Tutkore akceptas mi la devizon: La plej bona registaro estas tiu, kiu regas malplej; kaj mi ŝatus vidi, ke ĝi agos plej rapide kaj sisteme. Efektivigita, ĝi finfine egalas al ĉi tio, kion ankaŭ mi kredas: Tiu registaro estas la plej bona, kiu tute ne regas; kaj kiam homoj pretos por ĝi, tio estos la speco de registaro, kiun ili havos. Registaro plej bone estu taŭga; sed plej multaj registaroj kutime estas sentaŭgaj, kaj ĉiuj registaroj estas kelkfoje maltaŭgaj. La obĵetoj kontraŭ konstanta armeo, se multaj kaj pezaj, kaj certe triumfindaj, povas ankaŭ fine esti starigitaj kontraŭ konstanta registaro. La konstanta armeo estas nur brako de la konstanta registaro. La registaro mem, kiu estas nur la maniero, kiun la homoj elektis plenumi sian volon, same povas esti misuzata kaj perversagita antaŭ ol la homoj povas agi kontraŭ ĝi. Kiel atesto ni povas konsideri la nunan kontraŭmeksikan militon, laboron de kompare tre malmultaj individuoj, kiuj uzas la konstantan registaron kiel ilon; ĉar, dekomence, homoj ne konsentus ĉi tiun agon.
Ĉi tiu usona registaro (kio estas ĝi krom nur tradicio, kvankam freŝa, penanta transdoni sin sendifekta al la posteularo, sed ĉiumomente perdanta iom da sia integreco?) ne havas la viglecon kaj forton de unu sola vivanta homo; ĉar unu individuo povas fleksi ĝin laŭ sia volo. Ĝi estas ia ligna pafilo por la homoj mem. Sed ĝi ne estas malpli necesa por tio; ĉar la homoj devas havi iun komplikan maŝinaron aŭ alian, kaj aŭdi ĝian bruadon, por kontentigi tiun registaran ideon, kiun ili havas. Registaroj montras tiel, kiel sukcese homoj povas esti truditaj, eĉ truditaj al si mem por sia propra avantaĝo. Ĝi estas bonega, ni ĉiuj devas konsenti. Tamen ĉi tiu registaro neniam per si mem antaŭenigis iun ajn entreprenon, sed per la fervoro, per kiu ĝi sian vojon…