Redaktore sago

Je la komenco de la 37ª jaro

Ĉi tiun monaton komencas nia 37ª jaro kiel magazino, organo de HALE, la Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj.

Multe da aferoj ja ŝanĝis, ĉu ne? En kaj kaj ekster Esperanto, pri laborkondiĉoj de laboristoj hispanaj, kaj en kaj ekster Hispanio mem.

Pri la unua konsidero, delonge ne plu estas socia bazo en HALE, almenaŭ ne oficiale. Nur estraro restas. Mi ja scias, ke la organon de HALE, ĉi tiun magazinon, legas la esperantistaro de Hispanio, kaj ankaŭ tiu (eĉ ruĝa) eksterlanda, eĉ se ili neas tion. Tiuj, kiuj decidis, ke nia asocio ne estis sufiĉe kontraŭfaŝisma, forlasis la asocion, kaj kreis novan, kies bulteno laŭ mia informo, malaperis baldaŭ post la skismo. Mi ne scias, ĉu ili havas bazon socialan, sed tiu estas same sensignifa en la vivo laborisma kaj esperanta kiel HALE, se ne malpli. Kaj funde ili pravas: HALE ne estas kontraŭfaŝisma, pro du kialoj: ni HALEanoj estas kontraŭ nenio, ĉar ni estas por laboro, por Esperanto, kaj ties interna ideo. Kaj tio irigas nin ne batali, sed kunhavi laboron, ideojn, kaj fortojn, tie, kie estas necese. La alia kialo estas, ke faŝismo ne plu ekzistas en Hispanio, krom en la vicoj de PSOE kaj memdiritaj maldekstraj partioj. Fakte faŝismon kreis Benito Mussonili kiel apartigon de la Socialisma Partio de Italio, pro kelkaj malkonsentoj. Sed ni ne plu iru en tiun vojon.

Pri la laborkondiĉoj de Hispanoj, multe ja ŝanĝis en nia lando. Kiam ĉi tiu magazino aperis, je la jaro 1988ª, se laboristo sinsekve havis postenon en firmao dum ses monatoj, li aŭ ŝi rajtis havi konstantan postenon, kaj estis malfacile por dungistoj forpeli ilin. Sed nun —danke al tiu memdirite maldekstra partio, PSOE— laboristoj povas ricevi sinsekvajn kontraktojn por laboro nur dum 2 monatoj, kaj tio ne kreas rajtojn por laboristo. Tio estas ruba kontrakto, ĉu ne?, kreita de socialistoj en la 80aj jaroj lastjarcente.

Kaj kion diri pri Hispanio? Tiam ni ankoraŭ ningratulis, ĉar finfine ni liberiĝis pri diktatoreco. Ne plu estos la tuta povo nacia en nur unu mano, tiu de Diktatoro Franko. Sed kio okazas nun? Ni havas Prezidenton, kiu celas regi sen la apogo de Parlamento, dum ni vidas, ke juĝistoj estas regulataj de homoj, kiuj okupas postenojn altajn nomumitajn de la registaro mem. Ĉu tio ne estas diktatoreco denove?

Tamen, ni estu optimismaj..., sed ne tro. Nenio venos el ĉielo. Ankoraŭ estas laboro farenda.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 133ª ~ En PDF (paĝo 3ª)