Literaturo sago
La Faraono

Ĉapitro 68ª kaj lasta

De la morto de Ramzes' XIIIª ĝis la tago de lia enterigo regis la ŝtaton la plej nobla San-amen-Herhor, kiel la ĉefpastro de la teba Amon kaj vic-reĝo de la mortinta Faraono.

La kelkmonata regado de la vic-reĝo estis tre prospera por Egipto.

Herhor kvietigis la ribelojn de la popolaĉo kaj, kiel estis iam, permesis al la laboristoj ripozi ĉiun sepan tagon. Li enkondukis severan disciplinon inter la pastroj, ĉirkaŭis per sia protekto la eksterlandulojn kaj precipe Fenicianojn, kaj faris traktaton kun Asirio, ne cedante tamen Fenicion, kiu restis tributano de Egipto.

Dum la mallonga regado la justeco estis plenumata rapide, sed sen krueleco, kaj neniu kuraĝis bati la egiptan kamparanon, kiu povis sin turni al la tribunalo, se li havis sufiĉe da tempo kaj atestantoj.

Herhor sin okupis ankaŭ pri la ŝuldoj, ŝarĝantaj la Faraonon kaj ŝtaton. Por ĉi tiu celo li igis Fenicianojn rezigni parton de la sumoj, ŝuldataj al ili de la ŝtato, kaj por pagi la reston li prenis el Labirinto la grandegan sumon da tridek mil talentoj.

Dank' al ĉi tiuj rimedoj, post tri monatoj ekregis en la lando trankvilo kaj bonstato, kaj la regnanoj ripetis: —Benata estu la regado de la vic-reĝo San-amen-Herhor! Vere, la dioj destinis lin esti regnestro, por ke li liberigu Egipton de la malfeliĉoj, kiujn altiris Ramzes' XIIª, senreligia virinamanto...

Kelkdeko da tagoj sufiĉis, por ke la popolo forgesu, ke ĉiuj verkoj de Herhor estis nur plenumo de la intencoj de la juna kaj nobla Faraono! En la monato Tobi (oktobro-novem­bro), kiam la mumo de Ramzes' XIIª jam estis metita en la reĝajn kavernojn, en la templo de la teba Amon kunvenis ĉiuj plej altrangaj personoj de la ŝtato. Estis tie preskaŭ ĉiuj ĉefpastroj, nomarĥoj kaj generaloj, kaj inter ili Nitager, la kovrita de la gloro maljuna ĉefo de la orienta armeo.

En la sama grandega ĉambre­go, ĉirkaŭita per kolonoj, kie antaŭ duono da jaro la pastroj juĝis Ramzes'on XIIª kaj montris sian malbonvolon al Ramezs XIIª, en la sama loko kunvenis hodiaŭ la altranguloj, por solvi, sub la prezido de Herhor, la plej gravan ŝtatan aferon. La 25-an de Tobi tagmeze Herhor, portante la tiaron de Amenhotep, sidiĝis sur la trono, la aliaj sur seĝoj, kaj la kunsido komenciĝis.

Ĝi daŭris ekstreme mallonge, kvazaŭ ĝia rezultato estus antaŭe preparita.

Herhor eksopiris.

Murmuro traflugis inter la kunvenintoj.

Post momento Herhor respon­dis: —La plej nobla mia edzino, la reĝino Nikotris...

Ne murmuro, sed krio eksonis nun kaj daŭris kelke da minutoj. Kiam ĉio eksilentis, Herhor daŭrigis trankvile kaj klare: —Mia plej nobla edzino, la reĝino Nikotris, nekonsolebla post la morto de sia filo, rezignis la tronon...

Herhor faris signon. La plej alta teba juĝisto montris la akton pri la edziĝo de la plej nobla ĉefpastro de Amon, San-amen-Herhor, kun la reĝino Nikotris, vidvino de Ramzes' XIIª kaj patrino de Ramzes' XIIª.

Post ĉi tiu klarigo ekregis tomba silento. Herhor daŭrigis:

Longan momenton sidis Nitager kun fermitaj okuloj, ridetante. Fine li leviĝis kaj diris: —Neniam, sendube, mankos homoj, pretaj akcepti la titolon de Faraono. Oni eĉ eble havus tro multe da ili. Feliĉe la dioj mem, forigante la danĝerajn konkurantojn, montris al ni la homon, plej indan ricevi la faraonan povon. Kaj ŝajnas al mi, ke mi faros prudente, se anstataŭ akcepti la kronon, favore proponitan al mi, mi respondos:

La ĉeestantoj, kun malmultaj esceptoj, ripetis la ekkrion, kaj samtempe la plej alta juĝisto alportis sur ora plado du ĉapojn: blankan de Supra Egipto kaj nigran de Malsupra. La unuan prenis la ĉefpastro de Oziriso, la duan la ĉefpastro de Horus kaj transdonis ilin al Herhor, kiu, kisinte la oran serpenton, metis ambaŭ sur la kapon.

Poste komenciĝis la ceremonio, kiu daŭris kelke da horoj: ĉiuj prezentis sian respektegon al la nova sinjoro. Fine, oni skribis konforman akton, la partoprenantoj en la elekto surmetis siajn sigelojn, kaj de tiu momento San-amen-Herhor fariĝis la vera Faraono, la sinjoro de la du mondoj, kaj de la vivo kaj morto de siaj regnanoj.

Vespere lia sankteco revenis laca en siajn ĉefpastrajn ĉambrojn, kie li trovis Pentueron. La pastro estis pala, kaj sur lia malgrasa vizaĝo oni povis legi laciĝon kaj malĝojon.

Pentuer falis sur la vizaĝon. La sinjoro levis lin kaj diris kun rideto:

Herhor ekridetis.

Kaj li tuŝis per la mano la humile klinitan kapon de la pastro.

Fino

Kajeroj ~ Kajero 119ª ~ En PDF (paĝo 3ª)