Iam oni punis onin ĉe lernejo se oni ne regis gramatikon. Oni malsukcesis la ekzamenon pri Hispana Lingvo kaj poste oniaj gepatroj punis pli-malpli juste, pli-malpli logike, ĉar oni pigris ne studante. Mi memoras, ke dekjaraĝe mi suferis ekzamenon por eniri bakalaŭran studojn, kiun mi fuŝus, se mi eraris dekfoje ortografie, kaj tiukaze mi devintus ripeti kurson aŭ forgesi pri bakalaŭro. Gestudentoj tiam ne estis azenoj, sed homoj, kiuj sciis tion, kion ni studis kaj kiuj —kio estis eĉ pli malfacile— lernis ĉion, kion oni konsideris, ke bona civitano devas scii eĉ dum tiuj tempoj de la diktaturo de Generalo Franko. Tiam ne ĉiuj ni estis egalaj: kelkaj estis pli ignorantaj ol aliaj, ĉar kelkaj laboris pli ol aliaj por scii pli. La celo ne estis scii pli ol la aliaj, sed scii pli. Se la aliaj scias malpli, jen problemo alies, kaj ĉu ni rigardadis lin aŭ ŝin desupre, ĉu ne, jen problemo lia aŭ ŝia, ankaŭ.
Sed nun aferoj jam ŝanĝis, multe. Nun ne estas enirekzameno aŭ pretiganta kurso por eniri Bakalaŭron. Nun tio ne estas infana afero, sed de adoleskantoj, kiuj kredas, ke ili rajtas ĉion ĉar oni naskis ilin sen tio, ke ili petis ĝin, kaj tiel plu. Jes, ne maloftas audi tiun stultaĵon, kiu estas kvazaŭ plendi pro tio, ke oni donacis ion okaze de naskiĝtago, kion oni ne petis, sed naski onin estas pli penige ol ir en vendejon aĉeti ion per mono gajnita per laboro, se ne donita de oniaj gepatroj... Jen respondo mia al tiuj personoj —jes, mi komprenas, ke ne korektpolitika,sed tamen ĝusta—: ulo, se vi ne ŝatas la donacegon de vivo, renoncu al ĝi: memmortigu vi. Neniu devigas vin resti viva. Se vi ne kuraĝas esti kohera, silentu. Aŭ akceptu, ke tio, kion vi diras, estas sensencaĵo, kaj ŝanĝu la situacion, ĉar la vivon, kiun gepatroj donis al vi, ne povos esti donata al vi denove, se vi ĝin malestimas nun.
Kia tedo, ĉu ne? Sed la abomenaĵo kelkfoje kolerigas min, pardonu min.
Kiel mi diris, nun montriĝas, ke ni ĉiuj estas egalaj. La hispana konstitucio de 1978ª diras: La hispanoj estas egalaj antaŭ la leĝo, sen ajna diskriminacio bazita sur raso, sekso, religio, opinio aŭ ajna alia persona aŭ socia kondiĉo aŭ cirkonstanco (Artikolo 14). Alivorte, ili ne povas diskriminacii min pro tio, ke mi estas malklerulo aŭ malsaĝulo, kiu volas nenion lerni. Bone. Sed, kompreneble, ili ne povas akcepti min kiel membron de la advokata asocio, aŭ de la medicina asocio, nek ili povas elekti min sinjoro Universo. Por rajti pri unu el tiuj aferoj oni devas esti edukita aŭ tre bela, io, kion ne ĉiuj havas. Tio, kion ĝi diras estas, ke mi ne povas esti diskriminaciata pro aliaj opinioj, kaj fakte estas publike kaj konate, ke homoj estas diskriminaciataj pro siaj opinioj: oni kalumnias ilin dirante ke ili estas ekstremdekstraj, aŭ (femi)naziaj se tiuj estas nur opinioj, kiujn ili diras, ke oni ne povas respondi per logikaj argumentoj, en klara senhonteco de ad hominem-a atako kiu evidentigas mankon de argumentkapablo kaj do de honesteco ne akcepti argumentojn pli bonajn ol tiuj propraj, kaj evidentigas konfeson pri manko de inteligenteco por ne konsideri ilin. Pritemas gajni la debaton, ne trovi la veron. Kaj, kompreneble, la plej facilaj rimedoj de la malklerulo estas insulto kaj kalumnio. Kaj aferoj plimalboniĝos, ĉar ni havas tiel obstinajn ministrojn, ke ili forigis Filozofion el ĝeneralaj edukaj planoj. Kvazaŭ nacio povus malhavi aferon tiel gravan kiel tiu, kiu instruas vin kiel pensi. La alia fako, kiu instruas vin pensi, estas Matematiko, sed ŝajnas, ke ankaŭ ĝiaj tagoj estas nombritaj... Kaj ĉio por telero da lentoj.
