Politiko sago
Pafanto

Omaĝe al defendintoj de Libereco, Egaleco kaj Frateco

Miaj kamaradoj ne plu estas. Mi ne scias kiom longe mi povas daŭri en ĉi tiu pozicio. Mi havas sufiĉe da municio por teni tiujn kontraŭulojn for, sed ili estas multaj, kaj mi estas nur unu. Mi estas ĉe Gandesa. Oni vundis min en la ŝultro komence de la batalo. Mi vekiĝis kun febro kaj frostotremoj. Estas multaj mortintaj kamaradoj apud mi, ankoraŭ kun la fusiloj en la manoj. Estas pro ili, ke mi povis anstataŭigi la kuglojn, kiujn mi uzas. Anstataŭ ŝarĝi mian fusilon, mi iras al la loko, kie ili estas kaj uzi iliajn.

Kial neniu alia vivas? Kiam mi vekiĝis, mi manĝis ion, mi trinkis, kaj kiam mi vidis la aliajn alproksimiĝi, mi aktivigis la mitralon kaj ekspedis kelkajn. Ili forkuris reen en sian tranĉeon. Ili pafis min, sed ili ne sciis, de kie venis miaj pafoj. Mi rampis ene de la tranĉeo, pafante de diversaj lokoj, do mi preskaŭ neniam maltrafis la pafon, kaj anstataŭe ili ne batis min. «Kapitano, li estas nur unu!», mi aŭdis, ke unu el ili diris.

Mi respondis per pafo al ties gorĝo. Liaj kunuloj kombis la areon per furioza pafado, kiun mi ne povis respondi, pro evidentaj kialoj. Mi kaŝis min ĉe la fundo de la tranĉeo, kaj ŝteliris al alia pozicio, pli for. Kiam mi vidis, ke ili fine eliras, rampante sed trans malfermitan teron, mi ekspedis tri el ili antaŭ ol ili reiris en sian lokon.

Estas amuze la kontrolo, kiun oni povas fari de tranĉeo, se oni havas bonan traflerton... Mi ĉiam sukcesas kapti ilin flanken, kaj ili neniam trafis min, ĉar mi moviĝas kiel serpento. Kontraŭfaŝisma mortiga serpento.

Antaŭ kelkaj tagoj mi trovis la mikrofonon, per kiu tiuj niaj parolis kun la kontraŭuloj per la paroliloj, kaj mi komencis kanti belan kanton:

Se vi volas skribi al mi, vi scias mian lokon...
Sur la fronto de Gandesa, la unuan pafantan linion...

Tiuj aĉuloj respondis per pura pafo, kaj du el la tri laŭtparoliloj en la tranĉeo estis ruinigitaj. Porkoj.

Mi ne scias, kiom longe mi povos daŭri ĉi tie. Sed Vivu la Respubliko!

Mi skribas por la rekordo de mia lukto por la idealoj de libereco kaj demokratio. Mi ne scias, ĉu iu legos ĉi tiujn paperojn, aŭ ĉu ili bruligos ilin, aŭ viŝos sian pugon kun ili, sed dum mi skribas per ĉi tiu malglata krajono, kiun mi trovis, mi kuraĝigas min, kaj tio sufiĉas.

Foje mi diras al mi, ke mi estas idioto, ke mi povus esti en mia urbo, en Whitby, kun miaj familio, kun laboro, kiu permesus al mi edziĝi kaj vivi kun Vivien, mia koramikino. Sed mi membriĝis al la 15ª Internacia Brigado por batali por miaj ideoj, por libereco, egaleco, frateco. Kiam ni eniris la trajnon, mi renkontis iun Eric Blair, kiu loĝis en Parizo, sed estas anglo kiel mi. Li diris al mi, ke li ŝatas verki, ĉar post longa tempo estas bone legi tion, kion oni skribis antaŭe kaj vidi kiel lia vivo ŝanĝiĝis. Mi faras ĉi tion por tio. Eble li estas unu el tiuj, kiuj legos ĉi tiun resumon pri mia sperto pri ĉi tiu fronto.

Kion faras Vivien nun? Certe ŝi edziniĝis al iu, eble ŝi havas infanon, la infanon, kiu povus esti mia... Sed, nu, neniu donos al ni liberecon. Ni devas defendi ĝin per pura pafo, se necese, kiel ĉi tie, en ĉi tiu lando. Demokrataj landoj estas ĉirkaŭataj de totalismoj: en Italio estas faŝistoj, en Rusujo komunistoj, en Germanio nazioj... Oni diras, ke ĉi tiu Milito en Hispanio estas la provludo por la sekva mondmilito. Se jes, ni devas venki ĝin. Kvankam ŝajnas, ke mi restis sola...

Ĉar nun mi estas sola, sed kiam mi alvenis ĉi tien, ni estis multaj. Antaŭ kelke da tempo ili ĵetis bombon en lokon, kie mi estis nur kelkajn minutojn antaŭe. Feliĉe mi moviĝis iomete pli ol kutime, ĉar mi serĉis manĝaĵon kaj mi ne trovis ĝin ĝis mi foriris tricent metrojn, en la poŝo de unu el la falintaj kamaradoj. Ĝi estis stango de ĉokolado. La vizaĝo de la kompatindulo frakasiĝis. Bastardaj faŝistoj. Domaĝe, ke ne estas infero, ĉar se estus, ĉiuj tiuj hundidoj irus tien dekape, gvidate de Franketo, tiu afrika fekulo.

Kiam ni alvenis, la kolonelo diris al ni, ke ni devas rezisti ĉion necesan, por ke la aliaj kamaradoj de aliaj brigadoj povu retiriĝi al la alia flanko de la rivero Ebro kaj savi valoran militan materialon. Kaj ankaŭ estas la civiluloj. Ili devas esti evakuitaj al Francio kiel eble plej baldaŭ, por ke la faŝisma hordo ne mortpafu ĉiujn.

