Mi ĵus legis libron Historia de una maestra, kies esperanta kovrilo estus tiu apuda, publikigita de Eldonejo Santillana je 2012, kiu priskribas la vivon de instruistino de etaj infanoj de 1928 ĝis la komenco de la Hispana Intercivitana Milito, je 1936.
La novelo havas aŭtobiografian valoron, kaj priskribas la diferencojn inter la diversaj urboj en kiuj ŝi laboris, en malgranda vilaĝo hispana, poste en Gineo —tiam nomata insulo de Fernando Poo—, kaj poste en urbeto proksima al urbo Leon', en Kastilio, kie ŝi edziniĝis al kolego instruisto, kiu multe aktivis en maldekstraj movadoj, pro laborismaj aferoj, kaj sekve suferis multe da peno pro tio ene de la respublika tempo en Hispanio.
Tiu libro estas la unua de trilogio, en kiu sekvas Virinoj nigre vestitaj kaj La forto de l' destino, kiuj laŭ la aŭtorino, estas fikciaj rakontoj, sed reliefigas la vivojn de filino kaj patrino sur la fundo de la ŝanĝoj, kiujn Hispanio suferis laŭ la jarcento 20ª.
Josefina Aldecoa estis edzino de novelisto Ignacio Aldecoa, el kiu ŝi prenis sian aŭtoran nomon, ĉar ŝi vere nomiĝis Josefa Rodríguez Álvarez. Ŝi mem estis instruistino, same kiel sia patrino kaj avino, kiuj partoprenis la ideologion de la Institucio Libera pri Instruado, kiu defendis —de la 19ª jarcento— liberecon pri katedro, sendependigante instruadon de dogmoj ĉu religiaj ĉu moralaj ĉu ĉiaj ajn. Tio jam aperas en la maniero pri instruado kaj la reagoj de la ĉefrolulino, Gabriela López, kiam oni provis premii ŝin pri sia metio.
Mi serioze rekomendas la legadon de tiu ĉi libro, ĉar la trilogio estas instruoplena kaj facile legebla.