Historio sago

Pri tiuj gereĝoj de Hispanioj diritaj Borbonaj

Oni kutime legas deflankismajn artikolojn ri­late al la faroj kaj mis­faroj de la gereĝoj de Hispanio. Mi ne parolos ĉi tie pri la brilaj regadoj de la Trastamaraj kaj Aŭstriaj Ge­reĝoj, kiuj konstruis la Imperion His­panan Tut­mon­dan, sed pri tiuj Borbonaj, kiuj perdis ĝin, kaj poste ĝis nuneco. 

Mi ne konsideras min mem monarĥiano, sed respublikulo sen­iluziiĝinta, kaj sekve mi rigardas ilin de alia vidpunkto. Jes: Karolo 3ª, alidirite La Urbestro de Madrido, estis mezvalora reĝo. Filipo 5ª La Kuraĝiga Felipe 5estis plej malbona afero, kiu povis okazi al Hispanio, ĉar pro li ni perdis Ĝibraltaron je la fino de la Sukceda Mili­to (en kiu Katalu­nio par­to­pre­nis sam­flan­ke kiel Madrido, stran­­ge). Li forigis do­­ganon kun tiu his­pana regi­ono, kaj el tiuj pulvoroj venas ĉi tiuj kotoj... Li ankaŭ abdikis en sian filon Ludo­vi­kon, kiu bal­daŭ mor­tis sen in­fa­noj, kaj revenis li por agi kiel Reĝo ĝis lia filo Fernando 6ª La Prudenta —kvankam ankaŭ kromnomita La Justa— lin sukcedis. Tamen, dek kvar jarojn poste li mortis, kaj la tria filo de Filipo la 5ª kiu estis reĝo, Karolo la 3ª, krom­no­mita La Politikisto, trans­prenis la tronon de Hispanio. Tio ŝajnas moknomo, ĉar li faris la gran­de­gan stultecon forpeli el la His­pa­na Imperio la Societon de Jesuo, kiu rifuĝis en la Rusan Impe­rion. Tio estis sensenca faro ĉar la jezuitoj fondis reton de for­ti­kaĵoj en Ameriko, en kiu ili ins­truis la indianojn pri di­ver­saj metioj, kaj protektis ilin kontraŭ la rabeco de la por­tugaloj kaj nederlandanoj, kiuj provis in­di­a­nojn sklavigi por ilin disvendi. Bedaŭrinde, tiu misfaro ne estis mil­digita per la se­ndo de ins­truistoj kaj soldatoj al Ame­ri­ko anstataŭi la jezui­tojn, do la in­di­a­noj restis senpro­tek­ta­taj...

La perfiduloPost Karlo 3ª venis entronen sia filo Kar­olo 4ª, unu el la plej stultaj reĝoj de  Hispanio, supe­rita pri stulteco nur de Reĝo Perfida, Fer­­nan­do 7ª, unue kromnomigita La Dezirato antaŭ li ekreĝiĝis ĉar la malkleraj homoj volis, ke li revenu sur la tronon anstataŭ Jozefo Bona­parto, senbaze mok­nomita de la hispanoj Joĉjo Botelo ĉar oni diris, ke li ŝatas drinki tro, kio ne estis vera. Eble tiu franca estis la plej bona el la reĝoj, kiuj sidis sur la trono de Hispanio, sed ĉar trudite de fremda potenco, tiu de la im­pe­riestro Napoleono Bonaparte, la popolo agis pro bona fido kaj ribelis sen ŝpari sangon kaj penon, dum tiu Reĝo Perfida vivis plej komforte en Francio. La patro kaj filo povintus iri al Ameriko, kiel faris la gereĝoj de Portugalio, sed ili preferis humi­li­ĝi antaŭ la francoj por ricevi personan tranĉon, dum ili ne zorgis pri tio, kio okazis al siaj subuloj. Kiam Reĝo Perfido reve­nis al trono, post kiam Napo­le­o­no estis venkita, li dediĉis sin al persekuto de tiuj, kiuj defendis lin, pafmortigante kelkajn kaj malliberigante aliajn. Krome, li fermis la universitatojn, ĉar li opiniis ke la homoj jam scias tro multe, kaj anstataŭe malfermis Taŭrobatalo-Lernejon en Ma­dri­do. Estas juste rekoni ke, inter liaj malmultaj meritoj, li kreis la Prado-Muzeon. Sed ni povus pli bone memori lin, se li konsen­tin­tus kun la amerikaj sende­pendistoj, kiuj proponis, ke oni kreos federacion de nacioj sub la Krono de Hispanio. Sed la malgranda inteligenteco de tiu reĝo ne kapablis kompreni pri kio temis la afero...

