Nu, kiam niaj virinoj vizitas islamajn landojn, oni postulas, ke ili vestu vualon ne ofendi la lokan kulturon..., do mi ne komprenas, ke la registoj de Eŭropo konsilu tion, ĉar se islamanoj venas en Eŭropon, ili devas reciproke respekti niajn kutimojn kaj religion, kaj se ili ne pretas fari tion, ili restu ĉe si. Tio estas justa, ĉu ne? Sed jen la nivelo de la politikistoj, kiuj regas nian landaron, Eŭropo. Pro tio la ekonomia asocio neniam iĝos ununura lando politike aŭkulture.
Aliflanke, ni vivas en materiisma mondo en kiu homoj donas iPad-ojn anstataŭ librojn, kie homoj donas monon anstataŭ kisojn, kie ili deziras unu al la alia bonan tempopasigon ĉe Kristnasko anstataŭ kunhavi feliĉon. Kaj ĉi tio estas malĝusta. Oni volas amuziĝi farante aferojn anstataŭ esti feliĉa senti tiel. Ĉar tiu, kiu trovas feliĉon en si, estas la sola, kiu povas ĝin kunhavi al aliaj.
Antaŭ kelkaj tagoj oni demandis min en la angla klaso, per kiom da mono mi estus feliĉa, kaj mi diris kun la minimumo manĝi kaj dormi ĉiutage. Sed nun mi trovas, ke mi eraris: ĉar eĉ se oni ne havas monon por manĝi kaj dormi, oni tamen povus esti feliĉa. Mi ne estus kontenta dum mi malsatas aŭ sendormas, kompreneble, sed mi estus same feliĉa kiel nun, ĉar feliĉo ne estas STATO, sed maniero scii ESTI.
Kaj dume homoj promesas feliĉon por venonta vivo, ĉu oni gajnu ĝin pere ĉu de bombado, ĉu de mesoj, ĉu depreĝado, senrigardante tion, kie feliĉo kuŝas: je la mezo de via koro! Ne serĉu ĝin ekstere, ĉar ekster via animo estas nur homoj, kiuj serĉas feliĉon tie, kie ĝi ne estas, ili kredas pli pri vortoj ol pri evidento.
Sekve, karaj gelegantoj, mi deziras al vi Feliĉon Kristnaskan kaj ĉian, kaj ĉiam vian. Tiam vi povos kunhavi.