Dankoj
Ĵus vidinte filmeton pri limoj de boneco, laŭ stoikoj, mi konstatas, ke unu el la aferoj pri kiuj ĝi pensigas estas la neceso skribi pri tiuj aferoj pro kiuj ni sentas dankemon.
Kaj mi konkludas, ke mi dankas:
-
Ĉar mi naskiĝis je la mezo de la 20ª jarento, kaj dume vivas je la 21ª.
-
Ĉar Mi vivas en lando kie oni ĝuas pacon dum mia tuta vivo. Miaj gepatroj ne povis diri same, kaj miaj gefiloj..., mi esperu, ke jes.
-
Ĉar mi ne havas ekonomiajn problemojn.
-
Ĉar mi havas familion sanan kaj inteligentan, kiun mi amas kaj verŝajne amas min..., malgraŭ ĉio.
-
Ĉar mia rilatoj al familianoj kaj geamikoj estas sufiĉe bonaj.
-
Ĉar mi havas tempon kaj sintenon sufiĉe bonan por verki pri tiuj temoj, kiujn mi ŝatas. Nun mi jam publikigis 75 liubrojn kaj laboras pri aliaj tri.
-
Ĉar mi ĝuis mian metion kiel instruiston dum 34 jaroj.
-
Ĉar mia kapo regas sufiĉe bone kaj klare por ĉeesti klason por konservado de mia nivelo de lingvoj.
-
Ĉar mi ankoraŭ povas marŝi de 6 al 10 kilometrojn tage.
-
Ĉar mi ankoaŭ opinias, ke boneco savos la mondon.
Pro ĉio tio kaj multaj aliaj aferoj mi dankemas, ĉar mi estas plenplena da vivo.