Pensigo sago

Eŭroptelevida vulpineco

Multon oni diris laste ĉe sociaj retoj kaj ties re­gis­tara branĉo, televido, pri la kanto elektita de la hispana televidkanalo TVE por repre­zen­ti tiujn, kiuj sentas sin re­pre­zentitaj de ĝi en la Eŭ­ro­vi­do-Kantokonkurso; jes kama­ra­do, tiu kiu ligas al la sono de Te Deum in D Major'de Marko Antono Ĉarpentisto (ali­dirite Marc Antoine Char­pentier, ĉar li estis franco), de la 17-a jarcento, kaj do baroka muzikisto, kiel Bach, kvankam ĉi tiu estas konata pro siaj pli ol mil verkoj, dum bona maljuna S-ro Marko Antŭan' estas konata nur pro tio, dan­ke al la televido, kiun ni ĉiuj pagas)...

Marc Antoine Charpentier. Evidentas, ke la franca baroka muziko ĵus menciita valoras multe pli ol ĉi tiu kanto, kiun ni diskutas en ĉi tiu artikolo, ĉar ĝiaj meritoj, ke ĝi fariĝis virala, havas nenion komunan kun la muziko, sed kun la kantoteksto, ĉar ĝi aperas plurfoje iom kako­fona vorto laŭ la normoj de politika korekteco, kvankam la Prezidanto de la Registaro de ĉi tiu sankta nacio ŝajnas aprobi. Estas kiel diri kaĉon, pugon, pison por ke la hipokritaj elitoj de la loko ŝiru siajn vesta­ĵojn kaj la infanoj, kiuj ludas ĉe revolucio, fariĝu ĉam­pionoj de pionira kanto, kiam la sola pisiga afero estas, ke sinjorino diras kun muziko ke ŝi estas vulpina.

Nu jes, rimarku: ne estas la vulpina besto tiu, kiu estas menciata, aŭ se vi volas pli precize diri, la ino vulpes vulpes. Estas eŭfe­mis­mo, pri kiu iu iam pensis por eviti devi diri la vorton putino, kiu malbongus­tas. Mi ne konas la rilaton de vulpino kun sekso, kaj ankaŭ ne scias mi ĉu ŝi estas malĉasta, aŭ ĉu ŝi estas fidela al sia masklo. La hundino ŝajnas ne tia esti, kaj tial la angloj, anstataŭ slut, diras bitch, kio signifas hundino. Kaj la aferoj tiom progresis, ke por aludi al la kompatinda ino de hundo, la angloj hodiaŭ diras ti­un strangan aferon kiel she dog ŝi-hundo, tio estas, hundino, kun kiu oni produktas oksimoron, ĉar dog estas ĝuste virhundo. Socia hipokriteco, mi supozas. Sed nia socia hipokriteco ne malprok­simiĝas. Ŝajnas al ni, eble, ke neante la ekziston de la vorto putino ĉesas ekzisti pu­bli­kaj virinoj, tio estas virinoj, kiuj donas sekson al bezonulo kon­traŭ mono. Tio estas punin­da en ĉiuj religioj, kiujn mi konas ­—kvankam, mi konfesas mi ne konas multajn—­, kaj ŝajnas, ke la aŭtoritatoj volas malpermesi ĝin ekde la komenco de la mondo. En la Regiono de Murcio, sen iri plu fore, ili ĵus malpermesis ĝin por la obla fojo.

Kaj, krome, ĝi estas malbela. Ni ne diru putinon, ni diru malĉastulinon. Sed kiam la eŭfe­mis­mo jam estis tiel identigita kun la publika virino, ni diru ankaŭ ne malĉastulino, sed preferinde sekslaboristino, kio fakte estas tio, kion faras ĉi tiuj virinoj (labori pere de sia sekso), ĉu devigate ĉu —plejofte— ĉar Ili elektas ĝin libere, aŭ eble devigitaj de la manko de laborŝancoj, kiujn ĉi tiu registaro —la nacia kaj ŝajnas ankaŭ la regiona— neas ilin. Ĉu ĝi estas facila elirejo, kiu estas pli malpermesita al viroj? Sed tio ne signifas, ke ĝi estu malpermesita, ŝajnas al mi. Ververe, oni ne devigas iun ajn iĝi putino, aŭ iri kun ili. Tio nomiĝas libera komerco, kaj ĝi estu reguligata, por ke putinoj ankaŭ pagu impostojn, same kiel al ceteraj civitanoj. Ĉu vi ne opinias tiel?

Revenante al surstrata leksi­ko­no, estas diro en la hispana, kiam oni volas ofendi virinon: ŝi estas pli putina ol la kokinoj. Tamen, por aludi al prostituis­tino, neniu pensas diri tiu ajnulino estas kokino, ĉar tiu signifo jam estas kaptita, kaj esti kokino signifas esti malkuraĝa. Kaj putinoj estas ĉio ajn krom malkuraĝaj. Aliflanke, ajnulino ŝajnas esti foje uzata anstataŭ putino. Kiaj afe­roj, ĉu ne?

