Pensigo sago

Preterreala kongresoPreter ĉi tiu realo estas..., kio?

Antaŭ kelkaj tagoj mi ĉeestis la kongreson Más Allá 8ª (Preter tie), kiu daŭris nur tagon kaj duono: sabaton 10an kaj dimanĉon 11an. La celo de la kongreso estas mistero, kaj per tio, oni komprenas Neidentigitajn Objektojn Flugantajn (hispane dirite OVNIs), mortintojn kaj nemortintojn (vampirojn), kaj ĉian alian aspekton de realo nedifinita.

La kongreson organizas Antono Pérez kaj Jozefo Antono Martínez de antaŭ pli ol 10 jaroj (ĉiun jaron krom tiuj pandemiaj), direktoroj de la programo Némesis en Radio Inter, alidirite Kanalo 8ª.

La unuan prelegon diris Jesuo Kaĝeĥo, sufiĉe konata komunikisto, kiu estas konata pro siaj rakontoj finaj, kiuj aperas en programo de radioĉeno SER (hispana societo de radiodisvastigo) La escóbula de la brújula (la balailo de la sorĉistino, laŭ netradukebla vortludo); kaj temis pri la solvo per sciencaj rimedoj de historiaj enigmoj, kiel ekzemple kiel mortis Tutankhamon, aŭ ĉu Kristoforo Kolombo estis hispano ĉu italo.

Interesaj estis ankaŭ la prelegoj pri vampiroj kaj tio, kio atendas nin je la alia flanko de la morto, diritaj de Lorenzo Fernández kaj Laura Falko' respektive. Ili du ankaŭ kondukis sian programon La nevidebla Kolegio de la kongresejo mem, kiun ili elsendas regule per radio Ondo Nula ĉiun semjanon, kaj kiun oni povis aŭskulti per tiu ĉeno la 22an de junio 2023ª.

Alia grava ero estis la rakonto de S-ino Próspera Muñoz, kiu spertis rendevuon kun du eksterteranoj en sia bieno en urbeto Jumilla (pron Ĥumilja) je 1947ª, dum kiu ili donis al ŝi gravan mesaĝon por homaro.

La kongreso estis sufiĉe grava kaj interesa, kaj la prizorgantoj jam anoncis la ekorganizon de la 9ª eldono por junio 2024ª. 

Legu pli ĉe ties retejo:

 http://www.congresomasalla.com




Kajeroj ~ Kajero 128ª ~ En PDF (paĝo 9ª)