Ĉi tiu estas rakonto pri pereo. Ŝipoj estis dum multaj jarcentoj la sola perilo transiri la maron por komerci, trovi pli bonan vivon, aŭ eĉ nur distri sin. Sed iom post iom multajn el tiuj aferoj, ĉefe la lasta, oni ne plu faras per maro, kaj aviadiloj anstataŭis ŝipojn, ĉar ili estas pli rapidaj, komfortaj kaj malmultekostaj. Sed ankoraŭ restas homoj, kiuj havas monon kaj tempon, kaj aldone kelke da aventura spirito, kaj ili ankoraŭ trovas plezuron navigi per longaj krosoj, pro sia emo koni novajn landojn, aŭ almenaŭ sperti subfleksiĝon pozitivan kaj negativan, tio estas, tiun movon, kiun ŝipoj havas fleksiĝante pro puŝo de ondoj kun diversaj fortoj je siaj ekstremaj kaj meza partoj. Tio okazigas movon specialan al tiuj, kiuj, kiel Eŭstakjo, ŝatas legi kuŝante sur sia ŝiplito, sub taglumo, kiu envenas lian kajuton pere de rondfenestreto. Tie li izoliĝis el ŝipaj bruoj, pere de subsinmetiĝo en legadon.
Sed la trian tagon de lia kroso al Novjorko subite li levis sian rigardon el sia libro, neaparta verko de Emilio Salgari, Malbenata ŝipo, kiu rakontas la travivaĵojn de Papa Catreme. Tiom absorbita li estis en legado, ke kiam li finis legi, li pensadis pri ĝi..., ĝis kiam li subite konsciiĝis pri tio, ke li ne plu aŭdas la bruon de la motoro de la ŝipo, kaj ankaŭ de aliaj homoj. Li aŭdas nenion ajn! Li ekstaris per salto, lasante la libron sur la lito. Li vestiĝis rapide kaj eliris la kajuton. Li trovis neniun surŝipe. La ferdeko klinis iomete maldekstren. Li venis al rando kaj vidis fore aron da boatoj kun homoj ene. Li turniĝis al la loko, kie li vidis ilin pendi kelkajn tagojn antaŭe: estis nenio tie. Kiel eblas, ke oni sukcesis forlasi la ŝipon sen tio, ke li konstatas? Ĉu homoj ne kriis, ploris..? Jes, li estis kun Emilio Salgari, ekzakte kun Papa Catreme, kiu rakontis al li pri sirenoj kaj malaperintoj en la maro. Eble oni laŭtkriis, kaj li ne aŭdis ilin en sia kajuto, tute izolita el ekstera mondo, absorbita en sia legado. Nun li kredas memori, ke li aŭdis la ŝipsirenon, sed li kredis, ke temas pri imagopovo sia. La ŝipo nun klinas pli: dudek gradojn baborde. Li rigardis, senhelpa, kaj trovis nenion, eĉ ne unu boateton, eĉ simplan savringon.
Ĵusmortonta estas mi, li diris al si mem. Li malbonfartis pro tio, ke li ne konstatis, ke du mil homoj forlasas la ŝipon. Al neniu mankis li. Li ĉiam vivis sola. Nur kun siaj fikciaj roluloj. Ili vere ne ĝenas min, li pensas. Kaj li rigardis la proksimiĝantan maron. Subite la ŝipo klinis malantaŭen, levigante sian pruon al ĉielo, kaj tiam okazis surpriza afero: la ŝipo, tute vertikala, komencis submariĝi, sed subite ĝi haltis. Li premas la gardrelon kaj preskaŭ pendas el ĝi dum seĝoj kaj aliaj objektoj ne fiksitaj al planko jam falis en maron aŭ la internon de la ŝipo, sed ĝi haltis en sia vojaĝo al profundo, kaj nun, ĉar pli da akvo venis en la internon, ĝi denove prenis horizontalon, malrapide. Tiam li vidis ĝin: ŝarko naĝas kelkcentmetrojn for de la ŝipo. Ŝajnis, ke ĝi venas al rendevuo.
Almenaŭ mi ne mortos malrapide, li diris al si. Nun li jam povas stari denove.
Li turniĝis. Tie, nur unu metro for de li, estis malalta viro, senhara, kun melonĉapelo.
Vere, tie estis la boateto. Sed ĝi estis tro peza, por ke li povus porti sur la akvon.
Kaj li ne plu sciis pri la hometo. Li laboris per la remiloj dure, ĝis kiam li vidis sin preter la loko, kie li vidis ŝarkon. Li malproksimiĝis el ŝipo sen perdi ĝin el lia alrigardo. Oni diris la li, ke kiam ŝipo submariĝas, ĝi povas kapti proksimajn objektojn, kiel lian boateton, kaj suĉi ilin suben. Sed la ŝipo ne tute subakviĝis. Kiam ĝi ĉesis submariĝi, lia centra, plej alta parto, staris super la marsufaco. Sekve ne estis akvokirlo, kiu dronigus lin. Kelkajn horojn poste li vidis formon mincan ĝuste antaŭ li, sub la loko, kie suno ŝajnis esti. Pere de multe da peno li finfine atingis insuleton kelke da kilometrojn larĝan. Li iris en la plej altan lokon, kaj de tie li vidis kelkajn aliajn boatetojn, kiuj eliris la ŝipon antaŭ li, sed ili vagadis sencele. Li prenis kelkajn herbaĉojn kaj iom da brullignon kaj pere de fajrilo, li faris multe da fumo, kiu gvidis la aliajn ŝiprompulojn al li. Malfeliĉe por ili, ekis ŝtormo, kaj ondoj levis kaj mallevis la boatetojn, ĝis ili renversis unu post la alia, kaj ili ĉiuj malaperis. Neniu restis. Li estis la ununura supervivulo. Eĉ ne unu animo savis sin. Ĉar tiu lia ankaŭ estis perdita.
Sed diabloj ne ekzistas, li diris al si mem. Sekve, kiu estis tiu kompatindulo, kiun mi trovis sur la ŝipo?
Respondon trovis li kelkajn tagojn poste, dum li mortas pro malsato, ĉar estis neniu manĝaĵo sur tiu insuleto. Li aŭdis la bruon de paŝoj kaj levis sian rigardon: tie estas la hometo.
Kaj fiksante sian rigardon sur tiu ulo tiom karakteriza, li sopiris lastfoje en sia vivo.
Kelkajn minutojn poste ili ambaŭ estis en Infero.