Sanigaj murdoj sago

8ª La revido

SanigajSendin' persone konis Sir Roĝeron, kaj ŝi eĉ havis sian telefonon, do ili tri restis unu tagon por trinki kafon, kvankam ili estis kvar ĉar ankaŭ venis Sabin', la unua knabino de Roĝero.

«Kial vi lasis ĝin kun Roŭin’, Sir Roĝero?» demandis mia su­bu­lin'. La ĵus menciito sur­prizite rigardis min, sed je mia konsento li respondis:

«Ĉar ŝi ankoraŭ estas tre ĉa­gre­nita pro sia edzo. Ŝi eniris ĉi tien pro ĉagreno, sed ŝia menso ne estas klara».

«Ĉu ŝi ne estis obeema, sinjo­ro?»

«Vero estas, ke jes, sed tio ne sufiĉas. Diru al ili, Sabin'».

«Ŝi bedaŭris uzi la vipon. Ŝi multe plendis. Estis tede ludi kun ŝi».

Ĉiu el la vortoj de Sabin' tra­pikis mian animon kiel sageto. Kiel mi povus esti tiel kaptita de ŝi? Mi promesis al mi torturi tiun ĉi perversulinon, kiu ka­lum­niis mian amatinon, aŭ almenaŭ provis tion fari, el sia vidpunkto; nu, de mia, ke ŝi estis malbona subulino donis al mi argumentojn por pardoni ŝin. Mi povus ankoraŭ plenumi mian mision sen devi mortigi ŝin. Tiu, kiu ne estis eskaponta, estis Sir Roĝero, malgraŭ lia tuta simpatio kaj liaj proponoj esti mia Elmer' aŭ pli maljuna frato en BDSM, estis malferma sekreto, ke mi ne sciis multon pri tio.

«Vi havas», Sir Roĝero diris al mi, «la koron, la volon de majst­ro kian mi neniam vidis: klarajn ideojn kaj vi faros tion, kion vi devas fari, senrigarde al la kosto. Kaj tamen al vi mankas metio. Sed tio estas lernebla. Kion oni neniam lernas, estas tio, kion oni ja havas: koron de mastro. Ni ĉiuj havas iom da tio, knabo, eĉ la plej subulan el ĉiuj gesubuloj, sed vi estas bone ekspedita de tiu kvalito. Estas kvazaŭ kiam ni ceteraj alvenis al la vendejo de la volo, restis nur la pecetoj, ĉar vi jam prenis ĉiujn altkvalitajn varojn».

Kompreneble la vortoj de Ro­ĝe­ro ŝokis min. Ĉu mi malamis ĉe aliaj tion, kion mi vidis pri mi mem projekciita sur ili?

«Sed ne maltrankviliĝu, amiko Marko,» li daŭrigis, «vi povas kalkuli kun mia helpo, miaj konsiloj kaj mia karcero. Kaj se vi iam volas ludi kun du subulinoj, aŭ preni paŭzon de la via, Sabin' estas je via plena dispono».

Tio eĉ pli ŝokis min: mi dubis, ke Roĝero antaŭe diskutis pri tio kun la knabino, sed ŝi ridetis kvazaŭ ŝi ĵus estis kom­pli­men­tita.

Tiun nokton mi iom pensis, ne povante ekdormi. Mi jam havis subulinon, kaj la knabino, kiun mi amis, dormas kun viro, kiu povus esti ŝia patro. Kaj mi havas duonruĝuluninon, kun kiu mi ne scias, kion fari. Estis amuze, jes, sed mi iris tiun tagon por vidi kio okazas kun Brendin', kaj mi ankoraŭ ne vidis ŝin. Kaj tamen mi trovis egan fonton de informoj. Sek­su­mi kun ŝi estis agrable, precipe ĉar mi ne gustumis sekson de jaroj. Mi ne kom­prenis, kiel ĉi tiu knabino tiom ŝatis min, sed mi ne sciis, kion fari kun ŝi, kaj mi ne sciis, kion ŝi faras.

