Kompreneble mi vokis ŝin. La libro priskribis ion malsanan. Homoj ĝuis bati aliajn homojn, aŭ suferi punon de aliaj homoj. Sadistoj kaj masoĥistoj. Homoj, kiuj ĝuis ligi aliajn homojn kvazaŭ malamikojn venkitajn en batalo. Homoj, kiuj ĝuis senti sin humiligitaj aŭ humiligantaj aliajn. Ili estis frenezuloj. Kaj Tomas' estis unu el ili. La viro, kiu ĝuis la favorojn de mia amata, malestimis sin surgenuiĝante antaŭ ulino kiel Silvja, por ke ŝi batu lin per bastono aŭ vipo. Sodomo kaj Gomoro.
La mondo estas freneza. Sed ankoraŭ ekzistas homoj kun iom da prudento, kiuj povas rektigi ĉion ĉi. Ju pli mi legis la libron, des pli mi malamis Tomason. Mi intencis punaĉi ĉi tiun ulon. Tuj kiam mi ekvidos lin, mi aranĝos lin.
Sed unue mi devis ekscii ĉion. Kaj por tio mi bezonis Silvjan. Tial mi vokis ŝin kaj kaŝis min kiel sklavon.
Mi faris la rendevuon, kiun mi petis tiutempe, kiam mi sciis, ke Tomas' estos tie:
«Bonan vesperon sinjorino. Mi estas Osvaldo».
«…»
«Jes, repensis mi pri la afero. Mi legis la libron. Jes, interesiĝas mi pri la afero».
«…»
«Ĉu €100? Konsentite. Sesio kontraŭ €100. Unuhora, mi supozas. Sed unue plaĉus al mi, ke vi montros al mi ĉion, pri kio temas.
«…»
«Jes, la libro enhavas ĉion, sed tio estas teorio. Mi dezirus vidi vin praktike agante».
«…»
«Nu, bone, mi povas morgaŭ je la kvina kaj duono».
«…»
«Kompreneble. Nu, mi komprenas, jes Konsentite».
«…»
«Jes, kiel vi diros, mastrino. Je la sepa, do. Morgaŭ je la sepa. Sed vi ne povas averti min, ĉar mi ne havas poŝtelefonon..., ne, mi neniam havis, kaj mi ne povas pagi ĝin. Sed mi ne eniros ĝis kiam vi diros al mi».
Je kvarono anataŭ la sepa mi vidis, de maltaŭ stratlampo cent metrojn for, kiel Tomas' eliris la pordejon de Lady Silvja. Pacience mi promenadis laŭ apuda strato por pasigi la tempon. Je la septa akurate mi premis la sonorilbutonon de la loĝejo de Lady Silvja.
«Eniru, hundo», ŝi diris malafable. «Sidiĝu kaj rigardu. Ni parolos poste».
Sidante ĉe angulo de tiu vasta salono, el duonombro mi vidis kiel tiu virino nudigis alian, pli juna, kaj nodis ŝin sur specon de ikso ega ligna. El ĉiu mamo pendas borita ringo, el kiu la alia frenezulino tiris fojfoje. Kvankam tio certe doloris, ŝajnis al mi, ke la ligitulino plendas pro pura procedo. La mastrino alparolis ŝin per fia kaj tre humiliga lingvo.
Poste ŝi batis ŝin per ia vipo kun multaj vostoj sur ŝia brusto kaj stomako. Sekve, ŝi liberigis ŝin kaj frapis ŝian dorson per ununura senhelpa vipo aŭ vosto, kaŭzante pli da damaĝo.
Tiam tiu knabino, kies nomo estis Erika, ricevis permeson de sia mastrino foriri, kion ŝi faris, kisinte la plandojn de ŝiaj botoj. Ĉi tiuj homoj ŝajnis frenezulinoj.
«Nu, Osvaldo, kion vi pensas pri ĝi?», ŝi demandis min kun neatendita plaĉo.
«Nu ... Mi ne povus diri al vi, sinjorino. Ĉi tio estas... malsama».
«Ĉi tio estas en la libro, ĉu ne?»
«Jes, kompreneble».
«Kaj ĉu vi ne plu interesiĝas?»
«Mi ne scias. Mi supozas. Mi venis, ĉu ne?»
«Ni faru teston. Surgenuu».
