Redaktore sago

Mensogotoj

Kio estas mensogo?, oni foj­foje povas demandi sin. Ago de mensoguloj, certe. Sed por ke mensogulo povos men­sogi al oni, oni devas esti naiva aŭ tro kredema. Tia ja estas la popolo hispana. Tiom kredema, ke oni dise en la lando kredas, ke en Hispanio vi­vas diversaj popoloj. Kvankam iam, antaŭ jarmiloj, estis diversaj popoloj ĉi tie, tio ja ŝuldiĝis al manko da ko­mu­nikoj inter diversaj hom­gru­poj apartigitaj de altaj montaroj en nia lando. Sed nune ekzistas tre rapidaj kaj efikaj komu­n­ikiloj, kiuj ebligas al tiuj, kiuj deziras komuniki ion kaj al tiuj, kiuj deziras esti komunikitaj, pri tio, kio okazas, pri tio, kiel oni faras aferojn, pri tio, kion oni devas fari por havi bonan, fruk­to­donan vivon.

Tamen, venas homo, kiu diras, ke li estas progresisma, por ke ĉiuj klaku ĉion, kion li faros, sen­rigarde al tio, kiom maloportuna aŭ perversa la ago estas, ĉar ĉion oni devas esti por progreso. Sed ki­o estas progreso?

Certe progreso ne estas diri, ke oni estas progresisma. Pro­gre­so signifas vivi pli bone, pli kom­forte, mankante nenio ne­ce­sa al oni, kaj havante sufiĉe da liber­tem­po por fari tion, kion oni emas fari. Ĉu tion oni havas en nunan Hispanio?

Nun estas inter ni homoj, kiuj diras, ke ne estas bone esti his­pa­na. Eĉ la vorton Hispanion, oni ne devas diri, ke la flago de Hispanio estas nur tualaĉo, ke la himno de Hispanio estas kanto al Diktatoro Franko, ke tiu homo estis malbona kaj perversa, kaj ke oni plej bone ignoru ĉion pri li kaj lia malbonega reĝimo.

Tamen, esence la nuna reĝimo de Hispanio ne estas tre dife­ren­ca ol tiu de Franko, escepte de ti­o, ke tiam oni fieris esti hispa­na, oni atente kantis la nacian him­­non de Hispanio, oni res­pektis la flagon de Hispanio, kaj oni ne mensogis pri nia his­to­rio. Mallonge: oni fieris esti his­pa­no. Sed nun fieri pri Hispanio estas faŝisme, laŭ multaj sentaŭguloj.

Do, sekve Hispanio estas plen­plena da faŝistoj, kaj pro­gre­semuloj —ĉefe tiuj pro­gre­se­muloj, kiuj malbonigas la viv­kon­diĉoj de hispanoj— malman­kas en la lando, kaj ili devus for­lasi ĝin...., je la komforto de la ceteraj hispanoj. Kaj his­pa­noj ne plu devos pagi ilin salaj­roj pro iliaj misfaroj kiel regin­toj. Se ne, hispanoj restos men­so­gotoj.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 131ª ~ En PDF (paĝo 3ª)