Ne sukcesis via preferata politika partio, kaj ne estas granda katastrofo. La rezultinta registaro de la lasta balotado ja estas la registaro de ĉiu hispano, ne nur de ties balotantoj. Nun oni devas reiri en siajn aferojn.
Ĉar vere la registaro, ĉu tiu apogita de vi, ĉu de iu alia, ne solvos viajn problemojn. Tio okazas, ĉar deputitoj ne respondecas antaŭ vi, sed antaŭ tiu, kiu metis ilin en la koncernan liston de la partio. Fek' al ili!
Tamen, Hispanio estas multe pli ol tio, kion oni nun vidas. Ni ĉiuj estas Hispanio, certe, sed ankaŭ estas Hispanio la loko, kie ni ĉiuj naskiĝis kaj loĝas (kvankam ankaŭ tiuj, kiuj naskiĝinte aliloke venis ĉe ni kaj gajnis hispanan naciecon pro sia kontribuo al la nacio), kaj ankaŭ estas Hispanio tiuj, kiuj ankoraŭ ne naskiĝis ĉe ni, sed kiuj certe iam naskiĝos. Antaŭ tiuj, ni havas gravan respondecon lasi pli bonajn landon, ŝtaton kaj naciecon ol ni heredis kiam ni naskiĝis. Tio, kion ni ĉiuj faris, faras kaj ankoraŭ faros kun Hispanio estas grava respondeco antaŭ tiuj idoj kaj praidoj niaj, kiuj ankoraŭ venos. Tiel, ke ili ne plu povos kondamni nin dirante: kion vi faris pri mia heredaĵo, paĉjo, panjo?
Nun en Hispanio oni deziras nur vivi plej eble kiel bone, postulante rajtojn kaj privilegiojn, sen atenti al tio, ke ĉiu rajto havas sian koncernan devon, ĉiu privilegio sian antaŭprilaboron —ofte dura.
Niaj gepatroj donis al ni nacion pli gravan en la mondo ol tia, kian ni havas nun. Niaj geavoj donis al niaj gepatroj nacion, kiu restariĝis post terura milito intercivitana. Kaj se oni retroiras malantaŭen en Historio, ni trovos la tempon —antaŭ duonjarmilo—, kiam Hispanio kovris la tutan mondon, ĉar estis hispanaj provincoj laŭ tuta kontinento amerika kaj diversaj lokoj de Oceanio. Sed poste, iom post iom, sinsekvaj generacioj da hispanoj lasis tion perdi pro korupteco —ĉefe— kaj manko da memrespekto kaj neracia miro pri eksterlando, ĉefe eŭropaj ŝtatoj, kiuj neniam ĉesis vundi nin kiel nacion kaj nacianojn, kaj same amerikaj ŝtatoj, kiujn ni provizis per niaj lingvo, religio, universitatoj, hospitaloj, ŝoseoj, eĉ gramatikoj de iliaj propraj indiĝenaj lingvoj, kiujn oni ne perdis, male al tio, kion britoj faris en Prausono. Pri ties krimoj, genocido kaj forrabo neniu ŝajnas memori nuntempe.
Kaj pri turpeco propra kaj troigo de eksterlando, ni perdis tion iom post iom: unue Napoleon' perfide invadis Hispanion, kaj ŝajnante helpi nin kontraŭ la francaj invadintoj, Anglujo detruis grandan riĉecon nian surloke dum la Milito Sendependiĝa je la 19ª jarcento. Dum tiu milito Simon' Bolivar kaj Jozefo Sanmartin' amikiĝis kun angloj, kaj post la sensukcesa atako de la angla floto kontraŭ Bonaero, britoj sukcesis aĉeti ambaŭ povsoifantulojn, Bolivaron kaj Sanmartinon, tiel ke ili perfidis sian monarĥon kaj ankaŭ la nacion, kiu ebligis iliajn ekestojn mem, kaj post terura civila milito, la Amerika Hispanio sendependiĝis de Eŭropa Hispanio por ekdependiĝi de Britio kaj poste de Usono. Grava estas la doktrino de Prezidento usona Monroe: Ameriko (=kontinento) por amerikanoj (=usonanoj). Tia pago por Pensakola!