Eble oni povas iom ofendiĝi, ke mi diras putino anstataŭ hetajro, eskorto, socia laboristino, aŭ eĉ prostituitino. Sed mi kredas, ke oni devas pravigi la uzon de tiu vorto, putino, sen la intenco ofendi, nek kun malestimo aŭ malmerito, por ke, re-prenante la vorton pozitive, la profesio estu pravigata kiel io honorinda. Jes, ni jam scias, ke unu el la plej malbonaj insultoj, kiujn oni povas diri al ni ho-diaŭ, dum jarcentoj, estas nomi iun putinido. Sed tio estas pli manko de kulturo, edukado kaj manko de sentemo ol iu alia. Mi pretendas la uzadon de la vorto putino kiel io honorinda kaj pra-vigas la plej malnovan profesion el la mondo, kiun neniu leĝo, kiel tiu eldonita en septembro de la pa sinta jaro de la aŭtoritatoj de la Regiono de Murcio, povos ekstermi pere de plej eble kiel multaj monpunoj ili metos. Ĉar ĝi respondas al socia bezono ekde la komenco de la homaro. Ĉar ekde kiam virino decidis doni seksajn favorojn kontraŭ io, ni havas prostituadon. Estas kurioze, ke estas tiom da politikistoj akuzitaj pro mal-ĉasteco kun la mono de impostpagantoj, kiel Tito Berni (Onkleto Berni) kaj kelkaj el la akuzitoj en la kazo de la ERE (procedo regulanta maldungon, sekve PRM, espe­rante), sen iri plu, kaj tiam homoj de tiuj samaj partioj —estas pli ol unu, kompreneble— ne nur iras al putinoj kaj drogoj, sed poste havas la kuraĝaĉon provi malpermesi prostituadon. Kva­zaŭ tio eblus.

Eĉ se mi kutime ne emas citi miajn librojn ĉi tie, estas preskaŭ ne­eviteble, ke mi rememorigu al vi pri la dua volumo de mia trilogio ĝuste pri tiu ĉi profesio, riveligante mian opinon pri tiu metio kiel terapion sur la socia nivelo. La trilogio nomiĝas La Malnova Metio, kaj la unua volumo nomiĝas La putinemulo, la dua Umú, la hetajro ebona, kaj la tria, La pandaro feliĉa (oni povas trovi ilin hispane ĉe Amazon. La unua volumo temas pri viro, kiu havas gravan problemon kun virinoj, kaj anstataŭ savi putnon, lin savas ŝi. La dua volumo temas pri kompatinda knabino, kiun oni provas ablacii, sed ŝi sukcesas eskapi el siaj domo, lando kaj kon­ti­nento, tiel lasante la infe­ron por fali en alian, kiun ŝi fi­nas superregi kaj superi, estante ekzemplo de persona pliboniĝo, tiel, kiel vi povos konstati, se vi legas ĝin tute senpage en Esperanto. La tria volumo te­mas pri vera putinido —laŭ­vor­te, ne laŭ­in­sulte— kiu decidas pro­tekti siajn knabinojn en mon­do en kiu decaj homoj faras la maldecon senti sin superaj al tiuj ĉi virinoj ĉar vole aŭ nevole ili dediĉas sin doni seksan komforton al tiuj, kiuj ne povas trovi ĝin aliloke. Jes, mi scias, ke pandari estas krimo. Same estas murdo, kaj tie oni havas tutan literaturan ĝenron, la krim­ro­ma­non, kiu vivas de la krimoj de murdo, rabo, rabado kaj eĉ seksperforto. Sed pandarado ekzistas ĉar la Ŝtato ne protektas la putinojn, sed persekutas ilin.

Tial mi pretendas uzigi la terminon putino, same kiel Valerie May faras en sia libro Putina kaj libera (Puta y libre), kiun mi nun legas kaj kiun mi rekomendas por ke oni konu la alian version, la version de profesiulino, kiu libere elek­tis tiun metion, la plej malnovan el la mondo kaj kiu antaŭis la lan­dojn, kiuj provas ĝin eks­ter­mi el la socio, ĉar kiam tiuj lan­doj ankoraŭ ne ekzistis, la pro­fe­sio de putino estis jam establita en la tuta mondo. Plej saĝaj estis feni­cianoj kaj babilonoj, inter kiuj prosituado estis religia, tiel ke ĉiu honorinda virino devis praktiki ĝin almenaŭ unufoje en sia vivo ­—preferinde en la templo mem— profite al la dioj mem kaj ties sacerdotoj.

Oni eble povas meti pordojn en la kamparon, eble, sed oni ne povos subpremi prostituadon. Ne kun tiom da putinidoj malbremsataj dise tra la mondo.

Estu komprenema, sentema kaj malfermu vian menson. Vi dankos vin mem.


Kajeroj ~ Kajero 131ª ~ En PDF (paĝo 9ª)