Politiko sago

Pri respublikoj hispanaj

Parolante pri respubliko en Hispanio, oni kutime pre­ter­vidas la pruvitan fakton vi­digita pri tio, ke estas nenio pli kon­traŭres­pu­bli­kis­ma ol mal­dekstro, ĉefe tiu ko­munis­ma kaj socialisma —kiuj kerne es­tas la sama afero: glo­bis­ma la unua, naciisma la dua, kies plej ekstrema versio esas faŝis­mo—, ĉar estis tiu dua el niaj turpereferenciataj kiel respu­bli­koj, kiu kaŭzis la plej gravan tragedion el la historio de His­panio, la mal­a­pro­binda Fronto Popola, kiu puĉis, kaŭzante la ribelon de la militistoj antaŭ la dis­rom­po de la ĵurŝtato rekte kaŭzita de la registaro, kiu de­zi­regis la militon por mala­pe­ri­gi la deks­trula­ron, kiu mal­fa­ci­ligis la revo­lucion progresisma, se oni povas nomi progresismo la amas­mur­da­don de kom­ple­taj ta­vo­loj de l' popolo, tiel, kiel jam oka­zin­tis ĉe Sovetunio je 1917.

Tial, se oni deziras memorigi pozitive la respublikon, oni kon­dam­nu la Komunisman Par­tion de Hispanio (PCE) kaj la Partion Socialisman Hispa­nan Labo­ris­tan (PSOE), kiuj tiom da doloro kaŭzis ĉiam al Hispanio kaj la hispanojn persekutante devigi sian dek­naŭ­jarcentan kaj obsole­tan pro­jek­ton al aliaj homoj. Ili ne estas demo­kratoj, eĉ se ili vestas per tiu lano provante preni la alian la­non, kiel oni diras en Sud­a­me­riko, kaj kiun oni nomas ĉi tie pasto (mono). Ĉar revolucio estas ilies kaj nur por ili mem, laŭ ili, kompreneble.

Sekve, oni petu sanon kaj respublikon, sed per tiu ordo.

Tamen, ŝajnas al mi, ke la res­pu­bliko neniam venos en Hispa­ni­on pro ĝuste la ekzis­to de tiu maldekstro kaj la indiferento de ĉiuj aliaj homoj, krom tiuj, kiuj esperas vivi koste al la po­liti­ko, tio estas, koste al ni ĉiuj, same kiel ili faras de la lastaj kvindek jaroj, nesolvante iun ajn de niaj problemoj, kio estas tio, por kio oni kontraktis ilin. Se tiu ĉi kompatinda popolo ene de ki­u ni vivas, pli kaj pli rezignas, ĝis kiam ĝi decidos armi sin, kaj tiam okazos la plej malbono... Jen okazis tio je la 8ª jarcento, kaj poste je la 19ª. Kaj tiel iras ni. Do, nune, ke vivu la Reĝo, kaj se eblas, ke li estu absolutisma, ĉar se li estas bona, eble li solvos la pro­blemojn, ke tiuj alvenintuloj neniam volis alfronti, kaj se li es­tas malbona, oni ne notos multe la diferencon, escepte je la mo­men­to pagi impostojn, ĉar estos multe pli malmultekoste la afero de kiam la moŝta reĝo fermos tiom da aŭtonomaj parlamentoj, tiom senutilaj kiel la centra par­la­men­to..., kaj li nomumos modestan registaron favore al la bonfarto de hispanoj.

Do, vivu la respubliko kons­titu­iga, kiu garantios la kolek­ti­vajn kaj individuajn liberecojn..., kaj se ne, ke vivu la reĝo..., multe da jaroj, ĝis kiam ĉi tiu po­polo maturiĝos, alprenos si­ajn devojn civitanojn verevere, kaj forigu la reĝon kaj la poli­ti­kis­tojn liberecmortigantajn de tiu ĉi afero, kiu pri demokratio havas nur la nomon.



Kajeroj ~ Kajero 127ª ~ En PDF (paĝo 4ª)