Oni kutime ne parolas pri morto. Ŝajnas, ke oni vivas dorse al morto, kaj sekve, kiam amiko aŭ familiano mortas, estas grava katastrofo por oni kaj familio onia!
Tamen, oni memoru, ke ni ĉiuj naskiĝis. Jen la nemalhavebla kondiĉo, por ke oni povos morti: nur tiuj, kiuj vivas, povas morti.
Mi vidas, ke ĉiuj kredas pri io, kaj nur ateistoj neas, ke post ĉi tiu vivo (kvazaŭ estus alia!, ili protestas) estos alia vivo, sed ceteraj homoj kredas, ke ekzistas alia vivo, ĉu en Paradizo (aŭ Infero), ĉu oni denove naskiĝos por bruli karmon foje kaj refoje ĝis kiam oni jam meritos iri en Paradizon, ĉu oni nepre iros en sekvantan dimension, ĝis oni finfine unuiĝos kun la Universala Konscienco, ĉu oni nomu ĝin Dio, ĉu alimaniere.
Sed estas strange, ke plejparte da neateistoj agas kvazaŭ ili kredas nenion, ĉar al ili doloras kaj ili plendas, kiam familiano aŭ amiko jam mortis. Ne estas konsolo por ili scii, ke la mortinto jam estas en Paradizo, la sekvanta dimensio aŭ jam renaskiĝis aliloke en la mondo! Ateistoj, tamen, akceptas, ke jen la fino de ĉio, kaj ili ĝojas, ke ili vivas.
Sed kaj ateistoj kaj neateistoj mortos, tio estas la universala vero. Naskiĝi ekzakte vi, leganto, estas tre hazarda afero: Se anstataŭ la spermatozoo, kiu atingis la ovon de via patrino antaŭ la aliaj, alvenus pli frue alia ajn inter la milionoj, kiuj konkuris tiam, ne vi ekzistus, sed iu ajn alia persono. Kaj se via patro ne unuiĝintis al via patrino en tiu ekzakta momento, ankaŭ vi ne legantus ĉi tion nun, ĉu vi ne konsentas? Sed, sekve, ĉiuj, kiuj jam naskiĝis jam mortis laŭ homa historio —he, ni diru, besta historio, ankaŭ—, escepte de tiuj, kiuj ankoraŭ ne mortis..., provizore.
Kiam oni intencas vojaĝi aliloken, oni pretigas sin kaj aliajn aferojn: oni prenas bileton, adiaŭas familianojn kaj amikojn, kaj certigas sin pri tio, kien oni iros kaj kion oni trovos tie. Sed estas ŝoke, ke neateistoj ne pretigas sin kaj konatulojn siajn por tiu vojaĝo, la ĉefa kaj lasta vojaĝo de sia vivo, kvazaŭili neniam faros tiun vojaĝon. Absurde, ĉu ne?
En nia socio oni ne parolas pri morto, kaj tion fari estas konsiderata malbonŝanca kaj maleleganta. Sed mi trovas tiun tabuon stulta: oni nepre pretigu sin. Multaj el ni certe jam oficialigis testamenton, kaj eble ankaŭ Dokumenton pri Lastaj Deziroj, per kiu oni decidas kion fari kiam li aŭ ŝi malbonfartos tiom malmole, ke ne eblos al si paroli por diri sian volon, kaj aliajn decidojn, kiel ekzemple ĉu morti en hospitalo, ĉu hejme, ĉu kion fari kun la kadavro. Ankaŭ kontrakti asekurpolison por ke familianoj ne havos problemojn post la morto. Eble. Sed plej ofte, laŭ mia eltrovo, neniu faras tion. Pro tio mi diras, ke en nia socio oni vivas dorse al morto. Kaj tio estas stulta kaj problemiga!
Mi laste havis kurson unujaran en asocio Metta pri tiuj aferoj, kaj tio venigis min en tre praktikajn konsiderojn, kiujn mi deziras kunhavi al vi, legantoj, se vi ankoraŭ estas kun mi ĉi tie. Mi tion faris ĉar mi jam atingis aĝon el kie mi ofte vidas morton: mankas al mi samideanoj kaj geamikoj, eĉ gelernintoj miaj! Kaj tiu kurso havas allogan nomon kaj enhavon: Kurso Eksperto pri Akompano en la Proceso Morti. Kaj certe morto ne estas subita evento, sed tuta proceso, kiu komencas je la momento kiam oni naskiĝas.
Certe, estas konstruado de persono kaj personeco de kiam oni naskiĝas ĝis kiam oni jam estas plenkreskulo..., ni diru ĉirkaŭ je 25ª jaraĝo. Post tiu aĝo nia korpo komencas difektiĝi iom post iom: nia vidpovo ne estas same kiel antaŭe, niaj organoj ne plu funkcias tiom bele, kvankam la proceso estas tiom malrapida, ke oni ne atentas al tio, ĝis kiam doktoro diras, ke ni devas uzi okulvitrojn aŭ pilulojn, aŭ ke ni devas operaciumi, aŭ ke ni devas eviti kelkajn manĝaĵojn...
Do, por pretigi sin por la lasta parto de nia vido, nia morto, ni devas unue forlasi tiun timon, kiu ni sentas pri ĝi: tio estas naturala, ĝi venos, ĉu oni volos, ĉu oni ne volos. Kevedo, nia literaturisto de la 16ª kaj 17ª jarcentoj, cinike diris, ke morto ne ekzistas, ĉar dum vi estas, ĝi ne estas, kaj kiam ĝi estas, vi ne plu estas. Kaj vere morto ne ekzistas, sed homoj, kiuj mortas.
Kaj konsideru, ke nur tiu, kiu scias vivi, scias morti. Morti, same kiel ĉiu alia afero, povas esti bone farita, aŭ malbone. Ni ĉiuj povas pentri, sed nur kelkaj scias kiel pentri, ni ciuj povas verki, sed nur kelkaj povas verki scipove, ni ĉiuj povas paroli, sed ne ĉiuj povas paroli bone. Sekve, ni ĉiuj mortos, sed ne ĉiuj mortos scipove.
Sekve, kion fari? Ĉu estas akademio por ke oni lernu kiel morti? Eble akompanante mortantojn oni lernos kiel morti bele, klare kaj elegante. Oni perdu timon, kaj akiru ripozon kaj trankvilon pasigi la finan punkton de nia procezo morti, kiu komencis je la momen to, kiam ni naskiĝis.
Sed Esperanto estu senmorta, ni esperu. Ni senmortigu ĝin!