Je 1973 oni premiis aktoron Marlon Brandon per Oskaro al plej bona ĉefrolulo por sia laboro en la filmo La baptopatro, direktita de fama Francis Ford Coppola laŭ samtitolita romano de Mario Puzo, je la antaŭa jaro.
Tamen, ne li iris ricevi la premion, sed indianinon li sendis lianome rifuzi la premion pro la mistrakto kaj mensogado de holivudaj filmoj de la komenco de kinarto pri la rolo de la unuaj enloĝantoj de Usono, genocidataj de angloj kaj usonanoj laŭ la tuta historio de tiu lando.
Tiu indianino estis apaĉa Saachen Plumeto (Littlefeather, angle), kiu la 27an de marto de 1973 provis legi kvarpaĝan deklaracion de Marlon Brando, sed oni ne permesis tion ekskuze de manko da tempo, kiun oni ne postulis al aliaj gajnintoj.
La sekvintan 30an de marto, tamen, gravaj ĵurnaloj de Usono publikigis la tutan tekston. Ni publikigas ĝin ĉi tie por ĝenerala scio de tiu historia evento:
Dum 200 jaroj ni diris al la india popolo, kiu batalas por sia tero, sia vivo, siaj familioj kaj sia rajto esti libera: Demetu viajn armilojn, miaj amikoj, kaj tiam ni restos kune. Nur se vi demetos viajn armilojn, miaj amikoj, ni tiam povos paroli pri paco kaj veni al interkonsento, kiu estos bona por vi.
Kiam ili demetis la armilojn, ni murdis ilin. Ni mensogis al ili. Ni trompe forpuŝis ilin el siaj landoj. Ni malsatigis ilin por ke ili subskribu fraŭdajn interkonsentojn, kiujn ni nomis traktatoj, kiujn ni neniam plenumis. Ni igis ilin almozuloj sur kontinento, kiu donis vivon tiel longe kiel la vivo povas memori. Kaj per iu ajn interpreto de la historio, kiel ajn tordita, ni ne faris ĝuste. Ni nek estis laŭleĝaj nek justaj en tio, kion ni faris. Por ili, ni ne devas restarigi ĉi tiujn homojn, ni ne devas plenumi iujn interkonsentojn, ĉar ĝi estas donita al ni pro nia povo ataki la rajtojn de aliaj, preni ilian posedaĵon, preni iliajn vivojn kiam ili klopodas defendi siajn landon kaj liberecon, kaj fari iliajn virtojn krimo kaj niajn proprajn malvirtojn virtoj.
Sed estas unu afero, kiu estas preter la atingo de ĉi tiu perverseco kaj tio estas la terura verdikto de la historio. Kaj la historio certe juĝos nin. Sed ĉu ni zorgas? Kia morala skizofrenio nia permesas al ni krii ĉe la supro de nia nacia voĉo por ke la tuta mondo aŭdu, ke ni plenumas nian sindevontigon kiam ĉiu paĝo de historio kaj kiam ĉiuj soifaj, malsatantaj, humiligaj tagoj kaj noktoj de la lastaj 100 jaroj en la vivo de la indiano kontraŭdiras tiun voĉon?
Ŝajnus, ke la respekto al principo de amo al la proksimulo iĝis malfunkcianta en ĉi tiu nia lando, kaj ke ĉio, kion ni faris, ĉio, kion ni sukcesis plenumi per nia potenco, estas simple neniigi la esperojn de la novnaskitaj landoj en ĉi tiu mondo, same kiel amikoj kaj malamikoj, ke ni ne estas homaj, ĉar ni ne vivas laŭ niaj interkonsentoj.
Eble en ĉi tiu momento vi diras al vi, kiel diable rilatas ĉio ĉi kun la Akademiaj Premioj? Kial ĉi tiu virino staras ĉi tie, ruinigante nian vesperon, invadante nian vivon per aferoj, kiuj ne koncernas nin, kaj pri kiuj ni ne zorgas? Malŝparante nian tempon kaj monon kaj entrudiĝante en niajn hejmojn.
Mi opinias, ke la respondo al tiuj neeldiritaj demandoj estas, ke la filmkomunumo estis same respondeca kiel iu ajn pro degradado de la indiano kaj primokado de lia karaktero, priskribante ilin kiel sovaĝan, malamikan kaj malbonan. Estas sufiĉe malfacile por infanoj kreski en ĉi tiu mondo. Kiam indiaj infanoj spektas televidon, kaj ili spektas filmojn, kaj kiam ili vidas sian rason prezentita tia, kia ĝi estas en filmoj, iliaj mensoj vundiĝas laŭ manieroj kiajn ni neniam povas scii.
Lastatempe okazis kelkaj ŝanceliĝantaj paŝoj por korekti ĉi tiun situacion, sed tro ŝanceliĝantaj kaj tro malmultaj, do mi, kiel membro de ĉi tiu profesio, ne sentas, ke mi povas kiel civitano de Usono akcepti ĉi-nokte premion. Mi kredas, ke premioj en ĉi tiu lando nuntempe estas netaŭgaj ricevi aŭ doni ĝis la kondiĉo de la indiano estos draste ŝanĝata. Se ni ne estas gvardisto de nia frato, ni almenaŭ ne estu lia ekzekutisto.
Mi estus tie ĉi-nokte por paroli rekte kun vi, sed mi sentis, ke eble mi povus pli bone utili, se mi irus al Vundita Genuo (Wounded Knee) por helpi malhelpi laŭ mia maniero la starigon de paco, kiu estus malhonora tiel longe kiel la riveroj fluos kaj kreskos herbo.
Mi esperas, ke tiuj, kiuj aŭskultas, ne rigardos ĉi tion kiel malĝentilan entrudiĝon, sed kiel fervoran klopodon koncentri atenton pri afero, kiu tre bone povos determini ĉu aŭ ĉi tiu lando havas la rajton diri de ĉi tiu punkto antaŭen, ke ni kredas je la neforigeblaj rajtoj de ĉiuj homoj resti liberaj kaj sendependaj sur teroj kiuj subtenis sian vivon preter vivanta memoro.
Dankon pro via afableco kaj via ĝentileco al Fraŭlino Plumeto. Dankon kaj bonan nokton.
Mi memoras, ke tiu afero estis en ĵurnaloj laŭ la tuta mondo. Ankaŭ mi memoras, ke oni publikigis ĝin malestime, kaj oni diris, ke tiu aktoro, Brando, estas snobulo, kiu deziras nur fari senpagan averton por li mem. Sed ĝis nun mi ne legis la tutan deklaron, sen demagoga tordo. Kaj mi opinias, ke Marlon Brando kaj Saacheen Plumeto estis kuraĝaj kaj respektindaj tiun tagon. Pro tio indas, ke eĉ 51 jarojn poste oni agnosku veron pri tio.
Tio, kaj la afero, ke John Wayne volis bati la indianinon, decidigis min ne plu spekti vakerfilmojn. Ne indas vidi mensogojn kaj tordadon de historio.