Pensigo sago

Ĉu Pretervivo ekzistas?

Pretervivo.Demandi tion hodiaŭ estas kiel scivoli antaŭ la 15ª jarcento ĉu Ameriko ekzistas. Estis tiuj, kiuj diris jes, pli pro nekonfesebla deziro ol pro logika konvinko, ĉar la plimulto estis multe pli konvinkitaj, ke kiam oni atingas horizonton, la ŝipoj falas en inferon, ĉar la mondo, inkluzive de la maro, estas plata kaj sub ĝi estas nur infero, kaj supre, la ĉielo. Tial, se oni atingas la finon de la mondo, oni falas en inferon kaj mortas.

Sed estis du karaveloj kaj unu nao —pli granda vualŝipo—, kiuj iris vidi tion, kio estas trans la horizonto, kaj kvankam nur unu karavelo revenis, ĝi alportis novaĵon, ke jes, ke estas io, ĉar estis la solida tero, kiun ili forlasis, kiu malaperis kaj La tuta mondo fariĝis akvo, la akvo, kiu ĉirkaŭis ilin, sed post multaj tagoj aperis antaŭ ili alia lando, kiun ili kredis Barato (India, je la hispana, kaj de tie indio [indjo] por ties loĝanto, indiano en Esperanto), kaj tial ili nomis ties loĝantojn indianoj, kaj sin mem, reveninte el Indio, ili vokis ne-indianoj (indiano, je la hispana lingvo).

Sed neniu revenis de la Pretervivo, kaj se kelkaj atingis ĝin, tiuj kiuj restis en Ĉivivo ne kredas al ili. Eble ĉar ili alportas nenion materialan por pruvi tion. Sed, kiel diras la supozataj pretervivuloj, tie ne estas materio kaj tial ili nenion povis alporti de tie, krom siajn proprajn spertojn. Kvazaŭ kiam Kristoforo Kolumbo ĵus revenis el Indio, oni petus de li libron presitan tie kiel pruvon: ne estis. Nu, en  Pretervivo ne estas materiaj objektoj. Sekve, oni povas venigi el Pretervivo nek librojn, nek oron, nek ŝtonojn (nek altvalorajn nek komunajn), nek ian alian materian aferon, krom riĉan varion de personaj kaj spiritaj aferoj kaj spertoj, kio estas tio, kion ĉi tiuj homoj, kiujn ni nomas mistikuloj priparolas. Sed kion ni dirus pri pretervivulo, kiu parolus al ni per Sanskrito, antikva egipta aŭ iu ajn el la aliaj lingvoj, kiuj nun ne plu estas parolataj en la mondo ĉiviva? Tiuj el ni, kiuj antaŭe konis ilin, estus surprizitaj, se ni ekscius, ke antaŭ sia ekspedicio al la Pretervivo ili ne konas tiun lingvon, sed tiuj, kiuj ne konintis ilin, dirus, ke ili jam konas ĝin, kaj ĝi estas trompo. Alia provo povus esti, ke ili antaŭdirus ion, kio poste realiĝos. Sed tre ofte okazas nenio rakontinda, aŭ tio ne interesas neniun ĉi-flanke de la vivlimo, kiun ni nomas morto: ĉu la kastilianoj de la 15-a aŭ 16-a jarcentoj interesus scii, ke en la Inkaa Imperio mesaĝoj estis  senditaj pervoĉe. ĉar ili ne scipovis skribi? Vere estas, ke ankaŭ la komuna kastiliano tiam ne scipovis skribi, krom klerikoj aŭ homoj de alta naskiĝo, do ĝi ne estus tro nova. Ne, la tiama Kastilio bezonis iom da fido por kredi la mirindaĵojn, kiujn rakontis al ili tiuj indiaj ekspedicianoj, same kiel hodiaŭ ni bezonas fidon (kredi sen vidi) por konvinki nin, ke post ĉi tiu vivo ekzistas alia, en la Pretervivo. Tamen, la grava eraro ne estas kredi, ke ekzistas aŭ ne ekzistas tio, sed ke estas vivo post morto, ĉar Pretervivo (kiun la angloj kaj tial duono de la mondo nomas Hereafter, tio estas, Postĉitie) okazas samtempe al ĉitio, ĝi ne komenciĝas post kiam ni mortos, sed ili du kunekzistas tiel, kiel rakontas al ni ĉiuj kredaroj, kiuj parolas pri animo aŭ spirito.