Aliflanke, tio, pri kio la plebo ne klaras, estas diskriminacio. Oni kredis, ke diskriminacii estas diferencigi, igi vin malsama ĉar vi ne estas la sama kiel aliaj, kvankam la leĝo diras, ke ni ĉiuj estas egalaj. Ne surprizas min, en lando tiel abisma –por diri almenaŭ– kiel la nia, en kiu la leĝo estas traktata malrekte por nei la realon: nu ne, sinjoroj, unuflanke ni ne ĉiuj estas egalaj. Cetere: neniuj du homoj estas similaj, eĉ ne du ĝemeloj; ĉar unu estas ĉiam pli bela ol la alia, aŭ pli saĝa, aŭ pli alta, aŭ pli dika..., rimarku, ke eĉ vi mem havas unu kruron iom pli longa ol la alia, aŭ okulon iom pli granda ol la alia, aŭ unu orelo iom pli proksima al la kranio ol la alia, aŭ eĉ unu nazotruo iom pli ronda ol la alia. Ne, ne du aferoj estas similaj en naturo. Kaj inter du homoj hazarde elektitaj, ĉiam estas unu pli obstina ol la alia.
Aŭ uzu kian ajn adjektivon vi volos: ĉiam estos unu homo pli tia ol la alia. Kaj ne estas katastrofo, ĉar diverseco kuŝas en riĉeco. Diskriminacii estas, laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) Oficiala aŭ efektiva apliko de iu distingo inter la loĝantoj de iu teritorio, per kiu oni rifuzas al parto el ili unu aŭ kelkajn el la homaj rajtoj (paĝo 245). Mi, plue, rafinus tiun difinon: diskriminacii estas rifuzi al homo rajton, surbaze de diferenco. Ekzemple, ne lasi homojn voĉdoni en elekto ĉar ili estas nigraj. Aŭ ĉar ili estas malbelaj. Aŭ ĉar ili estas dikaj, aŭ magraj, aŭ ĉar ili fumas, aŭ ĉar ili suferas de aerofagio. Ŝajnas al vi aberacio, ĉu ne? Nu, en kelkaj landoj ili malhelpas voĉdoni, se ili ne scipovas legi kaj skribi. Ĉu tio estas diskriminacia? Ĝi povas esti kondiĉo. Kaj se ili postulas ĉi tiun kondiĉon de ĉiuj, kiuj intencas voĉdoni, ne ekzistas diskriminacio. Alia afero estus, se ili lasus vin voĉdoni dufoje ĉar vi loĝas en difinita kvartalo de la urbo, ekzemple, kaj alikvartalanoj nur unufoje.
Nu, reenante en nian temon, lernejanoj ne plu forlasas mezlernejon kun nur sep ortografiaj eraroj aŭ malpli en teksto de certa longo. Mi vidis nepardoneblajn erarojn en medicinaj raportoj, preparitaj de homoj, kiuj studis dekjaran diplomon, krom antaŭaj mezlernejo kaj bazlernejo, kaj ne plu estas tre malofte vidi ortografiajn erarojn en televidaj subtitoloj kaj eĉ en libroj eldonitaj de sufiĉe konataj eldonejoj. Konataj ĉar ili vendas multajn librojn, ne ĉar ili estas ekzemploj de literaturo, en kelkaj kazoj —kio estus maljuste ĝeneraligi en ĉi tio, kiel en io alia—. Sed, rigardu, oni koleras, kiam oni vidas sensencaĵojn en presaĵo, aŭ diritaj de profesiuloj de la vorto, kiel televidaj prezentistoj aŭ radioanoncistoj, kiam ili diras ion similan kaj nemalhaveblan aŭ ion alian, ĝis la punkto, ke aŭskultantoj kaj vidantoj de tia sensencaĵo. Ili kopias, ĉar ial ili vidis ĝin en televido aŭ aŭdis ĝin en la radio. Ili ne plu memoras, ke bone paroli estas serioze kaj esence por esti komprenataj kaj konvinkantaj aŭ pro multaj aliaj kialoj. Jes, mi supozas, antaŭ ne multe da tempo oni konsideros snobaj tiujn, kiujn postulas bonan gramatikon kaj uzon de lingvo, kvankam tiuj opinioj neniam gravos al saĝuloj. Ĉar ververe la Frenezulo de la Monteto —kiel The Beatles diris— estas tiu, kiu observas ceterulojn de sia altaĵo diskriminacii lin surbaze de tiu profunda nescio, kiu flirtas el ĉiu vorto, kiun ili diraĉas.
