Pensigo sago

Vivo kaj verkaro

Estas eraro serĉi vivon de verkisto en ties verkaro. Vivo kutimas esti tute normala, plej ofte. Kaj se ne, ĝi pli ofte ol ne estas trista, mezvalora aŭ obĵetebla. Sed ties verkaro ofte estas bonvalora kaj riĉiga por tiu, kiu legas ĝin.

De tempo al tempo ni lernas needifajn aferojn pri multaj verkistoj: Cervantes estis spi­ono; Dostojevskij, hazard­lu­dan­to; Tols­toj', mis­trak­tulo; Dumas, mal­ĉas­­tulo; Twain, mal­riĉu­lo, kiu ape­­naŭ havis monon por manĝi la tutan monaton; Byron, jupĉa­san­­to, same kiel Lope de Vega; kaj Poe, ebriulo. Tio estas, la grandaj verkistoj iom lamis etike. Tial multaj el ili trairis la vivon piedpinte kaj sen esti rimarkitaj, krom la verkoj, kiujn ili verkis, kiuj se aliaj ŝatas ilin, bonas por ili, kaj se ne, tiam ili restu kiel ili estas.

Ha, mi parolu pri verkisto, kiu kaŝas la homon, sian vivon. Estas nenio memorinda pri li, ĵaluza pri sia privateco. Sed la verko, ha, la verko! Li kiel homo ne povas esti pli fiera! Li tuŝas ĉiujn temojn kun multe pli da majstreco ol tekniko —ĉar foje li faras neakcepteblajn erarojn en alia, sed li pardonpetas pro la profundeco de la duobla lingvo kaj interliniado, kiujn la homo provizas al mi. Ĉar liaj roluloj, kara leganto, ne estas fremduloj: ili estas li, kaj ankaŭ vi, kaj certe mi, kiam ni kredas, ke ni faras la ĝustan aferon nur ĉar ĝi ĉiam estis farita tiel...

Tiuj, kiuj konas lin —la homon— persone dirus, ke li ŝatas aperi, sed neniu vere vidis lin, eĉ ne la gepatrojn, kiuj opiniis lin stulta; nek liaj infanoj, kiuj pensas pri li kiel la malbona ogro en la rakontoj; nek lia edzino, nek liaj amikoj, kiuj vidas lin kiel reflekton de si mem, dum li lasas sin esti amata kaj ridas pri ili ĉiuj de la supro de la monteto de sia frenezo, benita frenezo, kiu permesas al li krei siajn mondojn, en kiuj li trovas konsolon, vere sen iam rakonti aŭ ekvidi sian veran naturon, ĉar —li diras— tio estas io, kio apartenas nur al li kaj estas afero de neniu alia. Tio estas la patro de siaj roluloj.

Kaj li, la homo, leganto, estas nur transskribinto de la fekunda inspiro de la verkisto, de la fabeleco de ties mondoj, de ties revoj, utopioj kaj de la grandega feliĉo, kiujn naskis li.



Kajeroj ~ Kajero 132ª ~ En PDF (paĝo 27ª)