Estas homoj kiuj asertas vidi la Pretervivon antaŭ ol ili mortas. Homoj, kiuj diras, ke ili vidas estaĵojn de lumo, kiuj informas ilin pri aferoj kaj helpas ilin, kaj ankaŭ petas de ili helpon. Ĉi tiujn homojn ofte oni konsideras  frenezaj kaj oni primokas ilin, ju pli des pli serioze ili faras ĉi tiujn deklarojn, same kiel Kristoforo Kolumbo estis alludita antaŭ kaj post sia vojaĝo..., ĝis oni ekvidis la oron de Indio. Oro, al kiu la indianoj atentis same kiel spiritaj estaĵoj al materiaj aferoj, inkluzive de mono: neniel.

Estas stranga la reago de materiistoj, kiam tiuj, kiuj ne estas tiaj, parolas al ili pri sia sinteno rilate monon: Se mono ne tiom gravas, donu al mi la tutan monon, kiun vi havas. Estas kvazaŭ drogulo dirus al ni, ke ni donu ĉiujn drogojn, kiuj apartenus al ni en supozata distribuado de drogoj: se ni opinias, ke ĝi estas veneno, ni ne povas doni ĝin al iu ajn, ĉar ni ne povas antaŭenigi malbonon por iu ajn, kaj tiu drogo. estus pli bone konservita kie nur ni scius. Mono estas certagrade necesa en la mondo ĝuste pro la materialisma, nesubtena kaj perforta pensmaniero de ties adorantoj. En mondo, kie ĉio ne estus taksata per mono (inkluzive de mono mem, kiel okazas en la borso kaj en bankado), ĉiu ricevus ĉion laŭ bezono sen pagi por tio, kaj tial mono estus superflua kaj senvalora: ĉiu ricevas tion, kion li bezonas, sed ne malpli, kaj ankaŭ faras tion, kion li povas, sed ne pli. Maldiligento kaj misuzo aŭtomate forestus en tia socio. Forprenu la monon de ĝi kaj malaperus 90% de krimo. Sed, oni diros al mi, se ne estas mono, kial mi laboru?

Nu, se ne estas mono, ni ĉiuj bezonas manĝi ĉiutage. Cele al tio oni devas viziti merkaton ekhavi manĝaĵojn, kiujn oni bezonas por vivi. En tiu socio oni povus simple preni tion, kion oni bezonas, sed ne pli, kaj enporti ĝin hejmen. Oni bezonus transportilon, ĉu publika, ĉu privata —eĉ se tiu nocioj malmankus ĉar ĉio estus ĉies— sed oni ne povus peti monon pro la servo (tio estas, bileto aŭ benzino) ĉar ne plu estas mono. Servistoj merkataj kaj benzinejaj ne pagus ankaŭ por tio, kion ili bezonus por ade servi, por manĝo, vestaĵoj, aŭ edukado de siaj gefiloj aŭ memedukado. Ne, la motoro de tiu socio ne estus mono, sed solidareco: mi faras tion, kion mi scipovas, por vi, ĉar vi faras tion, kion vi scipovas por mi. Kaj se vi ne scipovas fari ĝin, mi serĉos alian homon, kiu povos, kaj se mi ne trovas lin aŭ ŝin, mi mem lernos fari tion, por ke tio bezonata estu farata, kaj poste mi dediĉos mian tempon fari tion por tiuj, kiuj bezonos ĝin, kaj lernigos aliajn homojn por ke oni ade faros tion, kon oni necesas. Kaj oni provizos al mi ĉion, kion mi bezonos, por fari tion, sen demandoj. Ĉar homo neniam povos pigri.