Eble leganto ne familiara al historio de Hispanio surprizas pri tiuj asertoj, sed sciu, tio okazis pro tio, ke la Konkero de Ameriko fare de hispanoj ne estis koloniigo laŭ la stilo de Britio, Nederlando, kaj eĉ Francio kaj —multe pli malfrue— Germanio: ne estis metropolo kaj kolonioj, sed ĉiu lando de la hispanoj konkerita iĝis provinco de Hispanio, kaj ties loĝantoj, tio estas, indiĝenoj, iĝis subuloj de la sama reĝo kun samaj rajtoj kiel tiuj homoj, kiuj naskiĝis en eŭropa Hispanio. Tio ja estas malfacile akceptebla, mi scias, de homoj, kiuj akceptas, ke blankuloj ekstermis indianojn en nuna Usono fare de britoj kaj usonanoj poste, kaj ankaŭ de la unuaj en Aŭstralio kaj aliaj landoj en la mondo, kaj ankaŭ normaliginte la kruelecon de britoj en Hindujo dum sia regado. Sed tiu diferenco estas facile komprenebla pro la filozofio de hispanoj kaj ceteraj konkerintoj: dum hispanoj konsideris, ke ĉiu homo estas filo de Dio kaj frato per Kristo, protestantoj tiutempe konsideris, ke indianoj estas bestoj, kiuj ne havas homrajtojn. Hispanoj konkeris nekonitajn landojn por disvastigi la veran religion de amo eĉ al malamiko, dum la motoro de la konkerintoj cetereŭropaj estis riĉecavido kaj ekspluato de novaj teritorioj kontraŭ rajtoj de ties enloĝantoj. Nuntempe oni penas lavi tiujn genocidojn kaj forrabojn per tiu nova koncepto, prezentismo, sed la agado de hispanoj tiutempe kaj tuj antaŭe senvalidigas tiun pretendon.
Ja, estis fakto, kiu malebligis hispanojn genocidi —kvankam ne portugalojn—: Papo Aleksandro 6ª komisiis konkerontojn sia agadoj por kristianigi kaj civilizigi la eblajn loĝantojn en landoj trovataj aliloke. Pro tio, ke ĉiu homo estas filo de Dio, hispanoj helpis ilin kleriĝi kaj civiliziĝi, kaj la fakto, ke portugaloj ne faris same estas mistero por mi hodiaŭ, kvanam estas kompreneble, ke malbonaj kristanoj ne ekzistas nur nun, sed tiutempe ankaŭ. Se oni vidas la mapon de la konkeroj portugalaj kaj hispanaj, oni notos, ke dum Portugalio koloniigis nur maldikajn pecojn da tero laŭ la marbordo, hispanoj konkeris dikajn pecojn, de maro al maro, laŭ la tuta kontinento, de la suda pinto al Alasko, inkluzivante 60% de nuna Usono.
Fama indiano Gerónimo parolis la hispanan lingvon, estis katolika kaj oni povas ankoraŭ vidi fotojn de li kun rosario ĉirkaŭ lia kolo.
Bedaŭrinde por indiĝenoj, angloj ne pensis simile: kiam ili ne plu estis katolikaj, sed sektiĝis protestante kiel anglikanoj, ili diris, ke Papo de Romo ne havas jurisdicion sur ili, kaj ili decidis iri en Amerikon, ankaŭ, eĉ se ili evitis la lokojn jam konkeritajn de portugaloj kaj hispanoj, do ili kreis la 13 koloniojn nordoriente de la kontinento, kiuj siatempe, pro tio, ke la Brita Parlamento ne atentis al ili kaj ne donis al ili reprezentecon, decidis sendependiĝi.
