Redaktore sago

La voĉo de sia mastro


Prezidento Petro.Estas malfacile verki redak­to­ran artikolon sufiĉe an­taŭe, ĉar hispana politiko evo­lu­as rapide kaj dinamike.

Antaŭ nelonge S-ro Alberto Nunjez Fejĥoo prezentis sian kan­di­datecon al ofico de Pre­zi­dento de Hispanio, sed li ne ha­vis sufiĉe da voĉoj en la his­pana parlamento, kiun oni no­mas Kortes, kaj nur hodiaŭ oni eksci­is, ke la Reĝo de Hispanio pre­zen­tas nun la kadidatecon de Pe­dro Sanĉes, la ĝisnuna Pre­zidento Funkcianta, por balo­tado en la ĵusa estonto.

Oni diras, ke li sukcesos ĉifoje, ĉar estas multe da baraktado inter li kaj la sendependismaj par­tioj, kiel Maldekstro Res­publika de Katalunio, Unui­ĝin­taj por Katalunio, Bildu, Vaska Maldekstro kaj Bloko Naciisma Galega, aldone al SUMAR, kiu vere estas aldono de maldekstraj partioj, ĉefante inter ili la Komu­nisma Partio de Hispanio kaj PODEMOS mem, kiun SUMAR anstataŭas.

Multajn aferojn oni diris pri la ĝisnuna politika etoso de His­pa­nio. Oni eĉ diris, ke la Reĝo mem ne povas ne proponi S-ron San­ĉeson, ĉar alimaniere li de­vus abdiki, dum aliaj diris, ke la Reĝo ja povas rifuzi tion, ĉar la leĝo ne diras al Li pri tio, kiujn regulojn li devas obei por pro­po­ni kandidaton. Fakte, se oni ri­gar­das la Hispanan Kons­ti­tu­ci­on, tie oni povas legi nur, ke la reĝo proponos kanditaton, kiun la Parlamento devas baloti. Kaj se pasas du monatojn sen favora balotado, oni devas ripeti la po­po­lan balotadon. Sed Filipo 6ª hodiaŭ ne estis kuraĝa. Li sekvis tradicion neskribitan, kiu emi­gas lin proponi tiun, kiun oni balotos verŝajne favore. Sed tiun favo­ron li devos pagi: amnestion por krimulo Puig­demont, kiu pu­­ĉis je 2017, kaj an­kaŭ referendumon por sen­de­pe­­digi Katalunion kaj an­kaŭ Vaskolandon en la estonto. Ali­­flankte, SUMAR postulas pli­altigon de la bazan salajron por laboristoj, kaj aliaj aferoj. Entute, restos neniu loko por politiko socialisma.

Sed plej utilo por Hispanio estus, ke kaj PSOE kaj PP inter­konsentos registaron por solvi la gravajn problemojn de His­pa­nio. Tion ŝajnas, ke Sanĉes ne vo­las. Li povos daŭrigi sian vi­von kiel milionulon kaj fari tion, kion oni devigos lin fari.

Same kiel la hundeto de Sro Edison, inventinto de gramofo­no: eĉ se li ne vidos el kie venas ĝi, li devas starigi siajn orelojn por aŭskulti la voĉon de sia mastro.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 129ª ~ En PDF (paĝo 3ª)