Sed nune ni vivas en socio mizera, oportunisma kaj plenplena da krimuloj, ĉar ni ĉiuj adoras monon, la novan dion. Same kiel la tradicia dio, tiujn dion oni neniam vidis. Ni ne vidas La Monon, ĉar tio, kion oni vidas estas biletojn bankajn aŭ monerojn, ĉiuj el ili kun diversa valuto, valuto, kiun iu decidis doni al ili, kaj ni ĉiuj obeas tion kiel dogmon de fido. Mono havas templojn kaj katedralojn kie oni adoras ĝin: bankojn kaj borson. Kaj ankaŭ autoritatojn: eksertulojn financajn, bankdirektorojn, borsagentojn...,  ĝis la Prezidantino de la Fundo Mona Internacia, ververa papino de tiu religio, kaj la mastro de l' dolaro, la Prezidanto de Usono. Virino kaj oldulo. Kiu dirintus antaŭ nur kvindek jaroj? Ĉu tio ne estus sciencfikcio? Nu, por kelkaj el vi tio ankoraŭ estas tiel, eĉ se oni trovas, ke mi troigas.. Sed same kiel se neniu enirus preĝejon la povo de Papo Francisko estus nula, se ni ĉiuj vivus sen atenti al mono, nek la Prezidantino de FMI nek la Prezidanto de Usono povus diri aŭ fari ion. Kaj la mondo ne plu malsatigus, kaj malaperus militoj, misuzoj, ĉikanoj, murdoj, kaj privata iniciato rezultigus esencan kaj realan plibonigon de la socio. Ĉar la Ŝtato ĉesus ekzisti kaj libereco estus absoluta, sen ia klerulo aperi kun sia Dika Libro de Senracio por diri al ni kiel ni devas vivi.

Ĉar materio sufokas la spiriton. Sed la spiritoj de solidareco, bonhomeco, kompreno, libereco kaj respekto al ĉiuj aliaj povas renversi ĉion tion. Kaj la unua afero estas malaktivigi ĉi tiun malutilan planon por la ĝenerala malriĉiĝo de la homaro: malriĉiĝo ĉar la fundamenta valoro, per kiu ĉiuj taksas aliajn valorojn, estas mono: vi havas tiom, vi tiom valoras. Vi havas malmulton, vi valoras malmulte. Vi havas nenion, vi estas senvalora. Nu: ni devas renversi la tendencon: ne temas pri havo, temas pri esto: vi estas subtena, vi estas laborema, vi estas bona, vi estas iu. Vi nur havas monon: vi estas neniu. Kiam la mono estos nur kolekto de ripetitaj poŝtmarkoj aŭ metalaj bildoj, aŭ eĉ ne tio, sed tre granda nombro en banko asociita kun via nomo, tiuj, kiuj nur havas tion, estos neniu, ĉar la mono ĉesos movigi la mondon, mono ne plu reprezentos iun potencon.

Ni observas, ke ni heredas aŭ lasas heredaĵon ĉar ni ne povas preni monon kaj posedaĵon (alia granda prifarota rezigno por la homaro) en la (ni supozu ke ĝi ekzistas) Pretervivon. Kio atendas nin tie sola, sen mono, kaj sen esti preparinta por tiu vivo? Kelkaj diras ke ĉi tiu vivo estas nura preparo por la sekva, sed ili vivas kvazaŭ ĝi ne ekzistos, ĉar ili dediĉas sian tutan tempon por plibonigi ĉi tiun kaj ne dediĉas unu minuton tage al la estonteco, al sia aparta kaj privata estonteco pri kiu Ili traktos ĝin ĝustatempe, tiun momenton, kiun ili pli kaj pli timas, kiam ili sentas, ke ĝi alproksimiĝas. Ĉar nia korpo iom post iom rompiĝas, ĉar ĉiu el la aparatoj, kiuj konsistigas ĝin, proksimiĝas al la fino de sia vivotempo, kaj komencas malsukcesi, ĝis ĝi tute kolapsas kaj depende de sia kontribuo al la tuta organismo, ĝi reduktas ĝiajn esencajn funkciojn aŭ mortas. Ĉi tiu procezo, kiu komenciĝis en la momento de nia koncipiĝo kaj gravedeco, havas malsaman daŭron por ĉiu organismo kaj dependas de la genoj de ĉiu homo kaj ankaŭ de la vivo kiun ili kondukas. Sed ĝi estas procezo, kiu komenciĝas ĉe naskiĝo kaj finiĝas je morto.