La Amerika Hispanio ne havis tiun kialon, ĉar indiĝenoj havis sian Consejo de Indias (konsilantaro de Indianlando), kaj ankaŭ hispanaj vicreĝoj kaj aliaj povaj funkciuloj en Ameriko devis suferi Juĝon da Residenco kiam ili ĉesis en sia posteno, dum kiu ĉiu homo, ĉu indiano ĉu eŭropdevena, povis akuzi lin pro iu ajn afero, kaj se jurio trovis lin kulpa, li suferos karceron, aŭ punon, ĉu mona, eĉ mortopunon. Estas logike pensi, ke se britoj havintus similan leĝon, ili ne povintus genocidi milionojn da indianoj, kion ili fakte faris. Ankoraŭ je la 20ª jarcento, kiam mi komentis al pensilvanano pri tiu genocido, li fiere krietis Jes, ni forbalais ilin, indianojn! Kio ja estas terure, ĉu ne? La memdifinita lando de libereco ne agnoskis rajtojn al indianoj kaj nigruloj, ĝis post la duono de la lasta jarcento! Kvincent jarojn post kiam la hispanoj tion faris.
Bedaŭrinde, ili mem difinis sin kiel misionistoj de Dio, kaj diris, ke sia misio estas koloniigi la landon tiutempe okupata de bestoj, kiuj similas homojn, indianoj. Kaj agis sekve: ili diris, ke la plej bona indiano estas la mortinta indiano, kaj ili uzis ĉiun rimedon mortigi ilin pere de maljustaj militoj kaj aliaj troigoj, tiel ke la indianoj restantaj hodiaŭ loĝas en rezervujoj. Mi mem aŭdis usonanon plendi antaŭ kelkaj jardekoj, ke estas skandalo, ke la registaro de Usono devas pagi al indianoj pensionojn! La fakto, ke nuna Usono forrabis la landon al ĝiaj originaj loĝantoj neniam venis en lian kapon...
Tio ne okazintus, ververe, se Hispanio povintus konkeri la tutan kontinenton antaŭ ol britoj aperis en Nordameriko, sed oni devas miri, ke tiun prodaĵon, konkeri plej grandan parton de tuta kontinento, faris nur kelkaj dekoj da miloj da homoj de unu nacio, Hispanio, kiu popolis tiutempe nur 5 milionoj da homoj.
Kaj hodiaŭ multaj homoj en Sudameriko honeste kredas, ke Hispanio forrabis ties riĉecojn kaj mortigis iliajn pragepatrojn, senrigardante la evidentan fakton, ke se tiu estus vera, neniu indiandevena homo ekzistus hodiaŭ. Fakte tiuj, kiuj rabis kaj murdis indianojn en Sudameriko estis la ankoraŭ nomataj liberigantoj, Bolívar kaj Sanmartin' kaj ties sekvantoj, ĉar fakte indianoj luktis en la flanko volante resti Hispanio, ĉar la hispana reĝo ne povis sendi armeon protekti tiujn provincojn, ĉar hispanoj eŭropaj estis okupataj forpuŝante francojn napoleonajn tiam. Kaj ankaŭ ili, indianoj, timis, ke kiam ili ne plu estos hispanoj, ili ne estos civitanoj normalaj, kio fakte okazis tuj post sendependiĝo.
Tiel, perdante hispanecon, Sudameriko perdis dececon kaj homsentojn, ĉar novaj sudamerikanoj de arterfaritaj nacioj mortigis milojn da indianojn, kaj nun laste oni agnoskis ties rajtojn, sed registaron sudamerikajn nunajn ne kompensis restantajn indianojn pro tio, same kiel Usono ankoraŭ ne faris.
En Usono la unua interrasa geedziĝo ne estis laŭleĝa ĝis 1964ª, kvin jarcentojn post tio, kio okazis en Sudameriko, kiam ĝi estis Hispanio.
