Reĝo Juan Carlos la 1ª de Hispanio estas unu el la plej gravaj politikaj figuroj de la hispana historio. Naskita je la jaro 1938ª en Romo, Italujo, Juan Carlos 1ª iĝis reĝo de Hispanio en la jaro 1975ª, post la morto de la diktatoro Francisco Franco. Li estis la unua reĝo de Hispanio post la reĝeco de Alfonso 13ª, kiu forlasis la tronon je 1931ª.
Juan Carlos la 1ª ludis gravan rolon en la rekonstruado de Hispanio post la Franco-epoko. Li funkciis kiel arbitoro kaj estis konsiderata kiel figuro de stabileco kaj unueco en la lando. Li ankaŭ havis gravan rolon en la transiro de Hispanio al demokratio, kiam li forigis la diktatoran estraron kaj starigis parlamentan monarkion.
Li estis konata por siaj progresismaj pozicioj pri homaj rajtoj kaj por siaj klopodoj por plifortigi la rolon de la monarkio en la demokratia sistemo de Hispanio. Li estis ankaŭ konata por siaj eksteraj rilatoj kaj por la rolo de Hispanio en la Unuiĝintaj Nacioj.
Tamen, li estas akre kritikata de maldekstraj partioj pro sia privata vivo. En Hispanio la Reĝo estas super la leĝo, laŭ la konstitucio, kiu diras, ke li estas neimputebla. Tamen politikistoj, kiuj ankaŭ havas privilegiojn priĵurajn, kritikas lin, kvankam ili mem ne estas ekzemplodonaj. Ekzemple, la koncernaj partioj politikaj en Hispanioj ne havas demokratan funkciadon, male al tio, kion diras la Konstitucio. Reĝo Johano Karlo la 1ª sekurigis kontrakton, ekzemple, por fari la rapidtrajnon al la Mekoo, en Arabio, sed li estis akre kritikata pro sia rimedo atingi tion, elefantĉasado en Botsŭanio, kune kun la reĝo de Arabio.