Dum du monatoj mi regis ŝin per telefono: kiam mi ekis, mi eniris budon kaj vokis ŝin. Foje ŝi dirus al mi "laboro", aŭ ŝi simple lasis la vokon haltigi. Tuj kiam ŝi povis, ŝi vokis min por klarigi kial ŝi ne povis akcepti la vokon. Du-trifoje ŝi rekomendis, ke mi aĉetu poŝtelefonon, aŭ permesi, ke ŝi donacu ĝin al mi, sed ŝi renkontis mian firman rifuzon: neniu regos min per tiu aparato. Sed tre ofte ni vidis unu la alian, almenaŭ tri fojojn semajne, kaj iris al  kino, al  teatro aŭ al koncerto; kaj kiam ŝia patrino estis for, ni restis ĉe ŝia domo, kaj se ne, ĉe mia.

Pere de ŝi mi lernis milojn da anekdotoj pri Brendin', de kiam ili estis knabinetoj ĝis ŝi edziĝis kun Tomas'. Ŝiaj gepatroj neniam estis amuzitaj de la koramiko de sia filino, sed ili devis alkutimiĝi al li. Post la geedziĝo ili vizitis la domon nur unu fojon, kaj ŝi pli kaj pli paŭzigis siajn vizitojn al la domo de siaj gepatroj. Ŝi ĵetis sin en sian Tomason, sed kiam ŝi trovis sin hejme sola dum tiel longe, ŝi decidis reiri al la univeristato. Kiam mi renkontis ŝin, ŝi ĵus gajnis sian juran diplomon antaŭ kelkaj monatoj. Mi jam rimarkis ion specialan pri tiu knabino. Ŝia rilato kun mi estis plenigi la breĉon, kiun ŝia lastatempe finita kariero lasis al ŝi. Tomas' ne volis, ke ŝi laboru, kaj ŝi ne sciis kion fari pri tiom da libera tempo. Mi metis ŝin en delikatan situacion montrante al ŝi la sekretan vivon de ŝia edzo, kaj tial ŝi rompis la rilaton kun mi. Klara sciis, ke ŝia amikino vidis iun sekrete, kaj mi ne diris al ŝi, ke tiu estas mi, des pli ĉar la rilato jam estis afero de la pasinteco.

Ververe, mi kutimiĝis al Sen­din', kaj jam Roŭin' estis io ekzotika, kiu vekis al mi nenian intereson. Estis kvazaŭ la suno subiris, Brendin', kaj mi estis feliĉa kaj kontenta ĝui la pejzaĝojn, kiujn mi malkovris kun la Plena Luno (Sendin'). Sed ne ĉiam estis tiel: kelkajn tagojn post la festo, kie mi renkontis Sendin', mi reiris al la domo de Brendin' kaj rigardis ŝin de malantaŭ mia ĵurnalo, kaj en la sekvaj tagoj mi denove faris tion. Dufoje mi kaptis ŝin rigardante min de sia balkono. La duan fojon mi mallevis la gazeton, rigardis ŝin, faldis la ĵurnalon kaj lasis ĝin sur la benko, forirante de tie por ĉiam. Mi ĵus decidis, ke mi ne plu interesiĝas pri tiu blondulino. Estis tri monatoj da rilatoj abrupte finitaj per ŝia unuflanka decido, kiun mi nek supozis nek komprenis. Sed nun mi ĵus finis la rilaton. Ŝi verŝajne ne ŝatis tion. Aŭ lasis ŝin indiferenta. Aŭ eble ŝi fartis pli bone tiel. Sed la vero estas, ke mi estis tute indiferenta pri tio, kiel ŝi sentas.

«Majstro, ĉu vi ne plu interesiĝas pri Roŭin'?»

«Ne. Kial?»

