Ĉijare oni povos voĉdoni ne je decembro, sed je julio, pro la persona decido de unu homo: la Prezidento de la Registaro de Hispanio.
Ŝajnas, ke ne plaĉis al li la rezultoj de la lastaj balotadoj kaj aŭtonomaj kaj urbaj en Hispanio, kaj nun li decidis venĝi tiun ofendon, kiun la loĝantoro faris ne voĉdonante lin kaj iajn politikojn. Sed tio estas nur unu grado pli en lia koncepto, ke Hispanio apartenas al li.
La afero, ke la prezidanto de Hispanio la tutan povon en siaj manoj estas fakto, sed ankaŭ la certigo pri tio, ke ne ekzistas demokratio en Hispanio. Fakte ĝi neniam ekzistis, kaj eble neniam venos. Ni suferis —laŭ historio— absolutismajn reĝoj, eleksterlandajn invadojn, kruelajn militojn, kaj multe da koruptaj kaj stultaj regantojn. Ili agis kvazaŭ la lando apartenis al ili. Sed tio ne plu validas.
Hispanio apartenas al hispanoj. Tio ŝajnas evidentaĵo, ĉu ne? Kial proklami tion nun? Nu, Diktatoro Franko diris iam, ke Hispanio apartenis al li pro tio, ke li venkis la militon. Sed Sánchez venkis neniun militon, cu? Anstataŭ, li perfortis la Hispanan Konstitucion, kiel la Tribunalo diris antaŭ nelonge. Dum la pandemio li proklamis Alarmstaton, sed fakte la disponoj de la Prezidento estis reala Sieĝstaton. Kaj tio estas kontraŭleĝa. Iama diktatoro Franko faris simile —li proklamis leĝojn kaj agis senlime—, sed li diris, ke li ne estas demokrato.
Prezidento Sánchez, male, proklamas, ke li defendas
demokration. Ankaŭ li diras, ke li estas progresemulo, kaj ke
se ekstremodekstro venkas, venos katastrofo, kaj niajn rajtojn
oni forprenos. Sed mi demandas, kiu defendos niajn rajtojn el
Prezidento Sánchez...