Literaturo pri viro senhonorigante virinon ne mankas en nia lingvo kaj aliaj. Estas tradicio pri tio, kvazaŭ militoj inter seksoj, kaj estas verkoj kiel tiuj de britoj Tomas' Hejŭud, Virino mortigita per afableco, aŭ Vilhelmo Ŝekspiir, Dresado de virinaĉo; ne forgesante la verkon de hispano Tirso de Molina La trompisto de Seviljo, aŭ Dom Juan, aŭ la festumado de Petro, de franco Moljer'.
Tiun lastan verkon uzis W. A. Mozart por komponi sian famegan operon, Don Giovanni (S-ro Johano), je kies fino homo, kiu ĉiam agadis kiel vera demono iris en inferon kune kun sia preskaŭ bopatro, restante la rakonto averto al junuloj pri kien irigas perversa vivo kaj diboĉa konduto.
Je la 19ª jarcento juna José Zorrilla y Moral (Jozefo Vulpineto kaj Moral') estis mendata novan teatraĵon, kaj post nur 20 tagoj, li produktis sian plej faman verkon, unu el la nesenhavajn legadojn en la hispana lingvo, eble la plej faman teatraĵon en tiu lingvo, Don Juan Tenorio (S-ro Johano, kiu tenas). Ĝi premieris en Teatro de la Cruz (de la kruco) la 28an de marto de 1844 kun ne multe da sukceso eble ĉar la geaktoroj estis tro maljunaj por tiuj roloj, Carlos Latorre kaj Bárbara Lamadrid, kaj la sceno mem ne estis tre altkvalita. Tamen, kelkajn tagojn poste, en la ĵurnalo La Laberinto, oni analizis per artikolo la tekston de la teatraĵo, kaj notigis, ke ĝi estis altkvalite poezia, kaj la dramo estis tre efektiva laŭ la sinsekvaj situacioj, kiuj aperis en la verko: dueloj, mortigado, defioj, blasfemado, satana penetrado en monaĥinejon..., nome ĉio, kion oni povus esperi de diablo. Tio emigis homojn viziti denove teatron kaj komencis la grandan sukceson de tiu teatraĵo, kiu daŭrigas ĝis hodiaŭ.
Je 1934ª Cecilio Pineda kaj ties trupo reprezentis la teatraĵon en Teatro Romea, de Mursjo, ricevante grandan sukceson, kaj du jarojn poste, la sukceso ripetiĝis, kaj de tiam la teatraĵon oni ludas en tiu ĉi Teatro Romea je la nokto de animoj, tio estas, la nokton antaŭ la Tago de Ĉiuj Sanktuloj, la 31an de oktobro. De tiam ĉiun jaron oni ludis la teatraĵon ĝis la jaroj 1960ª, ĉar tiu familio Pineda heredis de gepatroj al gefiloj la intereso por aktorado.
Je la jaro 1980ª, tiama urbestro Rafael Méndez proponis al nepo de la fondinto de la aktora dinastio, daŭrigi tiun interesan mursjan tradicion, kaj denove ni havis la teatraĵon en nia urbo semajnon antaŭ la 1ª de novembro.
Sur tiuj fotoj oni povas vidi diversajn bildojn rolitajn de la pranepo de Cecilio Pineda kaj ties trupo, Julio Navarro Albero. Se oni amas teatron, oni povos ĝui la verkon de la 27ª de oktobro ĝis la 1ª de novembro en Teatro Romea de Mursjo.