloj.
Sed la afero ne ĉesas tie. Estas diraĵoj vulgaraj, kiuj estas anstataŭigitaj de anglaĵoj: Dio mia! estas diraĵo, kiun junuloj ne plu uzas, ĉar pli mojose estas diri OMG!, eble ignorante, ke tiu ĉi akronimo signifas Oh, my God!, tio estas, Ho, mia Dio!, per kiu ili plue asertas la tradician hispanan diraĵon, eĉ se per alia lingvo, kiun ĉiuj diras ke ili konas, sed tamen ili ne regas. Ĉar alie ili iras al la eĉ pli tradicia, tutetipa Damne!
Alian tagon mi pliprofundigos pri la misuzo de anglaj vortoj kaj frazoj en nia lingvo, pro —laŭ mia humila opinio— nescio de ambaŭ lingvoj, ĉar tiu nia estas multe pli riĉa je paroloj, vortoj kaj diroj ol ĝi, kiel pruvas la malpli granda kvanto de prunteprenoj prenitaj el aliaj lingvoj, escepte en la kampo de kiĉuloj, kompreneble, kie ili ĉiam penas pruvi, ke ili konas aliajn lingvojn, prefere tiun de la Jankia Imperio, por kiuj la pleboj —kiuj ne konas— admiras, aŭ almenau ili deziras, ke oni admiru ilin, sen rimarki, ke tiuj, kiuj ilin imitas, ne konscias pri tio, kion ili diras, kaj koleras, kiam oni demandas al ili, kion diable ili celas diri. Kaj tiu kolero originas, laŭ mi, el konstato pri tio, ke ekzistas iu, kiu ne sindetenas demandi, kion ili devintus demandi, sed ne kuraĝis aspekti eksmoda.
Sed, laŭ miaj antaŭaj vortoj, mia plendo hodiaŭ estas, ke homoj forlasas la Tri Reĝoj por Sankta Nikolao, Patro Kristnasko aŭ kiel ajn oni volas nomi lin, ĉar, oni diras, ke tiel la infanoj, kaj mi supozas ankaŭ la plenkreskuloj, havas pli da tempo por ludi kun la novaj donacoj. Tio estas perversigi ripoztempon. La kristnaskaj ferioj ĉiam celis en Hispanio, ripozon de onia labordevoj aŭ studolaboro, precipe ĉe teneraj infanoj, kiuj estas streĉataj de aferoj, kiujn ili devas scii eĉ se ili ne ĉiam komprenas ilin. Kaj certe estas aferoj, kiujn ili povas fari sen tiuj ludiloj aŭ aparatoj, kiujn Nikolao alportos al ili. Se tiam ili atendas ĝis la tago post la Tri Reĝoj por reveni al klaso..., sen donacoj tiutage, kial festumi tiun tagon? Ni kopiu denove la anglojn, kaj forigu la dek du tagojn de Kristnasko, kiuj por ili estas reduktitaj al unu, kvankam ili donas al lernejanoj iom pli ol semajno por ludi. De la 25-a de decembro ĝis la 1-a de januaro, kajsufiĉu!
Alia afero estus, se ili postulus la 6an de januaro kiel religian kaj civilan feston, kaj post iri al meso ili ekludus per siaj novaj ludiloj ĝis la sekva tago, kiam ili revenos al siaj lernejaj aŭ labordevoj.
Cetere, kaj sen intenci krei polemikon, mi komprenas, ke en lernejoj –kaj mi ne scias ĉu ankaŭ en laborlokoj– oni donas libertempojn al hispanoj de islama religio por ekflugi dum la Ramadana festo. Ne al katolikoj. Mi komprenas, ke estas do grava maljusto, ke lernejanoj de la islama religio ĝuas ankaŭ kristnaskajn feriojn, kaj mi eĉ havas la impreson, ke estas insulto al ili —same kiel proponi ŝinksandviĉojn en la lerneja manĝejo— ke ili ferias tiutempe; permesu al ili lerneji dum tiuj tagoj, kiam oni festas la naskiĝon de Jesuo Kristo, ĉirkaŭ kiuj turniĝas la kristana religio, kiu por ili estas herezo.
Kaj nenio pli. Mi lasas tie la ideon, por ke la tago, kiam estos vera demokratio en Hispanujo, tio estas, la tago, kiam la deputitoj obeos al ni, la popolo, anstataŭ ili, la gvidantoj de siaj partioj, ili agos ion pri la afero.
Kaj intertempe mi deziras al vi ĉiuj Feliĉan Novjaron.