Ĉu fino? Kiam oni mortas, ĉu oni jam malaperas? Multaj homoj diras, ke jes. Aliaj diras, ke ne. Inter la unuaj (kiel inter la duaj) ne mankas homoj, kiuj diras tion ĉar estas ties deziro, ke ĝi estu tiel, aŭ pro timo kontraŭ la malo (la Fina Juĝo aŭ Nenio, respektive), sed ankaŭ estas tiuj, kiuj supozas, ke ĉi tiu vivo. estas nur etapo en multe pli longa vivo, kiu komenciĝis antaŭ multaj miloj da jaroj, aŭ eĉ eonoj, kaj tio daŭros tiel longe kiel ni havos ian neperfektecon, kiun ili nomas karmo, en nia esenco, kiun ili nomas spirito. Tiu karmo estas io kiel aknograjno, kiun oni devas forigi, aŭ lasi la reston de via korpo sorbi ĝin ĝis ĝi malaperas kaj ŝajnas, ke ĝi neniam estis tie. La dua procedo estas pli malrapida, pacienca, malfacile farebla, sed ĝi ne lasas la sekvojn, kiujn la unua lasas. Oni povas fari seriozan penon de volo, aŭ lasi karmon dissolviĝi en pacon kaj harmonion kun la cetero de la universo, pri kio oni povas elekti ĉiutage labori, forgesante tiujn malbongustajn momentojn por si kaj fremduloj. Tamen karmo estas io sendube via, kaj estas vere, ke ĝi povas eksciti la aperon de pli da karmo ĉe aliaj, sed tio estas ties respondeco, ne via. Vi havas sufiĉe kun tiu via... Simile viaj malavareco,  solidareco kaj bonkoreco povas kontribui ion al malpliigo de la karmo de la homoj ĉirkaŭ vi, kaj pro la sama kialo tio ne estas via respondeco (aŭ merito, se vi preferas), sed de ili. Tute. Tial oni ne povas fieri pri tio, ke oni faris tion, kion oni devis fari, ĉar oni devos bedaŭri pro tio, ke oni ne faris ĝin aliel.

Pretervivo do estas io, pri kio ĉiuj parolas, kelkaj kun ekscito kaj aliaj kun timo, sed kiun neniu, aŭ preskaŭ neniu, pretendas priscii. Estas tamen io pri kio valoras prizorgi kaj eĉ zorgi. Ĝi estas la loko (se ni povas paroli pri loko) kie la animoj iras post disiĝo de la korpo..., sed ĉu ĝi vere ĉesis esti tie dum ili estis kunigitaj al niaj korpoj? Ĉar se ĝi ne estas loko aŭ momento, se nia vivo estas nur guto en maro de tempo kaj spaco, kaj ĉio estas nur punkto en la mezo de eterneco, ĉu Pretervivo ne inkluzivas Ĉivivo? Ĉu la kaverno de Platono ne estas parto de la monto, kiun ĉiuj vidas de ekstere?

Kiel diris Sankta Paŭlo en la verseto 55ª de la ĉapitro 15ª de sia unua Epistolo al la Korintanoj, Ho morto, kie estas via venko? Eble la morto estas nenio alia ol la lupo de Petro en la fama rakonto muzikigita de Prokofiev, sed okazas, ke tiu lupo neniam venos, ĉar ĝi ne ekzistas.


Kajeroj ~ Kajero 132ª ~ En PDF (paĝo 18ª)