Estas amuze, kvankam kelkfoje enue, vidi kiel batalas la partioj de ĉi tiu politika reĝimo, kiu vivas koste de hispanoj. La tagon, kiam ni decidos forigi la reĝimon kaj starigi vere demokratian politikan sistemon, ni faros pli ol enuiĝi aŭ distri nin per ĉi tiuj infaneskaj bataloj: ni elprenos unuafoje en nia malfeliĉa vivo niajn devojn kaj rajtojn kiel civitanoj, kaj ni donos al ni demokration veran, en kiu ne estos loko por senimputado aŭ gaŭĝadoj, kaj en kiu ĉiuj hispanoj estos vere egalaj, kun egalaj rajtoj kaj devoj; socio en kiu malversacio kaj ribelo ne dependas el la kaprico de la leĝdonanto; kiu neniel povus esti la registaro, kiu tiel ne havus la ekskuzon fari leĝojn por malsukcesi en sia devo plenumi ilin, kaj en kiu la juĝistoj estos tute sendependaj de la leĝdonantoj, kiuj tiam scios fari leĝojn kompetente.
Kaj dume, ni oscedos aŭ ridos pri tiuj lernejkortaj bataloj, kiujn ni vidas de tempo al tempo en televido sub la titolo de Kontrolo de Registaro aŭ aliaj similaj epizodoj... Jes, la registaro kulpas, sed ankaŭ tiuj politikistoj kaj voĉdonintoj kiuj subtenas ĝin. Pro tio mi ekskludis de la foto ministrojn kaj Prezidenton, kaj devus aldoni la foton de voĉdonintoj, se ne mankus lokon en la paĝo...
Unu el la problemoj de politiko hispana, oni diras, estas akreco: mi prifajfas ĉu niaj politikistoj estu ĝentilaj unu la aliajn, ĉar ties devo estas solvi problemojn de ni, hispanoj. Ili certe ne donas ekzemplon al ni, ĉar ili forrabas niajn paciencon kaj monon, pro tio, ke ili jam forrabis nian suverenecon je 1978ª. Eble tiam, kiam la popolo hispana vekiĝos, niaj politikistoj komencos pensi pri la problemoj veraj de la popolo kaj komencos fari ion peni solvi ilin. Mi kredas, ke tiutempe ni hispanoj gajnos la nomon civitanojn.