Politiko sago

MEMORUEsperanto, lingvo revolucia

Kvankam mi konsilas ne tion fari, se vi estas konscia civitano, kiu komprenas, ke vi bezonas baloti, ne kuraĝu fari tion sen legi la programojn de la koncernaj partioj, tiel ke poste vi povos plenrajte aserti ĉu la venkinta partio mensogis, trompis, ĉu plenumis tion, kion ĝi promesis. Jen la lokoj, kie vi trovos la ĉefajn programon:

  1. Popola Partio: 112 paĝoj.
  2. Partio Socialisma Laborista Hispana: 272 paĝoj.
  3. SUMAR: 185 paĝoj.
  4. VOX: 177 paĝoj.

Ni pridiskutos la rezulton de la balotado je la venonta numero.


Kajeroj ~ Kajero 128ª ~ En PDF (paĝo 24ª)