Redaktore →

Gratulon je la komenco de la jaro

Nova jaro jam komencas, kaj la esperantistaro ankoraŭ ne povas fieri pri tio, ke Esperanto venkis!

Laŭ mi, tamen tio estas kaj restas neprudenta kaj nekonvena sopiro. Jes, Esperanto ne venku, sed esperantistoj venkas pro tio, ke ni uzas Esperanton. Laŭ mi, tio estas ne pli, sed ankaŭ ne malpli ol ilo por interkomprenigo. Tute senlima, tute facila —se kompare al aliaj lingvoj, ĉar ĝin ne inventis senalfabetuloj, kiel okazis pri la tiel nomumitaj naturaj lingvoj, kvankam pli trafe estus nomumi ilin elnealfabetaj.

Jes, eble oni ekpensos, ke mi blasfemas dirante, ke niaj kormolaj denaskaj lingvoj, tiuj lingvoj de niaj gepatroj, per kiuj ni unue lernis ami kaj karesi, ekkompreni la mondon, kaj ektrovi pri tio, kio vivo temas! Sed jes, kompreneble, devis estis stultuloj, tiuj, kiuj desegnis lingvojn, kiuj bezonas tri konjugaciojn verbajn por diri tion, kion oni povas diri per nur unu en Esperanto kaj —honeste estas agnoski— ankaŭ en la angla lingvo. Sed, tamen, devas esti stultaj homoj tiuj, kiuj elpensis lingvon, kiun oni parolas kaj skribas per alia maniero, same kiel oni faras en la angla, kvankam, denove honeste estas agnoski, en la hispana oni preskaŭ faras same kiel en Esperanto: unu litero por ĉiu sono, unu sono por ĉiu litero. Mi diras preskaŭ, ĉar oni diras b kiam oni hispane skribas b, v, kaj w —kvankam stultuloj prononcas tiun lastan kiel ŭ pro influo de eksterlanda lingvo, la angla, kiun preskaŭ neniu parolas en Hispanio, almenaŭ kompetente.

Sed mi malkovras nenion al esperanta parolanto, ĉu? Eble denaskaj esperantistoj —ie ajn ili estu— pensos tiel, ekalproksimiĝante al la hispana aŭ angla lingvoj; sed ankaŭ al la germana aŭ pola, en kiuj oni uzas du au tri literojn por ununura sono; aŭ al la franca, kie multajn literojn oni devas skribi, kaj tamen neniam prononci, kiel lasta e en ellemechante. Kaj tiel granda plu dise tra la ceteraj 3000 lingvoj, kiujn oni parolas tra la mondo!

El tio mi konkludas, ke ne, Esperanto ne venkis. Sed esperantistoj jam venkas trans la tuta mondo ĉiam, malfermante sian buŝon, klavarante per interreto, parolante al aliaj esperantistoj de aliaj partoj de la mondo kies lingvon ili ne regas, kaj kiuj ankaŭ ne regas la lingvon de la kunparolanto aŭ kunskribanto. Jen venko de esperantistoj, se ne de Esperanto!

Pro tio mi novjare gratulas al ĉiu esperantisto en la mondo!

Antaŭ kelkaj semajnoj mi estis en kunveno, kie oni parolis pri morto, kaj la konversacio fluis per stranga penskatenoj al Esperanto, kaj ne mankis tiu, kiu diris, ke neniu parolas tion. Mi kompreneble, ridete komunikis, ke mi parolas ĝin de kelkaj jardekoj, kaj ili mem ankaŭ povus, se ili sukcesus enkapigi la dekses regulojn de Ludoviko, kaj ekzempligante tion, kion mi klarigis, ili sukcesis kompreni kvar el ili: pri nomo, adjektivo, verbo kaj la tri participoj, kiuj ververe estas ses (kaj aktivaj kaj pasivaj). Ili ne sukcesis decidi lerni Esperanton, sed mi sukcesis malridigi ilin pri nia lingvo, ĉar oni ridas ĉiam al tio, kion oni ne komprenas, ĉu ne? Mi ankaŭ memorigis ilin pri tio, ke lingvo ja estas malfacile lerni, sed Esperanto estas la malplej malfacila lingvo lerni el la mondo!

Sekve, mi ree gratulas al vi, esperantisto, kiu legas tion ĉi, ĉar vi sukcesas kompreni kaj legatan kaj parolatan Esperanton! Dum multe da jaroj vi ade faru tion!

Jesuo, redaktoro

←- Kajeroj ~ Kajero 134ª ~ En PDF (paĝo 3ª) →