Sanigaj murdoj sago

Orfeo en la inferoj

masko Ni pridiskutis la temon ad nauseam: ĉu ni tuj finos ĝin, ĉu iom post iom? Helena kaj mi fariĝis tre proksimaj, preskaŭ nedisigeblaj.

Tiun posttagmezon El Antro estis plenplena. Heleno venis viziti min, kaj ni babilis inter miaj servoj. Kiam ŝi laciĝis pro propono kaj salutado de mal­no­vaj amikoj, ŝi venis al mia flanko de la drinkejo por helpi min.

«Ĉi tio multe ŝanĝiĝis», ŝi diris al mi.

«Ne vere. Mi nur metis kel­kajn afiŝojn kaj fotojn, kaj mi forigis du ilin, kiuj estis ŝiritaj».

«Ne, ne tial mi diris tion: la prezoj de la trinkaĵoj nun estas pli multekostaj».

«Jes, tion faris la estro, kiu estas monavida».

«Nu, ĝis homoj laciĝos kaj ĉesos veni ĉi tien».

«Ni esperu, ke ne... aŭ al­me­naŭ, ne baldaŭ».

Kiam la afero estis pli densa, kiam oni apenaŭ povis moviĝi ene de tiu loko, Helena iris hej­men. Ĉio ĉi senkuraĝas min, ŝi diris al mi. La loko estis vasta, sed nesufiĉa por tiom da homoj: estis pli ol ducent homoj tie, ĉiuj starantaj, ĉiuj babilantaj, ĉiuj konsumantaj. Ili jam faris du el la spektakloj, kiujn ili faras per nodoj, per vipoj, per kaĝo...

La rioĥa vino finiĝis, kaj mi malsupreniris al la kelo por ricevi pli.

Tion mi diris al inspektoro Gonzálvez, kiam li du monatojn poste demandis min. Ĉar kiam mi estis en la kelo, ankoraŭ malfermante la pordon por serĉi la keston, kie estis la vino, mi sentis, ke la planko vibris sub miaj piedoj kaj granda truo malfermiĝis sur la plafono, tra kiu seĝoj, tabloj kaj homoj falis, kun pecoj de ligno kaj metalo inter grandega nombro da rub­bri­koj. Kaj ankaŭ mi ne mortis, ĉar en tiu preciza momento mi estis ĝuste sur la sojlo de la por­do. Vidi la supran etaĝon fali teren antaŭ mia nazo estis la plej forta ŝoko, kiun mi iam ha­vis en mia vivo. La ŝtuparo res­tis sendifekta, sed ĝi kondukis al la planko, kiu tute kolapsis an­taŭ mi. Post la vibrado mi aŭdis grandan bruon kun ia eĥo, kaj poste la kas­kadon de mebloj, de­rom­pa­ĵoj kaj homoj. Ankoraŭ sub la efiko de ŝoko, mi telefonis al 112:

«Ĉu polico, ambulanco, fajro­brigado?»

«Ĉiuj tri, mi petas».

Necesis ili sep minutojn atin­gi tien. La polico estis en kontakto kun mi dum la tuta telefonvoko, ĝis finfine la fajro­bri­gadistoj malsuprengrimpis ŝtu­pe­taron kaj levis min. Ĉar mi es­tis tie senmova, senvorta, kvazaŭ naj­li­ta al la tero, idio­tiĝita, senreage, kiel iu, kiu ri­gar­das filmon kaj kion ajn oni faru, la ago ne ŝanĝiĝos. Kiam ili prenis min, ili kondukis min al Magdalena, po­li­ca psikolo­giis­tino. Ŝi parolis al mi mallaŭte, ŝi rakontis al mi multajn aferojn, kiuj ne gravis por mi aŭ ŝi, sed kiuj havis la virton eltiri min el mia idiota stato, en kiu la vizio de pli ol ducent homoj plonĝis min ĉiujn kune al infero..

Ili akceptis min en sanatorio kaj du monatojn poste la psiki­a­troj juĝis, ke mi estas preta vivi preskaŭ normale, sed ke mi ne estas kvalifikita por preni ajnan laboron, ĉar mi spontane ek­plo­ras, kovrante la okulojn per la manoj.

Helena estis tre bona al mi. Ŝi subskribis paperojn prizorgonte min. Ŝi prenis min al sia domo, kaj la Ŝtato donis al mi pension de tri mil eŭroj kiel kompenson, krom la dudek mil, kiujn la loka asekurentrepreno donis al mi por damaĝoj al triaj, ĉar la kanajlo Miguel' ne registris min kiel laboriston, kaj kiam oni demandis al mi, ĉu mi estas tie unuafoje, mi nur kapjesis.

Kiel Heleno klarigis al mi poste, du bomboj eksplodis en El Antro, unu sub la trinkingo, ĝuste kie mi servis trinkaĵojn la tutan nokton, kaj alia ĉe la enirejo de la loko. Restis nenio de la fasado aŭ de la planko de la ejo. Post kelkaj sekundoj ĝi fariĝis Infero; kaj ĝi prenis ĉiujn, kiuj estis tie, inkluzive de la posedanto, krom mi ĉar mi ne estis en mia kutima loko.

«Vi renaskiĝis, Gervasjo», es­tis la rimarkinda konkludo de la inspektoro.



Kajeroj ~ Kajero 127ª ~ En PDF (paĝo 17ª)