Prezentismo asertas, ke oni ne juĝu pasintajn eventojn kaj personojn per nunaj konceptoj aŭ antaŭjuĝoj. Ekzemple, oni ne povas juĝi islamanojn kiel masklistojn, ĉar ili apartenas al alia kulturo, aŭ al prahistorianojn kiel murdintojn ĉar tiutempe oni ĉu mortigas ĉu mortitas.
Mi tute ne kongruas kun tiu ideo, kvankam mi ankaŭ ne estas tute fremda al tio. Tiu koncepto, prezentismo, ja kongruas kun politika korekteco, kvazaŭ per tio oni povas malkulpigi genocidojn en la pasintaj tempoj, kaj samtempe kulpigi tiujn de la nuna momento; tio estas: oni kondamnu tiujn, kiuj nun faras same kiel oni faris en la pasinto.
Laŭ mia kriterio tio ŝajnas hipokrita kaj dunivela: se genocido estas malbona, oni kondamnu ĝin laŭ la tuta periodaro de la homa historio. Kaino malbone agis kiam li murdis fraton Abelon, eĉ se ne estis leĝo tiame malpermesante tion. Kaj oni vidu, ke Adamo mortigis neniun homon, do eĉ sub la tiama kutimo, Kaino ankaŭ restas murdisto kaj malbenata de Dio. Kaj de ni.
Jes, mi komprenas, ke leganto povas esti ne dikredanto, sed temas nur pri ekzemplo, ĉu vere historia, ĉu mita: la fakto estas same.
Nun ni havas alian sentivecon, kaj de nun ni devas koni kaj prirezoni pasintajn eventojn, tio estas, ni devas opinii laŭ ni, kaj ne laŭromianoj, babilonanoj aŭ ostempuloj. Mi konsentas, ke ni havas nunajn antaŭjuĝojn, kaj nia juĝo ne liberiĝas pri ili, ĉu konscie, ĉu nekonscie. Sed se en dubo, oni povas rilatigi pasintajn eventojn al aliaj pasintaj eventoj, kaj juĝi, kiuj estis pli justaj ol kiuj.
Ni konsideru, ekzemple, la genocido de indianoj, pri kiuj oni akuzas hispanajn konkerintojn de Ameriko. Tiutempe papo Aleksandro 6ª mendis de la regnoj de Kastilio kaj Portugalio la konkero de nekonataj landoj por konvertigi ties landanojn en la veran religion, t.e. kristanan fidon. Tio estis verŝajne logika mendo, ĉar la cetera Eŭropo havis aliajn problemojn —inter ili bati unu la aliajn— kaj la du iberaj regolandoj jam forpelis islamanojn, kiuj ankoraŭ minacis la ceteran Eŭropon el oriento.
Nu, kiel sciate, aliaj povoj eŭropaj, kiel Nederlando kaj Anglujo, forlasis la Vatikanan regon kiam ili deklaris sin protestantaj, kaj estis nur logike, ke ili ne plu devos observi la deziron de la Papo, eĉ pri geografiaj aspiroj, do iom post iom ili provis akiri novajn landojn, unue per pirataj manovroj, kaj poste rekte per konkero. Tiel la Gepatroj Pilgrimaj venis en la orientan parton de Nordameriko, kaj eĉ se dekomence ili estis helpataj de ties jamloĝantoj kiam ili havis malfacilojn, ili ĉiam konsideris, ke indianoj estis subkastaj homoj, se ne bestoj, kiujn oni devas ekstermi por preni la lokon laŭ deziroj de Dio. Eĉ hodiaŭ en Usono oni kredas, ke oni devas profiti ĉion, kion oni povas, kaj ke tio ne estas malbona ago.
Ankaŭ mi ne komprenas kial portugaloj sklavigis indianojn, kontraŭ la deziroj de la mesaĝo de Kristo, vortumigita de la ordono de Papo Aleksandro 6ª. Eĉ se Kristoforo Kolombo, la malkovristo de Ameriko, faris tion dekomence, pro tio oni katenigis lin —interalie— kaj enkarcerigis lin, eĉ se Reĝino Elizabeto Iª liberigis lin tuj, ŝi ordonis al li, ke li konsideru indianojn kiel gefilojn de Dio, kaj pro tio, oni ne povas sklavigi ilin. Ameriko ne estis tiam bieno, sed pligrandigo de la Reĝolando de Kastilio. Tion cetereŭropanoj ne komprenas eĉ hodiaŭ.
