Estas sufiĉe gravaj aferoj en nuna Hispanio, kiuj povas redifini la ŝtaton, la nacion kaj la gravecon de nia lando ene de la mondo.
Estas, vere, kiel la reĝo de Hispanio diris iam, ke la historion de la mondo oni ne komprenas sen la agado de Hispanio tra la jarcentoj. Sed ĝenerale tiujn vortojn hodiaŭ oni ne komprenas kaj eĉ neas danke al la enfiksiĝo de la Nigra Legendo, kies mensogojn multe da nia kuncivitanoj kredas kiel verojn, ĉar —laŭ tio, kion diris la iama Prezidento de Hispanio, Felipe González Márquez— vero estas tio, kion plej multo da homoj diras ke estas vero! Mi kredas, ke li diris tion ironie, tio estas, signifante la malon de tio, kion li fakte diris. Bedaŭrinde multe da hispanoj ne bone komprenas ironion, kaj kredas, ke tio ja veras.
Fakte, neceesas tre granda kvanto da ignoranteco kaj sekteco defendi la atakojn al nia bonfarto kaj leĝaro kredi tion, kion politikistoj diras, nur pro tio, ke la koncerna politikisto estas tiu nia. Simple dirite, la mensogojn de la registaroj oni akceptas, ĉar oni estas sektaj partianoj de la partio en povo, aŭ tute male, oni rifuzas ilin, ĉar oni estas sektecaj partianoj de alia partio politika. Kaj tio ne estas rezonebla.
Prudenta homo devas kompreni tion, kio okazas, kaj juĝi inteligente, laŭ leĝo kaj logiko. Jes, veras, ke oni povas ŝanĝi leĝon per nova, nelogika kaj stulta leĝo. Pro tio mi diris ankaŭ logike. Nelogikaj leĝoj venas kiam registaro kaj leĝofarantoj ne reprezentas la popolon, kaj sekve ili ne zorgas pri la popolo, kiu pagas ties salajrojn. Kiam politikistoj reprezentas nur sian ideologion aŭ sin mem, tiuj problemoj aperas. Pro tio ni havas tiom da balasto en nia leĝaro, kiu ne oportunas al la bonfarto de la popolo, sed al ideologio kaj personaj interesoj de politikistaro.
Ĵuspasintece, la lastan 23an de julio, okazis ĝenerala voĉdonado en Hispanio, tio estas, oni voĉdonis deputitojn por la hispana Parlamento, kiu siavice elektis la Prezidanton de la Registaro. Venkis la balotadon, laŭ la plejmulto da voĉdonoj, Sinjoro Alberto Núñez Feijoo, gvidanto supera de Partio Popola. Sed li ne havis pli da voĉdonoj en la parlamento el alipartianoj kune. Sekve la Reĝo petis de li prezenti al la parlamento sian programon, por ke oni voĉdonu ĉu li estos la nova prezidanto de la registaro, ĉu ne. Kaj plimulto el parlamento voĉdonis nee. Sekve, la Reĝo petis same de la gvidanto de la sekvanta plej voĉdonita partio, PSOE, S-ro Petro Sánchez Pérez-Castejón. Sed ĉifoje ĉiuj aliaj partioj krom PP kaj VOX voĉdonis al li, tiel ke li povis sukcese iĝi Prezidanto de la Registaro kaj nomumi siajn 20 ministrojn.
Bedaŭrinde kolekti plejmulton da voĉdonoj postulis, ke li promesis aferojn ekster- kaj kontraŭleĝaj, kiel pardonon amasan kaj amnestion al tiuj, kiuj je 2018ª provis rompi la unuecon de la Ŝtato Hispana. Mi diras ekster kaj kontraŭleĝaj, ĉar ili estas malpermesitaj de la Hispana Konstitucio per 7ª punkto de artikolo 62ª indikas, ke la reĝo povas: Ekzerci la rajton de pardono laŭ la leĝo, kiu ne povos permesi ĝeneralajn pardonojn.
Tamen, la reĝo de Hispanio subskribis dokumentojn por pardono ĝenerala al naciistoj, kiuj puĉis je 2017ª kaj poste estis kondamnitaj pro tio; kaj ankaŭ amnestio al aliaj, kiuj ankoraŭ ne estis juĝataj pro tiu sama kazo, kiel ekzemple Marta Rovira kaj Karlo Puĝdemont'.