 Liaj eraroj inkluzivas pro­mul­gi la Salikan Leĝon, per kiu virinoj ne povas aliri la tronon, por poste nuligi ĝin, tiel kreante skismon inter la hispa­noj, kiuj defendis la fraton de la reĝo, princon Don' Karolon, kaj la fi­li­non de Fernando, kiu venis al la trono kun la nomo de Izabelin' la 2ª. Tio estis la kaŭzo de la Karlismaj Militoj. La kva­zaŭ­aj amrilatoj de la reĝino estis unu el la kialoj por ke mo­nar­ĥa kon­ti­nueco estis perdita je 1868, ĉar ŝi estis senpovigita kaj po­ten­co estis tenita fare de ge­ne­ralo Serrano, kaj diversaj regen­toj, fakte respublikanaj revoluci­uloj, ĝis estis ofertita la krono de Hispanio al itala princo, kiu regis sub la nomo Amadeo de Sa­bo­ya (krom­nomita La Kavalira Reĝo kaj La Elektita), dum du jaroj, unu monato kaj unu se­majno, je la fino de kiuj li abdikis kaj La Unua Hispana Respubliko estis proklamata je 1873, prezidata de Estanislao Figueras Figuerasdum nur kvar mo­na­toj, je la fino de kiuj li estis mem­ekzili­ta al Pa­ri­zo ĉar mi estas ĝis la ovoj de ni ĉiuj, kiel li diris. Tri pre­zi­dan­toj de la Res­pu­­bli­ko pos­­te, povo es­tis trans­do­nita al ge­ne­ralo Se­r­ra­no, kiu trans­­do­nis ĝin al la fi­lo de Iza­be­lin' la 2ª, Al­­fonso 12ª (La Pa­cis­to) je 1874, kiu dek unu jarojn poste mortis vik­ti­me de tuberkulozo. Lia vid­vi­no, la regentino María Cristi­na, estus la nura subtenanto de Isaac Pe­ral kaj ties submarŝipo, or­di­gan­te kons­trui ties proto­tipon kiu daŭ­re estas eks­po­zi­ciita en Kar­ta­geno. Ŝia filo, Alfonso 13ª La Afrikano, kiu ĝis nun estas la nura hispano kiu naskiĝis kiel reĝo, estis en oficejo ekde sia plenaĝo ĝis 1936, kiam li estis ekso­ficigita per falsa referen­du­mo —fakte temis pri municipaj ba­lo­tadoj en ĉiuj urboj de Hispanio, neku­ti­ma kazo ankaŭ— kaj estis es­ta­bli­ta la Dua Hispana Res­pu­bli­ko, kies mal­lertaj politikoj kaŭ­zis la Civitanan Militon, kiu kon­du­kis al la Diktaturo de Ge­ne­ralo Fran­cis­co Franco Ba­ha­mon­de de 1938 ĝis 1975.

La Diktatoro findeklaris, ke li respondecas nur antaŭ Dio kaj Historio, kaj ordonis, ke post sia morto la monarĥio estu res­ta­ri­gota en la persono de la filo de la heredanto de Alfonso 13ª, Don Johano Karlo —kiu efektive estos 1ª kiam estos 2ª, malgraŭ la stratmapon de preskaŭ ĉiuj hispanaj urboj kaj tiom da oficialaj dokumentoj—, posteno kiun li akiris en 1975 kaj okupis ĝis li abdikis en 2014, en la persono de Don' Filipo 6ª, hodiaŭa reĝo de Hispanio.

