Kulturo sago

De arkarta fiero al submarŝipetoj

PugnetoOni laste kritikis min pri la kovrilo de nia numero 128ª, tiu pri balotado kaj nebalotado, plendante, ke la redaktoro de ĉi tiu magazino estas malĝentila, ĉar oni povas ne baloti kaj tamen esti pli ĝentila.

Tamen, tiu kritiko rive­las gran­dan ignorantecon: ti­un signon fa­ris anglaj arkistoj al franca armeo en unu el siaj militoj, la Milito de Cent Jaroj, mon­trante, ke ili an­ko­raŭ havas sian mezfin­gron, kaj sekve ili anko­raŭ povas lanĉi siajn sa­gojn. Oni komprenas kial ili fa­ris tion, se oni memoras, ke francoj for­tran­ĉis tiun fingron al anglaj soldatoj kiam ili kaptis ilin. Arkistoj an­glaj bone celis, kompreneble.

Se oni serĉas en la reto, eble oni trovos aliajn eksplikojn, sed laŭmi ĉi tiu estas la plej korekta. Per tiu signo mi celis diri, ke el ĉi tiu modesta magazino oni ankoraŭ povas lanĉi niajn ide­ojn, eĉ pafi al maljusteco kaj mensogo historia pri Esperanto, labormondo, Hispanio, eĉ ni, por ke vero estu restarigita. Ĉu naiveco? Eble. Sed memoru, ke nur naivuloj atraŭenigis kul­tu­ron, pacon, kaj eĉ la mondon. Ekzemple: Zamenhof kaj Izaak' Peral'. La unua kreis nian mirin­dan lingvon, kiu ebligas al ni paroli kun homoj de kulturoj tiom diversaj, ke ni ne povus per nia aŭ ilia lingvoj; kaj Peral' elpensis submarŝipon, eĉ se siaj samtempuloj ridaĉis al li pro en­vio aŭ aliaj evitindaj kia­loj..., kaj tamen alilandaj regis­taroj pretigis siajn pro­prajn submarŝipojn vi­din­te, ke la aferon oni povas fari.

Estus dezirinde, ke plej­povaj landoj en la mondo decidos apo­gi Esperanton same kiel ili apogis la ideon fari sub­marŝi­pojn. Nur So­vet­unio faris ti­on, sed nur dum la regado de Lenin. Li­a posteulo, Ŝtalin', kom­prenis, ke la komu­nisman kre­don Ru­su­jo ne povus instali en la ceteran mon­don, kaj sekve li forgesis pri Espe­ranto, enkar­ce­rigis aŭ mor­to­­pafis ties gvi­dantojn, kaj ru­si­i­gis sian im­pe­rion.

Tamen, dum restos homoj bon­koraj, kiuj celas komprenigi sin al kaj de alilingvanoj, ni res­tos intermksitaj interne de lingv­im­pe­rioj kvazaŭ ni estus sub­mar­ŝipetoj de bonkoro kaj dezi­ro komuniĝi kun alilandanoj.

Vivu Esperanto! 
Vivu la Interna Ideo de Esperanto!


Kajeroj ~ Kajero 130ª ~ En PDF (paĝo 5ª)