Sed se la leĝo ne ebligas al la reĝo fari tion, kial li tamen faris? Bedaŭrinde mi ne konas la kialon, kaj eble oni ĝin ne konos dum kelkaj jaroj. Puĉistoj kaj naciistoj ŝajnas postuli de la registaro multe da favoroj, ŝanĝe al sia apogo al kandidato, nuna Prezidento Petro Sánchez. Sed aĉeto de favoroj estas krimo, kaj ŝajnas al mi nekredebla, ke juĝistoj ne haltigis tion de kelkaj jaroj.
Generalo Franko puĉis per milito. Nunaj politikistoj puĉas pere de mensogo. Ne mankas tiuj homoj, kiuj pruvas, ke tiu ĉi reĝimo estas sinsekvo de la reĝimo de Generalo Franko. Tiam la popolo havis nenion diri. Nun la popolo havas nenion diri, laŭŝajne. Diferenco estas, ke tiam oni ne havis individuan liberecon, kaj nun ni ja havas tion, eĉ se limigite. Sed tiam kaj nun ne ekzistas kolektiva libereco: oni ne povas eksoficigi tuje politikistojn, kiuj krimiĝas aŭ simple ne plenumas la oficojn, por kiuj ili estis voĉdonitaj. Sekve, ne ekzistas demokratio en Hispanio; kaj la afero, ke ankaŭ ne ekzistas en la cetero de Eŭropo —kun la ebla escepto de Francio—estas nek justigo nek klarigo. Ni ne estas erŭopanoj, ni estas hispanoj. Kaj ni devas labori ĉiutage por ke tio ne ĉesos esti.
Ĉar unuiĝanta popolo neniam estos vendata.
Sed ŝajnas, ke registaroj laŭ la tuta Eŭropo —ne nur tiu nia— intencas vendi nin al turpa ideologio verdeska, kiu asertas, ke la planedon Teron ni mortigas. Tio ja estas falsa aserto, kiel komprenas ĉiuj, kiuj iam studos ion pri Geologio: la planedo jam konis pli durajn momentojn, kiam homaron tute ne ekzistis, kiam vulkanoj superabundis sur la tuta surfaco, kiam la atmosfero estis plena da acido sulfura. Eble oni kredas, ke homo estas tiom grava, ke ties agoj influas la bonfarton de la planedo. Mi kredas, ke ni estas rilate al ĝi same kiel mikroboj al ni: eĉ se ni povus kaŭzi provizoran ĝenon, sufiĉus ke la planedo movus sian ŝultrojn pere de tertremo por ke nia tuta agado nuligus. Kaj se jes, se homaro sukcesas poluri la atmosferon tiel ke la homa vivo ne plu eblos, la planedo daŭrigos sian evoluon ĉirkaŭ sia stelo dum almenaŭ aliaj 4 700 milionoj da jaroj. Kun aŭ sen ni. Do, la aserto generanta tiun sensencan ideologion verdeskan estas falsa denaske: la planedo antaŭvivis nin, kaj certe postvivos nin, senrigarde al tio, kion ni faros.
Sed tio, kio povos ne supervivi estas homaro mem al agoj de homaraj regantoj. Ne estas solvo plenigi Eŭropon per afrikanoj, ĉar ili venas el kulturoj malavangardaj, kie virinoj estas malrespektataj kaj mistraktataj kaj kulturo kaj alfabetigo ne estas altaj aŭ ĝeneraligitaj inter ili. Tio rezultos en perdo de niaj valoroj kaj atingoj, ĉar demokratio falos kiam ĉiuj tiuj homoj povos voĉdoni, same kiel en Irano kaj aliaj landoj oni voĉdonis por regresivaj registaroj, kiuj nun persekutas tion, kio iam estis denaskaj rajtoj de ĉiuj civitanoj. La turpaj registaroj de Eŭropo kredas, ke per tiu amaso da homoj ili atingos eternan venkon en balotado, sed la alvenintoj havas diversajn kulturon kaj valorojn kaj enoficigos regresivajn registarojn, kiuj malebligos pacon inter nacioj. La batalo de kulturoj ne havos feliĉan finon, mi timas.
Eble tiam la popolo rekonfigurata amos siajn registarojn kaj fieros morti por ili, sed nun ni havas registarojn, kiuj malamas siajn popolojn, nin. Pro tio urĝas, ke ni unuiĝu kaj forprenu de siaj postenoj registarojn, kiuj obeas ideologiojn kontraŭpopolajn. Tiam la Prezidento kaj la Reĝo ne plu bezonos kaŝi sin malantaŭ policanoj por ke la popolo ne plu insultos ilin pro malamo. Kaj —plej grave—, tiel la popolo ne estos vendata.