Literaturo sago
Forigita de vento

Forigita kun vento

Antaŭ kelkaj semajnoj mi legis ĉi tiun verkon de Margaret' Miĉel. Ŝi verkis ĝitn dum dek jaroj, post ŝi havis aŭto­akcidenton, kiu tenis ŝin hejme pro sanaj kialoj.

La libro temas pri la Intercivi­tana Milito en Usono de 1861ª ĝis 1865ª. La sudaj ŝtatoj, de Florido al Arizono, dek entute, apartiĝis el la unuiĝo de Usono tiutempe. Ŝajnas, ke laŭ la usona konsti­tucio tion povas fari individuaj ŝtatoj, ĉar la federacia unuiĝo estas libervola decido, kaj sekve ties malunuiĝo ankaŭ devas esti, laŭ tezo rezonita de vicpre­zi­dan­to de la Konfederacio de Ŝtatoj de Ameriko, Aleksandro Stifenz, garan­tiata de la leĝo mem, kiel pro­kla­mas la Konstitucio de la Unui­ĝin­taj Ŝtatoj de Ameriko, nome USA —es­perantlingve Uso­no—, per sia li­bro Konstitucia vido pri la ĵusa milito inter la ŝtatoj, ties kaŭzoj, karaktero, konduto kaj rezultoj, kiun li publikigis je 1868ª. Kvankam oni propagandas, ke la kaŭzo de la milito estis batali kontraŭ sklaveco de nigruloj, tiu estis sengrava kialo por nordistoj. La vera batalo estis inter federaciismo (sudo) kaj unuiĝismo (nordo), sed ankaŭ temis pri ekonomio: la nordaj ŝtatoj estis industriaj, dum sudaj estis agrokulturaj, kaj sekve ili dependis de manlaboro de sklavoj.

Kaj sur tiu fono milita okazas amrilato sen feliĉa fino, kiun ni vidis sur granda ekrano aktorigite de Clark Gable kaj Vivien Leigh, tiumomente nekonata aktorino. Estas debatinde, ĉu la aŭtorino volis verki duan parton de la rakonto, sed multaj jaroj pasis ĝis kiam ŝi komencis la aferon, kiun nova aŭtoakcidento malebligis, ĉar tiufoje rezulto estis morto de Margaret' Miĉel.


Kajeroj ~ Kajero 119ª ~ En PDF (paĝo 3ª)