Tiel mi faris, kaj tiu porkino donis al mi la du plej fortajn vangofrapojn, kiujn mi iam havis en mia tuta vivo.
En tiu momento mi ne povis eviti ĝin: mi ekstaris kaj pugnobatis ŝin sur la mentonon, senkonsciigante ŝin.
Kiam ŝi revenis en sin, ŝi estis tiu ligita al la X.
«Kion oni sentas ligite tie?» Mi demandis. «Ne plu mojose, ĉu? Vi estas perversulo, vi porka».
Sed la porkino povis diri nenion, ĉar mi metintis gagon sur ŝin. Ŝi diris nenion, kiam mi trafrapis ŝian vizaĝon per vipo de tiuj, kiujn ŝi uzis, la plej peza.
Mi aŭdis krieton malantaŭ mi kaj ekturniĝis: Erika ankoraŭ ne foriris. Ŝajne ŝi duŝis sin kaj venis adiaŭi sian mastrinon. Saltante mi alproksimiĝis al ŝi kaj frapis ŝin per pugnbato, sed mi estis tiel malbonŝanca, ke kiam ŝi falis, ŝi batis sian tempion per seĝo, post kiam ŝi resaltis la kapon de la muro kaj ŝi restis tie, kie ŝi estis, morta. Mi ne scias. Mi ne planis ĝin, sed mi ne sentis kulpon. Unu malpli perversulo sur la mondo. La alia virino tordiĝis en sia X kiel posedata virino kaj kriegis, evidentiĝis, kvankam la mutilo, kiun mi surmetis sur ŝin, estis efika kaj oni ne povis distingi ion, kion ŝi diris, oni eĉ ne povis aŭdi ion krom iometan nekompreneblan murmuron.
En tiu momento la pordotelefono sonoris, kaj ni ambaŭ silentis, kvazaŭ ĝi estus frosta bildo de filmo, ĉiu atendante, kion faros la alia. Fine la telefono ĉesis sonori. Tra la fenestro mi vidis viron foriri.
«Malbonŝanco, putino», mi diris al Silvja. «Mi ne intencis iri tiel for, sed vi jam vidis tro multe».
Mi alproksimiĝis al ŝi kaj ĉirkaŭvolvis ambaŭ manojn ĉirkaŭ ŝia gorĝo, kaj premis lante. Mi sentis ŝiajn karotidojn pulsadi kontraŭ miaj manoj, kiujn mi ne malfermis ĝis la pulsoj ĉesis. Mi apogis mian orelon kontraŭ ŝia brusto, sed nenion aŭdis mi: la mastrino mortis. Mi prenis la korpon de la alia kaj metis ĝin antaŭ ŝian mastrinon. El liaj ludiloj mi nur tuŝis vipon, do mi metis ĝin en rubsakon por forpreni ĝin. Mi bone purigis la seĝon, sur kiu mi sidis. Poste mi ekprenis la rendevuan libron de Silvja kaj estingis ĉiujn lumojn en la domo antaŭ trankvile foriri.
Mi revenis hejmen kun la vipo kaj libro de Silvja, kaj mi surpriziĝis, ke mi ne sentas penton pro tio, ke mi mortigis du virinojn. Du malpli da perversuloj sur la mondo, mi diris al mi, ili ne meritis vivi.
Nun mi havis la telefonnumerojn kaj moknomojn de ĉiuj ŝiaj klientoj kaj amikoj. Ili kondukus min al ĉiuj aliaj perversuloj en la urbo. En tiu agendo estis pli ol cent homoj. Mi intencis fini ĉiujn. Mi ne volis, ke la urbo, kie mi loĝas, estu Sodomo kaj Gomoro. Ne se mi povus haltigi ĝin.
Sed mi sciis, ke se polico povus sekvi min, la vipo kaj la rendevulibro povus esti uzataj kiel atesto kontraŭ mi. Kaj ĝi ne estis io, kion deca persono, mi, pagos pro du perversuloj, ili. Cetere, se ili metus min en malliberejon tridek jarojn, mi ne povus plenumi mian purigan mision. Tial mi kopiis ĉiujn kromnomojn kaj telefonnumerojn sur paĝoj kaj tiam mi reiris al Strato de la Fiŝo kaj ĵetis ambaŭ objektojn en la rubujon de Silvia, kvazaŭ ŝi mem faris tion.