Ne, ne timu, mi ne donos al vi kurson pri tiu interesa literatura ĝenro, nek eĉ gvidliniojn por ĝin legi. Mi nur prezentos kelkajn opiniojn, kiuj lastatempe estis ĵetitaj al mi kiel ponardoj pri tiu temo.
Okaze de mia kritiko -mi konfesas, iom kaŭstika- de tiu forgesinda filmo, kiu ĉefrolas interalie Brad Pitt, titolita Malbenitaj bastardoj (mi rifuzas reprodukti la titolon en la angla, kvankam tiel ĝi estis montritaj ĉe hispanaj kinejoj) en kiuoni falsigas la morton de Hitlero. Oni provis rezoni al mi tiam, ke en kinarto —se tiu ĉi iel artas— oni povas ĉion diri kaj ĉiel ajn prezenti aferojn, al kio mi nek konsentis kaj nek konsentas, kvankam oni scias, ke en kino ĉio estas mensogo. Eble pro tio ni ĉiuj tiel ŝatas ĝin, almenaŭ la filmojn, kiuj estas bone faritaj kaj diras ion, ĉar tiuj ja ekzistas, sendube.
La alia kazo estas pli serioza, ĉar tio implikas literaturon. Oni diris al mi, ke se mi volas lerni historion, mi iras al historiolibro, sed se tio, kion mi volas, estas pasigi agrablan tempon kun romano, mi ne esperas ke ĝi estu respektema al la historio! Tio estas, ke ĉio iras ankaŭ en literaturo. Ĉar se ne, sciencfikcio havus neniun kialon ekzisti!
Konsiderante unue la duan sensencaĵon, sciencfikcio ja havas kialon esti, se la aŭtoro komencas de tio, kion li scias —fakte de tio, kio estas konata en la momento de verkado de sia romano— kaj fantazias pri tempo aŭ loko, kiuj ankoraŭ ne ekzistas. Kiu povus kulpigi Julion Verne-on, ekzemple pro la teknologiaj eraroj troveblaj en liaj verkoj? Tiutempe, kiam li skribis ilin, la priskribitaj eventoj ankoraŭ ne ekzistis, kaj se li eraris pri io, tio ne malpliigas la kvaliton de tio, kion li rakontas al ni. Se ili estus skribitaj hodiaŭ, tiuj eraroj ne estus pardoneblaj, kiel tiuj en la proceduro —ekzemple— atingi nian sateliton en lia romano De la Tero al la Luno, aŭ kiel ili forlasas la internon de nia planedo en Vojaĝo al la Centro de la Tero, kaj tiel laŭ liaj ceteraj romanoj. Ekzistas ankaŭ aliaj sensencaĵoj, kiujn ŝajnas, ke la hodiaŭaj sciencfikciaj verkistoj —kaj bedaŭrinde ankaŭ legantoj— supozas, kiel ekzemple hiperspaco kaj tempovojaĝado, kun la akompanaj paradoksoj, kaj ankaŭ alternativaj templinioj, kiujn alian tagon ni povus kritiki, se ni havus la tempon kaj ŝancon. Ĉar ne ĉio iras, eĉ ne en sciencfikcio. La eksplodoj, ekzemple, en filmo Militoj de steloj ne povas aŭdiĝi, ĉar en kosma spaco ne estas aero aŭ alia gaso por transdoni sonon. Ĉiutage steloj eksplodas ie, kaj eĉ se la lumo de tiuj eksplodoj atingus nin, ties sonon ni neniam povus aŭdi
Se ĉi tio estas negravaj stultaĵoj, la antaŭaj estas ja gravaj sensecaĵoj, se ne egaj: kiam oni prenas libron en la manojn, oni lernas, ĉu oni volas ĉu ne. Pri kion fari, aŭ kion ne fari. Oni lernas novajn vortojn, vastigas sian vortprovizon, vastigas sian pensmanieron kaj alrigardo pri la mondo, ĉu volonte, ĉu ne volonte, ĉar oni klopodas kompreni tion, kio estas skribita tie. Ofte oni eble devos legi du aŭ trifoje frazojn, kies signifon oni ne malkovris la unuan fojon, aŭ se oni estas fervora, ofta kaj sperta leganto, oni povas legi tre rapide, diru 500 aŭ pli da vortoj po minuto. —interkrampe mi havas amikojn, kiuj sukcesas fari tion je rapideco de mil vortoj po minuto, kaj sekve ili kapablas doni ekzaktan resumon pri tio, kion ili legis, kiu povas esti ekvivalenta al du A4-paĝoj po minuto—. Oni aldone povas eltrovi ĉion, kaj tamen lerni novajn konceptojn kaj vortojn per la nura komparo kun la kunteksto. La leganto povas ankaŭ plifortigi sian ortografikonon (ĉu oni scias ĉu ĝi havas akcenton ĉu ne, ekzemple), kaj malkovri la ridindecon de tiom da redakciaj redaktoroj, kiuj eraras pri akcento sur vortoj hispanaj, ĉu metis ĝin tiel ĉu ne la aŭtoro mem en la manuskripto originala, kiun ili ricevis.
Sed krom ortografio kaj vortprovizo, en historia romano oni povas lerni multe da historio, malgraŭ tio, kion diris al mi tiu kolera sinjorino: nur rigardu la bonegajn verkojn de aŭtoroj kiel Santiago Posteguillo, ekzemple, kiu verkis solidajn trilogiojn pri Scipion' La Afrika, Julio Cezaro kaj la imperiestro Traĥano, inter aliaj; aŭ tiujn, kiujn Arturo Pérez Reverte verkis en la etosoj de la 18ª, 19ª aŭ 16ª jarcentoj. Kompreneble, ĉi tiuj aŭtoroj, kaj multaj aliaj —inter kiuj mi ne povas rezisti citi la gravan Marguerite Yourcenar (kun ŝiaj Memuaroj de Hadriano)— ĝenis sin dokumenti pri la tempo, uzoj kaj kutimoj de siaj roluloj. Ĉar la historia romano povas esti agrabla maniero instrui ĝojante (aŭ lerni ĝuante, kiom ajn sentema vi estas). Se libro —laŭ mi— de agado bazita sur la pasinteco ne estas rigora kun la elektita historia kadro, ĝi ne estas serioza, kaj ne konsiderinda de leganto serioza.
Ĉio ĉi estiĝis el la legado de forgesita kaj forgesinda libro, tiom ke mi ne diros ties titolon, de moda verkistino, Rosa Montero, en kiu aperas en la 11ª jarcento aferoj, kiuj ne okazis ĝis la 19ª jarcento. Sed por la scivolema leganto, mi recenzos en venonta artikolo.
Eblegas, ke vi, leganto, ne konsentos kun mi, sed se mi iom pripensigis vin pri la temo, mi estos kontenta.
Vi bone legu.