Hodiaŭ funebras mi: antaŭ kelkaj tagoj (la 11an de marto) mortis amiko, kiu redaktis la ĵurnalon, kie mi publikigis artikolojn, VegaMediaPress, de Mursjo. Fakte, ofte mi publikigis tie hispanajn versiojn de artikoloj, kiujn mi jam publikigis en ĉi tiu magazino.
Sed tio jam estas historio! Li subite mortis je la aĝo 61jara, kaj pro stulta falo surstrata. Jes, homo estas plej alta besto sur la mondo, kaj tamen tre fragila: sufiĉas unu bato por rompi nin ĝismorte. Li estis unu el tiuj homoj, kiuj devas fari ĉion, kaj sekve li ne komisiis parton de la publikigado de la ĵurnalo al iu ajn, tiel ke, se li ne povis fari ĝustatempe la tagan eldonon, ĝi aperis poste; kaj tamen pli ol 60 000 homoj legis la ĵurnalon ĉiun tagon. Kaj kio okazas nun, post lia morto? Nu, la ĵurnalo mortis ankaŭ, ĉar ne estas homo, kiu sukcesos eldoni la komunikilon, ĉar mankas paŝvorto kaj atingo al informadikaj rimedoj, per kiuj li eldonis sian publikaĵon.
Eble leganto demandos sin pri tio, kial mi parolas pri tio. Sed la kazo de mia kara amiko —nomita Jesuo, koincide—, estas simila al tiu de Kajeroj el la Sudo:
Kiel niaj legantoj scias, Antonio Marco Botella redaktis la unuajn 29 numerojn de nia magazino. Kiam li sentis sin senforta por daŭrigi la aferon, li petis de ni, siaj legantoj, ke iu okupiĝu pri la perioda publikigado de sia kara revuo. Post kelkaj hezitoj, mi mem volontulis, inter la miloj da legantoj de la magazino. De tiam mi jam redaktis kaj publikigis la sekvintajn 103 numerojn. Mi sentas min forta, almenaŭ por redakti multajn numerojn ankoraŭ..., sed mi estas nur unu homo, kiu povas morti subite —same kiel mia samnomulo, la redaktoro de VegaMediaPress—, kaj tiukaze, laŭ la nunaj kondiĉoj, tio signifus la morto de nia kara magazino, ankaŭ. Se oni serĉas la retejon http://www.vegamediapress.com, oni vidos, ke oni jam deaktivis ĝin, kaj sekve la tuta laboro de mia amiko jam perdiĝis, de la jaro 2012ª ĝis lasta februaro 2024ª.
Ĉu estas solvo por tiu problemo? De kiam mi ekredaktis ĉi tiun magazinon, mi komprenis, ke tio ne estas mia afero, sed la afero de ĉiuj legantoj kaj amikoj de Esperanto kaj Hispanio. Do, estus domaĝe, ke nia magazino mortu kun mi, same kiel VegaMediaPress mortis kune kun ties redaktoro. Kajerojn el la Sudo legas multaj homoj dise tra la mondo, ne nur en Hispanio, do mi petas, ke oni pretu daŭrigi ilin iam en la estonto. Sed tion oni ne povos fari subite el nulo. Mi ofertas lernigi kaj helpi redaktontojn, kvankam mi ne antaŭvidas ĉesi la redaktadon en la ĵusan estonton. Mi jam aĝas 73jare, kaj se ĉio iras normale, mi ankoraŭ povos redakti ĝin dum dek, eble kelke pli da jaroj, sed se estos vicredaktoro(j), kiu(j) povos elpreni la taskon en la estonto, mi kredas, ke esperantistoj dankos pri ties sinsekva agado.
Eble, oni demandos sin pri tio, kio estas Kajeroj el la Sudo, kia ĝi estas, kaj kial utilas, ke ĝi daŭrigos sian aperadon post kiam mi jam malaperis. Nu, ĉi tiu magazino aperis je la jaro 1988ª, kaj de kiam mi ekokupiĝis pri ĝi, je 1996ª, geesperantistoj dise tra la tuta mondo povas legi ĝin tute senpage. Niaj paĝoj neniam estis makulataj de politika aŭ religia eldonaj sintenoj, ĉar ĉiuj, kiu tion deziris, povis publikigi tion, kion ili deziris, ene de kelkaj kondiĉoj pri ĝentileco kaj neinsulto, sed tute libere. Pro tio, ke neniun artikolon oni rifuzis, kelkaj samideanoj ĉesis sian abonon al la magazino, kvankam ili daŭre legas ĝin. Mi eĉ estis forigita de SAT ĉar ili trovis, ke mi ne estis sufiĉe progresema, sed ŝajne tiu progreso, pri kiu ili fieras, estas certe dogmeco kaj netoleremo al alies opinioj. Do, fakte, min forpelis de la asocio pro tio, ke mi postulis, ke oni honoru la Statuton de SAT mem, kiu atentigas kaj malpermesas tiun dogmecon kaj netoleremon! Jes, la homoj, kiuj formis tiaman Plenumkomitaton, kiu forpelis min ne plu oficas, sed la asocio mem neniam sendis al mi senkulpigon kaj inviton reveni en la asocion. Fakte, mi ne kredas, ke mi realiĝos, sed tio pruvus, ke SAT ne plu estas sekteca kaj netolerema, ĉesante ties demagogion. Tio ne utilus al mi, sed al SAT.
Sed mi ne plendu denove pri la aferon, ĉar ĝi ne vere gravas. Justa homo ne havas lokon inter malxjustuloj. Tio, kio gravas, estas la pluvivo de Kajeroj el la udo en la estonto. Sekve, vi, leganto, ĉu vi pretus helpi la pluvivon de nia magazino? Se jes, kion vi bezonos fari decidon? Verki ne estas tiom malfacila, kiel oni povus pensi. Kaj mi helpos vin. Oni ne necesas esti en la sama urbo, kie mi estas. Fakte, oni povus loĝi ĉe la alia angulo el la mondo, kaj tamen, ni kune povus redakti la magazinon, ĝis kiam nova redaktoro povos fari per si mem kaj mi ne plu povos. Tiumomente la nova redaktoro devus trovi kunredaktoron, kiu anstataŭos lin aŭ ŝin por ke la tasko daŭru.
Ĉu oni respondos al tiu mia invito? Se jes, retumu min al kajeroj@gmail.com, mi petas.