Laste petis mi al kelkaj samideanoj reliefigi la personecon
kaj homecon
de nia fondinto, Antonio Marco Botella, sed rifuzante ili mi
konstatis mirsurprize, ke ideologio premas esperantistecon,
kaj tio ja estas vera puno al la interna
ideo de Esperanto. Do ŝajnas, ke la plej
profunda funebro pro lia manko, la manko de la homo,
kiu ebligis la veran ekziston de nia magazino kaj dum kelkaj
jaroj samtempe redaktis la bultenon de la Hispana Esperanto
Federacio, Boletín, venas el homoj,
kiujn Antonio Marco Botella akre kritikis pro tio, ke en nia
magazino ĉiu povas libere sinesprimi, sendepende al kies
ideologio oni apartenas, kaj pri kia opinio temas la
artikolo. Jes, libereco estas timigo por sektulo, ĉu
esperantisto, ĉu neesperantisto same, ĉar tiuj uloj ne
pensas per si mem, sed havas ideologion aŭ ideologiiston, kiu
pensas anstataŭ ili, kaj diras al ili tion, kion ili devas fari
kaj pensi. Kompatinduloj!
Sed ni ne kulpu, ni ne ofendiĝu, ni ne kondamnu. Ni bedaŭru pri la fiagoj, kaj ni daŭre laboru per nia fosilo fari pli bonan kaj vivindan mondon pere de Esperanto, dum ni kompatu tiujn esperantistojn kies ideologio blindas ilin.