Ĉar oni povas esti malklera, sed desaponte estas, ke oni fanfaronas pri tio. Kaj la mal pravuloj estas en la plej alta grado, la kontuma grado de tiuj, kiuj scias, ke io estas malbona, sed daŭre faras tion, tiuj, kiuj persistas en sia eraro pro eksterlingvaj kialoj, ĉi-kaze.
Sed estas aliaj malpli evidentaj eraroj, kiuj instruas homojn paroli malbone de la katedro de la mikrofono aŭ la televido kaj eĉ filmkamerao: la misuzo de frazoj kiel Ĝi estas libro, kiu ĝia aŭtoro naskiĝis en Kordovo, estante ĝusta Ĝi estas libro kies aŭtoro naskiĝis en Kordovo. Mi nomas ĉi tiujn kiuistoj. Aŭ malkiesistoj, ĉar pro malbona parolado, ili finos la altvaloran relativon kies. La kurioza afero estas, ke kiam ili lernas la anglan, tiuj, kiuj faras tion, neniam malhavas de ĝia ekvivalento whose, kiun ili kutime sufiĉe malbone aplikas, ĉar ĝi estas uzata nur ĉe homoj en la bona angla, sed tiam ili ne hontas diri The table, whose leg was broken (la tablo, kies piedo estas rompita), anstataŭ The table, the lego of which is broken (la tablo, la piedo de kiu estas rompita). Mi mencias ĝin ĉar ili tro bone faras en fremda lingvo tion, kion ili devus. fari en sia propra korekte. Freneze, ĉu ne?
Alia malpli evidenta ekzemplo de la misuzo de la parenco estas en frazoj kiaj estas vero, kiun homoj ne komprenas, diable, se la rekta objekto jam estis en tio, kial aldoni tion la? Ĝi nur servas por kompliki la frazon per io jam dirita, ĉar ĝi estas anstataŭ vero, kaj oni denove aldonas tiun vorton per la. Temas pri eraro, kiun oni povas akcepti en la parolo, ĉar eble estas homoj, kiuj ne retenas vorton, kiu estis dirita kelkajn sekundojn antaŭe, sed ĝi estas tute neakceptebla en skriba lingvo, en kiu eblas korekti ortografiajn erarojn. , morfologie kaj sintakse. Sed, ankaŭ, se ĝi okazas en la parolado de profesiuloj, ĝi malplialtigas multe la kategorion de tiuj, kiuj eldiras tiajn sensencaĵojn.
Mi povus daŭre doni ekzemplojn de malbonaj uzoj de la lingvo, kiu apartenas al ni ĉiuj, kaj tial ĉiu povas fari per ĝi tion, kion li volas, sed ene de ordo kiu markas bonan guston, gramatikon kaj la aspiron, ke aliaj uzantoj ili komprenas; sed mi ne volas enuigi vin, kaj ankaŭ ĉar vi mem konscias pri la abomenaĵoj, kiujn multaj el tiuj, kiuj vivas laŭ la vorto, faras kun tio, kio ne estas ilia ekskluzive. Nur ĉar multaj homoj faras la saman eraron, tio ne signifas, ke ĝi ne ĉesas esti sensencaĵo. Se ni ĉiuj postulas, unuiĝintan, bonan uzadon de la lingvo, ĝi eble signifos ion.
Vi bone parolu.