Redaktore sago

Kaj la milito ne finas

Pacamantoj bedaŭras, ke mili­to sinsekvas en ukra­i­na sojlo, eŭropa grundo. Kial oni devas daŭrigi ĝin? Ĉu ne estas loko por paco?

En Hispanio estas multe da ukrainoj delonge. Fakte de kelkaj jardekoj  multaj el ili venis trovi pli bonan horizonton, kaj nun ili trovas, ke sia hejmlando estas terura, milita scenejo, al kiu ili ne facile povas reiri, ĉar multaj el siaj karuloj ne plu vivas, kaj eble sia hejmurboj ne plu ekzistas, aŭ ili estas detruitaj parte pere de bomboj rusaj.

Estas facile kulpigi unu flankon,  kaj certe Eŭropo ne estas senkulpa pri tiu kon­flik­to, sed mi komprenas, ke pleje kulpas la turpa ekstera agado de Usono, kiu malhonorigis la pak­ton inter Gorbaĉov kaj Riigan okaze de la fino de Sove­tunio: ne­niu varsovipakta lando eniros NATOn, kaj tamen la bal­taj res­pu­blikoj kaj Pollando es­tas anoj de NATO, kaj estis pro­jekto NATOigi Ukrai­ni­on, an­kaŭ. Ne vane Rusio sentis sin izolita antaŭ de NATOaj landoj, kaj finfine ĝi reagis. Ĉu tro agre­seme? Eble, ĉar nenio justigas amasmurdadon, sed ne estas sen­kulpa Okcidento. Germanio kaj Francio klopodis pacigi la aferon, sed ili ne havas la veran pezon por haltigi la militon. Tion devas fari Usono, sed prezidento Baj­den ne emas tion fari.  Pre­zi­dento de lando, kiu malaperigis tutan armeon de 70 000 sol­datoj irakaj je 2003, tiel, ke eĉ ties skeletojn oni neniam trovis. Ĉu temis pri nuklea bombado? Tio estas terura penso, evidente, ki­un oni devas kontempli an­taŭ diablumi Ekssovetunion.

Alia grava temo ĉitage estas tiu, ke Prezidento Sánchez, de Hispanio, devigos hispanojn voĉdoni —se ili plenumas sian rajton tion fari— je la mezo de la somera ferio, la 23an de julio.  Oni avertas, ke sub tio ku­ŝas intenco falsigi la balo­ta­don pere de la perpoŝtaj voĉ­do­noj, sed se hispanoj ko­men­cas pligravigi civitanan devon eksoficiigi Pre­zi­denton kies pos­te­no ŝuldiĝas al minoritatoj ŝan­ĝe de diskom­forto por majo­ri­tato, eble la nuna prezidento estas la lasta kanto­krio de soci­a­lis­mo en Hispanio. Oni povas forgesi la verajn kia­lojn de la In­ter­civitana Milito de 1936, oni povas transrigardi la falsigon de his­torio de His­pa­nio pere de di­ver­saj socialismaj le­ĝoj, sed ĉu oni ankaŭ pardonos al li la mal­pli­longigon de ferioj? Mi rakon­tos venontnumere, fine de julio.

Jesuo, redaktoro

Kajeroj ~ Kajero 127ª ~ En PDF (paĝo 3ª)