Pensigo sago

La kroŭmbuk' de mia patro

Se mia patro havintus Chro­me­book-on... Spectrum

Liatempe li sukcesis ĝui  Spectrum-on, komputilon kun 16k da memoro kiu devis esti ali­ĝin­ta al te­le­vi­­dapa­ra­to por ke oni po­vis vidi ti­on, ki­on ĝi fa­ras, kaj al mag­ne­to­fono por sto­ki datu­mojn kaj pro­­gra­­mojn. Mu­zi­­ko restis an­kaŭ sur son­ben­­doj kaj vi­nil­­diskoj, kaj ki­no havis nenion komunan kun tiu humila komputilo. Nun por mal­pli da mono ol tiu, kiu Spec­trum valoris (€300  ekvivalentaj al 50.000 pesetoj, duono de bona salajro tiam), tio estas, por nur €200 (malpli ol dekono de nmuna salajro de instruisto) mi aĉetis ĉi tiun Chromebook, per kiu mi skribas ĉi tion, kiu apenaŭ havas 32 gigabajtojn da stokado, tio estas 187 500 fojojn pli da memoro ol tiu respektinda Spectrum, kiu vekis tiom da esperoj en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Mi memoras, ho, jes, mi me­mo­ras, kiel li kantis al mi pri la virtoj de tia aparato, per kiu a­mi­ko jam verkis sian doktoran te­zon, kvankam mi —kiu tute ne vidis ĝin klare— argumentis, ke mi preferas kalkulilon, kaje­ron, libron kaj plumon, kaj eĉ mur­­kalendaron por plenumi la funk­ciojn, kiujn tiu supermo­derna in­ven­to antaŭvidigis. Kaj tamen nun mi estas tiu, kiu skribas kaj el­do­nas librojn kaj revuojn, ki­ujn oni vidas tra la tuta mondo kaj ankaŭ mi spek­tas filmojn kaj pa­gas miajn fak­turojn en eks­ter­landoj danke al ĉi tiu modesta Chromebook, giganto kompare kun la reĝo de komputiloj de la 80-aj jaroj, la unua el ili ĝis ape­ris tiuj, kiuj havis diskon ans­ta­taŭ bendo, kaj tial ĝia opera­ci­u­mo estus nomita DOS, tio estas Disk Operating System, opera­ci­u­mo kun disko.

Nu jes, se mia patro scius, ke mi povus spekti televidon el iu ajn lando en la mondo per aparato, kiun mi portas en la poŝo, per kiu mi povas ankaŭ paroli kun iu ajn en la lando, kiun mi elektas, kaj ke miaj financoj ankaŭ permesus tion al mi..., jes li estus tre feliĉa. Kaj en la ombro de ĉi tio mi demandas min, kion mia filo povos fari estonte, ke mi ankoraŭ ne povas? Kaj mia nepo?

Oni diras, ke teĥnologio estas multe antaŭ nia etiko, sed mi kredas ke ne: homo restas homo, kun pli da aparatoj aŭ malpli, kun pli da teĥnologio aŭ malpli. Estis krimo mortigi iun per makzelo de azeno, kaj nun same krime estas fari tion per kalas­ni­kov. Kio gravas ne estas la teĥnologio, sed la volo de la homo, kiu ĝin uzas. Sed per tek­nologio oni povas fari multon da bono.

Ni faru ĝin pli bone. Hodiaŭ eblas.


Kajeroj ~ Kajero 132ª ~ En PDF (paĝo 13ª)