Hodiaŭ Hispanio estas en funebro. Antaŭ kelkaj monatoj, la 29an de oktobro grandega malvarma guto falis sur niajn kampojn kaj urbojn, precipe tiujn de Valencio, kaj okazis ondegon da akvo, kiu prenis la vivon de pli ol ducent homoj, kaj la posedaĵon de multaj pli. Nun politikistoj amkoraŭ kulpigas unu la al iajn, kiel kutime, sed oni ne povas ne demandi sin kial aŭtomataj protokoloj ne estis ekigitaj por mildigi la damaĝon.
Anstataŭe, ŝajnas, ke la administraj korpusoj paralizis sin, atendante ke aliaj donus ordonojn. Ŝajnas, ke Francio kaj la cetera Eŭropa Unio havis rimedojn specialigitan pri katastrofoj, kiuj povintus helpi, sed la ordono ne alvenis. Ĉu konfuzo de povoj? Kaj kion ni zorgas pri la kompetentecoj de unu aŭ de la alia?
Ĉar gravas por ni, ke oni prizorgu tiujn homojn, kiuj dum tagoj ne manĝis, sen ŝirmiĝi kaj kun la timo, ke la akvotromboj ripetiĝos.
Nuntempe la problemoj fariĝis tutmondaj, kaj la nekompetenteco de tiuj en respondecpostenoj estas do multe pli evidenta. En Usono oni anoncas katastrofojn semajnojn antaŭe, por ke homoj povu sin protekti, sed ŝajnas, ke ĉi tie venis la averto, kiam la katastrofo jam okazas. Multaj, kiuj estis irantaj aŭ revenantaj de la laboro, estis senmoviĝitaj sur la vojo, estis vojoj kaj stratoj, kiuj malaperis, englutitaj de akvo, kaj estis ankaŭ tiuj, kiuj, por savi aŭtomobilon, perdis ion multe pli valoran: sian vivon. Mankas al ni civitana edukado, jes, sed la komisiitaj provizi al ni ĉi tiun instruadon malŝparas tempon inventante krimojn de feminisma patroneco anstataŭ iri al la ĉefa afero: la konservado de la homa vivo.
Kaj oni ne povas ne pensi, ke se ekzistus demokratio en Hispanujo, tiuj ĉi nekompetentaj uloj neniam oficus, ĉar tiu, kiu estus en la povo estus postulata, ekde la civitana nivelo, havi civilajn, krimajn kaj politikajn respondecojn, kaj ĉi tiu lasta havus neniam havus senĵuran protekton. Decaj aŭtoritatuloj devintus renonci al sia ofico, por ke aliaj, pli kompetentaj, povus solvi la katastrofon.
Tial ni ne povas forigi la mantron Ne voĉdonu, ĉar tio estas pli malbone! Ĉar vi voĉdonas, vi havas ĉi tiujn politikistojn, kies sola deziro estas venki la venontajn balotadon. Ĉar oni voĉdonas, oni ne havas politikistojn, kiuj zorgas pri nia bonfarto. Ĉar voĉdoni en ĉi tiu korupta partia sistemo ne ŝanĝos ion ajn. La tago, kiam vi, leganto, havos la eblon voĉdoni por ke la reprezentanto de via distrikto forlasu la oficejon, la tagon kiam vi havos la komunan povon eksigi la politikiston, kiu ne plenumas sian devon al ni, tiutage estos demokratio en Hispanio. Kaj aferoj kiel ĉi tiu katastrofo en Valencio estos antaŭviditaj kaj grava morteco estos forigita. En 1957ª io simila okazis, sed nur 80 homoj mortis. Nun, kun multaj pliaj kaj pli bonaj rimedoj, tiu nombro da viktimoj pli ol duobliĝis. Kion ni atendas? Ĉu ni denove levos la ŝultrojn kaj daŭrigos voĉdoni por nekompetentuloj nur ĉar ni pli ŝatas ties ideologion?