Oni povas argumenti, certe, ke preĝistoj kristanaj akompanante konkerintojn hispanajn devigis indianojn brakumi la Eklezion de Kristo, sed tio estas falsa, kiel historio kaj logiko pruvas: dekomence, preĝistoj preĝas, kompreneble, same kiel kuracistoj kuracas kaj prelegantoj prelegas. Tamen estas faktoj, ke:
Preĝistoj kaj monaĥoj lernis la indianajn lingvojn por komuniki sian mesaĝojn al la novaj subuloj de la Ksrono de Kastilio, indianoj de Ameriko, kaj fakte ili verkis gramatikojn, por ke alvenantaj preĝistoj kaj monaĥoj en Amerikon povos paroli kun lokuloj, kaj diri al ili pri la nova kredo. Sekve, kristanoj ne devigis la hispanan lingvon sur la indianojn, male al tio, pri kio oni akuzas nune al konkerintoj hispanaj. Tion diras historio. Sed pri logiko..., ni vidu: kiam hispanoj alvenis en la kontinenton, ili trovis homojn, kies religio devigis ilin manĝi venkitojn —kaj fakte iliaj armiloj vundis, sed ne mortigis pro tio—, kutimo, kiu ĉesis nur pro la alveno de hispanoj en teritoriojn de Mez- kaj Nordameriko, ĉar tio prinaŭzas kristianajn hispanojn. Kaj subite indianoj trovis —pere de ekleziuloj hispanaj— religion kiu diras, ke homo ne manĝu homon, sed homo manĝu Dion pere de religia ceremonio, eŭkaristio. Logiko diras, ke homo preferas manĝi Dion, kiu neniam manĝos homon, ol manĝi homon, aŭ esti manĝata de homo!
Do hispanoj ne altrudis sian religion, almenaŭ ne rekte, al indianoj, kaj konsideris ilin samrajtaj kiel sin mem, laŭordono de la Reĝino de Kastilio de la 15ª jarcento.
Sed tio ne okazis en la landoj konkeritaj de angloj de du jarcentoj poste: sekve, oni ja povas juĝi la misfarojn de angloj en Nordameriko el vidpunkto de 15jarcenta hispana vidpunktoj, ĉu ne? Certe, estas kialoj, kiuj eksplikas tiun diferencon, eĉ se —mi denove avertas— ekspliko ne estas justigo aŭ senkulpigo:
Hispanojn devigis la deziro de la papo —sub peno pro peko— kaj tiusencaj leĝoj de la Reĝino —sub risko de puno, kiel eĉ la unua admiralo de Kastilio mem, Kristoforo Kolombo spertis en sia propra karno—. Sed Martin' Lutero, la patro de ĉiu protestantismo, diris Peku multe, kredu pli, kaj saviĝos vi. Sed fondinto de protestantismo mem, li defendis, ke la fidon oni povas devigi per glavo, kaj fakte li konsilis la germanajn princojn tion fari kaj eĉ militi kontraŭ la Imperiestro, Karlo 5ª, por defendi sian fidon. Post longa milito, oni atingis pacon, kiu deklaris, ke ĉiu subulo hakredonvu la de sia princo!
Tio ne okazis en la sudo de Eŭropo, kiu restis ene de la de tiam nomata Katolika Eklezio. Katolika signifas de tiam Universala, kaj tiu universaleco realigis fakte pro la disvastigo de kristanismo fare de hispanaj religiuloj en Ameriko kaj insuloj de Pacifika Oceano poste.
Protestantoj, sekve, konsideris sin la elektita popolo de Dio, kaj tiuj, kiuj ne honoris sian religion ne rajtas vivi, kaj pro tio ili mortigis indianojn en lando de nuna Nordameriko. Sed atentu, ke angloj konkeris nur la landojn kie kuŝas la 13 plej orientaj ŝtatoj de Usono. Sed post la sendependiĝo de Meksikio (je jaro 1821ª), Usono militis kontraŭĝi (1848ª) kaj konkeris la plej grandan parton de la lando meksika. Se oni rigardas la suban mapon, oni vidos, ke Novhispanio etendiĝis de preskaŭkanado al preskaŭ nuna Venezŭelo, ĉar Nova Granado inkluzivis nunan Panamon, sed Nova Hispanio inkluzivis la tutan ceteran Centroamerikon ĝis Nuna Oregon'.