Kaj nun multe da homoj laŭ la mondo kaj —kio estas pli vundige— en Hispanio kredas ke hispanoj faris la samajn krimojn kaj amasmurdadon, kiujn britoj, nederlandanoj kaj francoj faris en Ameriko kaj Afriko. Sed oni memdemandu kiam ekstariĝis la unua usona universitato —kelkajn jarcentojn post tiu de Meksiko (kiam ĝi nomiĝis Novhispanio), ekzemple—, kaj kiom da universitatoj, hospitaloj kaj ŝoseoj faris britoj kaj ceteraj eŭropanoj en tiuj landoj, kiujn ili konkeris kaj ekspluatis.
Oni povas sindemandi, kial la rolo de Hispanio en la mondo hodiaŭa estas tiom diskreta, tute ne staranta, se hispanoj ĉiam preferis interkonsento al milito, sed la respondo estas, laŭ mi en la politika klaso: Hispanio estas nobla popolo regata de mizeraj gvidantoj. Ni vidas hodiaŭ, ke prezidento Sánchez celas barakti kun krimulo Puĝdemont' interkonsento por konservi sian postenon, klare kontraŭ la intereso de hispanoj. Kaj tion ne kritikas multaj hispanoj. Ili kredas, ke Sánchez faras ion por nia intereso, anstataŭ por tiu sia kaj nur sia. Aliflanke staras aliaj hispanoj, kiuj vere timas respublikon.
Ili ne volas, ke respubliko venu en Hispanion. Ververe nia historio ne parolas tre brile pri la du memdifinitaj respublikoj hispanaj. La unua tute ne funkciis, kaj kelkaj partoj de Hispanio emis sendependiĝi dum la unua. La dua forrabis civilajn rajtojn al disidentoj pro tio, ke ili estis dekstremaj aŭ tute ne revoluciaj. Multaj murdoj okazis dum la Dua Respubliko sen tio, ke la Registaro persekutas la murdistojn, kaj sekve militistoj devis stari kontraŭ la manko da ĵuro en la hispana socio.
La maldekstra diktatoreco malvenkis la militon, kaj dum kelkaj jaroj poste ili sendis armitajn bandojn nomumitajn kiel makis' murdi selektivajn celojn, sed la Civilgvardio finis ilin surloke kaj ankaŭ la Komunisma Partio de Hispanio ĉesis apogi ilin pro politikaj kialoj. Kaj pro tio, ke ili malvenkis kaj milite kaj socie —la hispana popolo jam havis sufiĉe da malpaco— ili plendas de tiam, ke ili havas moralan superecon, ĉar ili malvenkis militon antaŭ brutaro, kiu ne estas progresiva kaj liberecdefenda, kiel ili mem plendas, ke ili estas.
Bedaŭrinde por ili, ĉie en la mondo, kie komunismo sukcesis, libereco mankas, kaj ankaŭ ekonomia bonfarto kaj progresoj sociala, scienca aŭ homrajta. Kaj tio senvalidigas tiu mempropagando pri tio, ke ili estas progresismaj kaj defendas rajtoj de laboristoj. Necesas esti blinda por ne vidi tion. Bedaŭrinde, al Hispanio malmankas blinduloj...
Nuntempe ni havas konstitucian monarĥion en Hispanio, kiu garantiis preskaŭ perfektan pacon dum 45 jaroj. Ĉu tio signifas, ke monarĥio estas nia plej bona politika sistemo? Nu, laŭ mi plibonas..., respubliko! Sed ne maldekstra respubliko, sed ĉies respubliko.
Atingi tiun celon necesas, ke oni havos konstituantan balotadon por elekti deputitaron, kiu prilaboros novan konstitucion kie civitanoj, ne partioj politikaj, havos la povon. Sekve, mi pledas por Konstitucia Respubliko.