Kiujn mi ne vidis inter la mortintoj, estas la politikaj komisaroj, kiuj turmentis nin per siaj ideologio kaj paroladoj de kiam niaj kamaradoj el Anglujo, Francujo kaj Italujo alvenis al la Brigado. Kie ili estas nun? Mi ankoraŭ ĉagreniĝas. Tiom da morto ĉirkaŭ mi ne donas al mi la forton daŭrigi. Mi kredas, ke strategia retiro estas en ordo. Sed... se mi translokiĝos de ĉi tie, ili vidos, ke mi estas nur unu, kaj ili ĉasos min kiel kuniklon. La tranĉeo estas mia vivasekuro. Ĝis ili mortigos min, kompreneble. Ili estas multaj. Mi estas nur unu. Ne, mi ne volas foriri de ĉi tie.

Sed kion mi provas fari? Ĉu mi venkos la militon? Eble ili sendos plifortikigojn... Antaŭ iom da tempo mi vidis la radioaparaton en la dorsosako de tiu, kiu ĝin portas. Oni pafis lin en la kapon, kompatindulo. Jes, ĝi funkciis ankoraŭ. Mi telefonis, sed neniu respondis. Kie estas tiuj miaj? Ĉu ili ĉiuj jam iris en Francion?

Ĉi tiun malvarman matenon de la 28-a de aprilo 1938ª mi maltrankviliĝis. Mi vidis fusilon moviĝi super la tranĉeo. Malamiko estis enŝteliĝonta! Mi tiris la barelon malsupren, kaj ekspedis ĝin per pafo de la leŭtenanta pistolo, kiun mi prenis antaŭ tagoj de ties kadavro. Mi neniam mortigis iun tiel proksime. Tiu junulo surprizite rigardis min antaŭ ol lia cerbo disiĝis ĉirkaŭ ni. Kompatindulo.

Tio igis min fari al mi pli da demandoj. La plej terura estas: Kion diable mi faras ĉi tie? Kiel mi povus klarigi ĉi tion al miaj infanoj aŭ miaj nepoj? Mi mortigis homojn, tute malplenajn, kiel ĉi tiun preskaŭ infanon hodiaŭ matene. En la nomo de libereco, egaleco, frateco. Ĉu vere? Ĉu oni mortigas homon pro frata amo? Kia ironia! Nun li mortis, kaj mi ne. Ĉu tio estas egaleco? Mi havas tre limigitan liberecon, ĉar mi ne plu povas eliri el ĉi tiu tranĉeo kaj resti viva. Sed li ne plu havas ĉu vivon ĉu liberecon.

Ne, mi ne devas resti ĉi tie. Ĉi tio ne estas vivo. Neniu venos serĉi min. Aŭ por helpi min. Mi stultas por nenio, tiel diri. Mi retenas multajn soldatojn de la alia flanko, sed mi ne daŭros longe, se mi daŭros tiel. Ili timas same kiel mi timas. Estos plej bone, se mi foriras.

Ĉi tiu longa letero atestu, ke mi, Harold MacFerris, estis ĉi tie, en la Fronto Gandesa, Tarragona provinco, Hispanio, defendante Liberecon, Egalecon kaj Fratecon, kun majuskloj, koste de libereco, egaleco kaj frateco kun tiuj fronte al mi, kun iliaj individuaj liberecoj, kiujn miaj kugloj ne respektis, same kiel iliaj forprenis de mi la mian. Mi nek konsideras ilin miaj egaluloj, nek mi amas ilin kiel fratojn, ĉar ili estas faŝismaj porkoj. Tial ili ne samas kiel mi, kiuj defendas miajn respublikanajn ideojn. En mia lando ne ekzistas respubliko ekde la 17ª jarcento, bedaŭrinde, sed dum mi loĝis tie, mi sentis min pli libera ol ĉi tie.

Tial mi pensas foriri. Sed ĉu mi povas fari tion? Tiuj aĉuloj tie ekstere, mi ne kredas, ke ili pardonos min, ke mi finis tiom da iliaj kunuloj. Ili certe mortopafos min sen ia ajn procedo, eĉ ne kortumo.

Nu, mi sukcesis eskapi laŭ la deklivo sen esti vidita. Poste mi saltis en la riveron kaj naĝis al la alia flanko. Kaj marŝante, marŝante, post kelkaj tagoj mi alvenis en Francion. Tie la francoj donis al mi trajnobileton al Londono.

Nun mi estas hejme, kun mia familio. Vivien mortis en la mondmilito. Ili vokis min, kaj mi estis en la Hejma Gvardio, ĉar mi fartis malbone pro la Hispana Milito. Mi patrolis la marbordon dum kvin jaroj. Nun mi estas rompita ludilo, kiu ne povas ĉesi paroli pri milito... Dio, ĉu vi iam pardonos al mi pro tiom da homoj, kiujn mi mortigis? Mi legis du librojn de Eriko, kiun li subskribas kiel George Orwell, 1984ª kaj Omaĝo al Katalunio, kaj nun mi komprenas, ke en la milito ni estis trompitaj. Li kaj mi...

Dio savu la reĝon, dum multaj jaroj.

Noto de la Redaktoro.- La Reĝo de Britio, la patrujo de Harold, Georgo la 6ª, mortis 14 jarojn post la komenco de tiu eta militotaglibro. Lia filino, aliflanke, Elizabeto la 2ª, ŝajnas obei la dezirojn de Harold, ĉar ŝi estas en oficejo dum preskaŭ 70 jaroj.


Kajeroj ~ Kajero 119ª ~ En PDF (paĝo 3ª)