Nur en Hispanio povas okazi, ke politiko estas malpli grava ol piedpilkludo. Kaj tiel iras la afero. Ĝi venas de la epoko de Franko, ĉar mi memoras, ke tiam oni povus paroli pri piedpilko, taŭroludado kaj virinoj kun plena libereco. Paroli pri io alia ĉiam kunportis riskon, ĉar ĝi dependis el laŭoj kaj kieloj de la konversacio. Tiel ni alkutimiĝis ekzemple al la cenzuro de filmoj kaj literaturo, kaj ne estis malmultaj el ni, kiuj parolis pri la libroj de la eldonejo El ruedo Ibérico (la iberia taŭroludejo), kiujn ni aĉetis en la sudo de Francio, pri delikataj —por ne diri malpermesitaj— temoj en nia lando.
Jes, estas vero, ke tiam ne estis libereco en Hispanujo, kaj nun ekzistas. Nun ĉiuj povas esti kritikitaj, prave aŭ malprave, sen limoj krom tio, kion starigas la leĝo pri kalumnio. En la lastaj tempoj ni atestis atakojn, kiuj pridubas la honorecon de la Reĝino Proedziĝa de Hispanio kaj de la Reĝo Emerita –kiu laŭdire alportis demokration al ĉi tiu lando– kaj ankaŭ de la Prezidanto de la Registaro kaj ties geministroj. Sed ne timu, mi nek komentos tiun ĉi klaĉon nek diskutos pri ĝi, ĉar mi zorgas pri multe pli gravaj aferoj ol tio.
Hodiaŭ, gesinjoroj, mi ne kritikos la registaron, sed la hispanojn.
Mi volas denove atentigi, ke en Hispanio ne estas demokratio, ĉar ne ekzistas demokratoj. Demokrato neniam konsentus ke la Plenuma Povo kaj Tiu Leĝdona ne estas sendependaj unu de la alia kaj ke ili ne kontrolas unu la alian. Ke la Plenuma nun klopodas tute kontroli la Juĝan, estas, laŭ mi, unu plia anekdoto en tiu ĉi politika reĝimo, kiu karakterizatas per korupto. Ĉar ĝi estas en ties DNA ekde sia naskiĝo.
Hehe, oni diras, ke Hispanio iris de diktaturo en demokration de leĝo en leĝon. Mensogo. Hispanio iris de reĝimo sen politikaj liberecoj en reĝimon de individuaj liberecoj. Nun vi kaj mi povas diri kion ajn ni volos, ĉu prave, ĉu senprave, kaj nenian respondecon oni postulos el ni: ekzistas libereco, kaj ĉiu opinio estas same valora kiel ĉiu alia, almenaŭ el jura vidpunkto. Sed tio estas anekdoto. Jes, oni ne plu iros en mallibe-rejon nur pro diri, ke ministrino estas malbonvestita aŭ krudaĉa, aŭ ĉar ministro estas mensoganto, malĉasta aŭ drogulo. Tio estas parto de nia folkloro nuna.
Sed tio, kio ne estis en la frankisma reĝimo, kaj ankaŭ ne en ĉi tiu, estas kolektiva libereco. Nun oni povas kolekti kelkajn milojn da subskriboj por peti la Kongreson pri justa leĝo pri io, kaj la deputitoj faros ĉion, kion ili volas pri la afero. Aŭ, pli precize, kio eliras el la buŝo de la gvidanto de la partio kun la plej multaj voĉoj aŭ kiu akiras la plej grandan nombron da voĉoj de siaj kolegoj kun sidloko deputita, kaj tamen resti sen respondeco rilate al la hispanoj, kiuj voĉdonis por li aŭ kiuj ne tion faris, ĉar neniu el ili elektis lin. Alivorte: ne ekzistas kolektiva libereco en Hispanio je la jaro 2024ª. Fakte ĝi neniam ekzistis.
Kiel ni permesis tion okazi en Hispanio?
La demando estas oportuna, kaj laŭ mi ĝi havas facilan sed evitatan respondon: ĉar ĉi tie opinioj estas donitaj sen kriterio.
Opinio estas libera, certe, kaj malplivalorigita, evidente. Ĉi tie oni diras ion, kaj se aliaj ŝatas ĝin, ĝi fariĝas universala vero por tiuj, kiuj trovas ĝin oportuna. Tamen, ni konsideru: kio estas la argumento malantaŭ ĝi? Ĉu ĝi estas alia oportuno por iu, ĉu ĝi utilas al ili (eĉ se ĝi estas koste de aliaj), ĉu ne?
La kriterio, aliflanke, baziĝas sur du esencaj subtenoj: scio kaj sperto. Kiam vi volos fari deklaron pri io, vi devos scii pri kio temas, kaj havi sperton pri la temo. Krome, vi devos havi spertojn, kiuj subtenas vian pensadon. Tio, kion opinias la anoj de televidaj klaĉprogramoj, kiuj diras sian opinion pri ĉio dia kaj homa, ne estas la sama kiel tio, kion diras fakisto pri la koncerna temo. Se oni parolas pri leĝoj, juristo estas la homo ĝusta por rakonti al ni pri sia vizio. Se pri ponto, inĝeniero, kaj se pri la Biblio, teologo, aŭ almenaŭ iu, kiu legis ĝin tute, komprenante ĉion, kion ĝi diras. Tial ne ĉiuj opinioj valoras la samon. Se vi havas ĝin dokumentita, ĝi estos pli konforma al la realo. Se ĝi ankaŭ estas via esplorkampo, aliaj devus silenti kiam vi parolas. Kaj inverse. Kaj se tio ne estas la kazo, memoru, ke la plej bona afero estas silenti, sed ne koncedi, krom se la argumentoj konvinkas vin, sendepende de ĉu vi ŝatas tion, kion ili diras al vi, ĉu ne. Kompreneble, oni povas havi sian opinion pri ĉio, sed kun kriterio. Ni revenos ĉi tien.
El ĉio ĉi sekvas, ke opinio povas esti vicaria, tio estas, ke oni povas adopti la opiniojn de aliaj homoj sen pensi, nur ĉar oni ŝatas tion, kion ili diras, aŭ ĉar oni admiras aŭ respektas la homon, kiu ilin diras, eĉ se sensence; sed viaj kriterioj estas ĉiam viaj, krom se ĝi ne ekzistas. Kaj doni opinion sen kriterioj estas ĉiam mankoj de inteligenteco kaj persona penado.
La nuna drivo en Hispanio estas sekvo de tio, ke tiom da homoj sen juĝo voĉdonas sen scii tion, kion ili faras, pro pluraj nedefendeblaj kialoj: pro ideolo-gio, pro simpatio, pro malsim-pa tio al tiuj, kiujn ili ne voĉdo-nis, kaj pro la ega mensogeco de preskaŭ ĉiuj politikistoj, kiuj ja scias, ke ili ne respondecas eĉ se konstateblas, ke ili ne estas laŭ-leĝe tute nerespondecaj.