Bonvolu ridi..., sed ne tro!
Futbala emo
—He!, kiel vi sukcesis havi bileton por la maĉo?
—Danke al mia frato.
—Ho, kaj kie troviĝas via frato nun?
—Hejme, li serĉas la bileton.
Malfruo
—Kial Miĥaelo Delibes malfruis?
—Ĉar li pasintis kvin horojn kun Marjo.
Natura afero
—Filo, ĉu vi scias la ŝercon pri jogurto?
—Ne, paĉjo.
—Jes, tio estas natura...
Vegetala konversacio
—Kion diras cipon al alia cipo?
—Vi plorigos min, kamarado.
Solemo
—Plaĉus al mi vivi en dezerta insulo.
—Ankaŭ al mi.
—Diable! Ĝi ne plu estos dezerta!
Sano
—Via tuso jam pliboniĝis.
—Jes, mi praktikis la tutan nokton.
Muziko
—Kial ne indas diskuti kun DJ?
—Ĉar li emas ŝanĝi la diskon.
Amo
—Mi amindumas kun virino, kiu povus esti mia filino.
—Ho, vi ĉampiono! Kiu estas ŝi?
—Via filino.
Zorgema virino
—Nun mi devas zorgi ne gravediĝi.
—Sed via edzo jam havis vazektomion!
—Ekzakte pro tio.
Divorco
—Kial vi volas divorcon?
—Ĉar mia edzo traktas min kiel hundon.
—Ĉu li batas vin?
—Ne, li volas, ke mi estu fidela.
Ekskuzo
—Amiko Johano, ĉu vi amoris kun via edzino antaŭ vi edziĝis?
—Ne, kaj vi?
—Mi faris, sed mi juras, ke mi ne sciis, ke ŝi estis via fianĉino.