Oni vivas atentante nur ĉitien kaj nunen, kaj oni diras, ke tio estas la taŭga afero fari.
Tamen, fojfoje forpasas geamikoj niaj, elstaraj esperantistoj, kiel Ĝordano Moja, Jozefo Ludoviko Pérez Óvilo, plej kormola Jozefo María Bernabéu..., kaj nun Aŭgusto Kaskero. Oni funebras ilin, kaj memoras pri tiu bono, kiun ili faris por Esperanto kaj por tiuj, kiuj vivis apud ili. Fojoje oni forgesas erarojn, kaj asertigas agrablajn atingojn tiesajn.
Mi memoras, ke mi konis lin dum la Kongreso de Valensjo je 1993ª, kiun li mem organizis. Estis tiu mia unua kongreso universala, kaj danke al li mi havis la ŝancon prelegi antaŭ centoj da homoj pri unu el miaj plej mirataj homoj: Fernando Sors, famega gitaristo hispana de la 19ª jarcento. Jarojn poste estis malbonfarto inter esperantistoj de ĉiparto de Hispanio kaj la centra oficejo de Madrido, kaj mi memoras, ke Aŭgusto agis kiel bonkora peranto... Sed ni ne parolu pri tristaj aferoj.
Aŭgusto Kaskero estis unu el tiuj homoj havindaj en nia Esperanto Movado. Li multe agis por Esperanto, ĉefe pri instruado de nia lingvo kaj kongresorganizado. Li ankaŭ estis Prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio de 2005ª ĝis 2008ª kaj poste li ankaŭ estis Prezidanto de VEF, Valensja Esperanto Federacio.
Mi rifuzas kredi, ke li ne plu estas en Esperantio. Mi havas la konvinkon pri tio, ke li ankoraŭ instruas kaj praktikas Esperanton en la Mondo Preterviva.