Beletro sago

Fulmo neĉesanta

Miguel Hernández.La urbodoma registaro de Madrido decidis laste for­vi­si la versojn de nia poeto Mi­guel Hernández de la ceme­te­rio de La Almudeno. Laŭ mi ti­u arbitracia decido estas kon­traŭkultura kaj malopor­tu­na, kaj sekve mi decidis eter­ni­gi ilin ĉe la paĝoj de nia Kajeroj el la Sudo.

La forprenitaj versoj estas jenaj:

Elegio (fragmento)
Al mia ĝardeno kaj figarbo
per l' alta skafald' de floroj
revenos ci,
kaj birdos via abelhejma anim'
per anĝela vaks' kaj labor'.

Revenos al krada lulkant'
de enamiĝintaj gekampanuloj ci.
Kaj heligos la ombron de miaj brovoj ci,
kaj cia sango iros ĉiuflanke
disputante vian amatinon kaj la abelojn.
Via koro, jam eluzita veluro,
voku kampon de brilantaj migdaloj
mia avida voĉo de amo.
Al la flugilhavaj animoj de la rozoj
de la migdalarbo de kremo mi postulas vin,
ke ni devas paroli pri multaj aferoj,
anima geamiko, kunulo



[Elegía (fragmento)
Volverás a mi huerto y a mi higuera
por los altos andamios de las flores
pajareará tu alma colmenera
de angelicales ceras y labores.
Volverás al arrullo de las rejas
de los enamorados labradores.
Alegrarás la sombra de mis cejas,
y tu sangre se irán a cada lado
disputando tu novia y las abejas.
Tu corazón, ya terciopelo ajado,
llama a un campo de almendras espumosas
mi avariciosa voz de enamorado.
A las aladas almas de las rosas
del almendro de nata te requiero,
que tenemos que hablar de muchas cosas,
compañero del alma, compañero.]


Kajeroj ~ Kajero 129ª ~ En PDF (paĝo 14ª)