«Vi demandis min pri ŝi an­taŭ­e. Eble vi konis ŝin de an­taŭe... vi neniam diris al mi. Eble vi volas ŝin kiel duan knabinon».

«Eble. Ĉu la unua knabino ne obĵetos?»

«Ne, ĉar ĉiukaze tio, kion la majstro decidos, estos farita».

«Bone. Venigu ŝin hejmen iam. Sed sciigu min antaŭe».

«Se vi volas, mi alportos ĝin al vi vendrede. Ni estas kune de tri monatoj. Estus bela donaco de via subulino, sinjoro».

«Ĉu vi alportos ŝin al mi kiel datrevenan donacon?»

«Jes. Mi ŝatus».

«Kaj ŝi? Ĉu ŝi tion dezirus?»

«Mi ne scias. Mi demandos».

«Sed ŝi ne konas min».

«Ŝi fidas mian intuicion. Mi sci­as, ke vi du tre bone inter­konsentos».

«Kaj kio pri vi?»

«Mi nenion. Mi estas via unua kna­bino. Mi scias, ke iam vi ha­vos alian subulinon. Se ŝi estas mia amikino, plej bone por mi».

«Vi ĉiam estos mia unua kna­bino, Sendin'. Mi amos vin dum mi­a tuta vivo, vi vidos».

«Tio estas la plej bela afero, ki­un iu ajn diris al mi, mastro».

«Venu ĉi tien».

Mi prenis ŝin je la talio kaj kisis ŝin. Ni jam vivis kune dum dek kvin tagoj, sed tri monatoj da ri­la­to. Dum tiuj naŭdek tagoj ŝi ne­niam malobeis ordonon, kiel ajn absurda ĝi estis. Nenio rila­tas al mia rilato kun Brendin', en ki­u ŝi ĉiam finis fari tion, kion ŝi vo­lis. Ĝi komenciĝis kiam ŝi vo­lis, ĉar ŝi enuiĝis, kaj ĝi finiĝis ĉar ŝi decidis, ĉar ŝi koleris, ke mi konsciis pri ŝia malsukcesa ge­edziĝo. Sekso kun ŝi estis bo­na, sed ni ne faris tion tiom ki­om mi unue supozis.

Roŭin'.

Kiam ŝi finfine alportis Roŭin' hej­men, mi surmetis mian mas­kon.

«Sendin' diras al mi, ke vi estas ŝia plej bona amikino».

«Jes, sinjoro», ŝi respondis kun humileco, kiun mi neniam esperus. Ŝi ne plu estis la knabino, kiu malestime prifajfis pri mi.

«Ĉu vi serĉas sinjoron por servi?»

«Ne ĝuste, sinjoro. Se li aperos, li estos bonvena. Se ne, ni atendos».

«Kaj ĉu vi kredas, ke li venos al via domo serĉi vin?»

«Ne sinjoro. Tial mi iras kien mi estas invitita: al festoj, al la domoj de miaj amikinoj...»

Mi rigardis ŝin dum kelkaj minutoj. Mi dormis kun tiu virino sepdek tri fojojn. Sepdek tri estas la kodo por amikaj sa­lutoj inter radioamatoroj, homoj, kiuj interparolas malproksime. Fine mi revidis ŝin, sed ŝi ne plu estis tiu malhumila knabino, tiu, kiu forlasis min sen zorgi pri miaj sentoj, sed pri siaj.

Kaj tamen mi ne tenis rankoron kontraŭ ŝi. Tie ŝi estis, apenaŭ ombro de tiu rimorda virino, ki­u nun, defalinta la okul­bendon pri sia edzo, rifuĝis en ĉi tiu vi­vo de depravo, kie la sekso estis la interŝanĝa valuto por aliaj spertoj, oni diras, unikaj.

Daŭrigota...



Kajeroj ~ Kajero 122ª ~ En PDF (paĝo 16)