Pri la Reĝo Don' Johano Karlo, oni diris multajn aferojn, kelkaj nerimarkindaj, ĉar ili apartenas al lia privata vivo —al kiu li rajtas kiel ĉiu homo—, aliaj falsaj, kaj multaj insolentaj, kiel li fuĝis al Dubajo por ne alfronti siajn krimajn respondecojn. Neniu lin persekutis, do estas malvere, ke li fuĝas. Sed oni komprenas, ke kiam oni diras pri li tiom da senbazaj stultaĵoj, ne estas strange, ke li decidis iri al lando, kie oni lin respektas. Inter aliaj sensencaĵoj, oni diris, ke ĉar li ne plu estas reĝo en oficejo, ke li ne plu estas neimputebla. Sed tiuj, kiuj scipovas legi kaj legis la Hispanan Kons­ti­tu­cion, scias, ke ties artikolo 56-3 diras, ke La persono de la Reĝo estas ne­tu­ŝebla kaj ne estas submetita al res­pondeco. Kaj ĉar ne estas di­fe­renco en ĉi tiu do­ku­men­to inter la Reĝo Funk­cianta kaj la Reĝo Emerita (tiu koncepto neniam venis en la kapojn de la redaktoroj de la Kons­ti­tu­cio), artikolo 56, paragrafo 3 daŭre apli­kas, kvankam la tele­vid­­ko­men­tistoj volas mo­difi la leĝon sen havi tian kom­pe­ten­­tecon. Miaopinie, estis malavara kaj inte­ligenta ges­to abdiki en sian filon, kio multe elstaras en lando, kie neniu rezignas, eĉ ne la prezidantoj de la Registaroj, kiuj ruinigas la landon per maniero neniam antaŭe vidita.

Kaj la afero estas, gesinjoroj, ke politikistoj en Hispanio ĉiam estis mezvaloraj. Ne estas ke ni havis malmulte da bonŝanco ĉe la reĝoj ekde la finiĝo de la Aŭstriaj, sed estas ke la politi­kis­toj, kiujn suferis ĉi tiu kompatinda hispana popolo, estis la plej ruinigaj per ties administradoj. Ŝajnus, ke ili ĉiam iris al sia persona avantaĝo prefere ol al de tiuj, kiujn ili ĵuris servi kaj defendi. Sed la Reĝo ne kulpas pri tio. Ne plu.

Ĉu ni fartus pli bone kun res­pu­bli­ko? (Oni diras la tria, sed ĝi estus la unua, ĉar la aliaj du ne estis respublikoj, ĉar ili neniam estis ĉies afero). Mi tre dubas pri tio. Por ke estu res­publiko, devas esti demo­kra­toj unue, kaj respublikuloj due. Kaj, jam dirite, ankaŭ res­publi­kanoj. Ĉar por esti demokrato, oni bezonas multe pli ol diri tion. La res­pu­bli­kuloj estas tiuj, kiuj laboras por ke ekzistu respubliko kaj por ke ĝi restu en siaj respublikaj valoroj, io malfacila en iu ajn lando kaj en tiu nia multe pli, kie la kontraŭa opinio ne estas tolerata. Respublikanoj es­tas tiuj, kiuj komforte loĝas en res­pu­bli­ko kaj ne konspiracias kontraŭ ĝi. Kaj ili ankaŭ estas maloftaj inter ni. Nu, dum tiuj du, kiujn ni havis (fakte ili havis, ĉar mi ne estis tie), neniu el la tieaj politikistoj zorgis pri la realaj pro­blemoj de Hispanio, sed pri siaj ide­o­logioj —per­ver­saj, kiel ĉiuj ideologioj, laŭ mi— kaj neniam estis preteco servi. Tial ĉu la hispana popolo ve­ki­ĝas kaj edukas sin en demo­kratiaj valoroj kaj libereco kaj respekto, ĉu Vivu la Reĝo!

Felipe 6º



Kajeroj ~ Kajero 122ª ~ En PDF (paĝo 10)